Salti al enhavo

La senco de musa vivo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

La senco de musa vivo  Aleksandra Watanuki, Aleksandra Watanuki, Tokio, 2023. 42 paĝoj. Prezo 450 enoj.

Kial ni legas librojn, dum ni lernas lingvon? Nu, kutime ĉar ni volas lerni pli da vortoj kaj samtempe vidi kiel lingvo funkcias en la vera, ĉiutaga uzado. Prefere ni faru tion, dum ni sekvas interesan, amuzan intrigon. Se la rakonto enhavas ankaŭ ian mesaĝon por la homa socio, tio estas eĉ pli bona.

En 2023 eldoniĝis La senco de musa vivo, ĉarma rakonteto, kiu havas ĉiujn ecojn, kiujn mi listigis supre. La aŭtoro, Aleksandra Watanuki, verkas en facila lingvaĵo kaj per bela stilo. Ĉiaj legantoj, ankaŭ infanoj, povos sekvi kaj ĝui la libron, ĉu ili legos ĝin kiel amuzan fabelon, ĉu kiel seriozan verkon kun grava mesaĝo por ni homoj.

La libro temas pri Alberto, studema junulo, kiu pripensas sian estontecon kaj devas decidi kion li studos ĉe la universitato por progresigi sian vivon. Li ne havas tempon por malgravaj aferoj kiel la bonfarto de la bestetoj, kiuj loĝas apud lia hejma korto. Lia pli juna fratino, tute male, ege zorgas pri tiuj estaĵoj, kiel sia dorlot-besto, la kato, kaj pri la musoj, kiuj loĝas en la ĝardeno. Mirinda okazaĵo tamen, transformas Alberton en museton, kaj subite li devas rigardi la vivon laŭ la vidpunkto de tiu besto. Dum aventur-plena nokto li komprenas kiel grave estas vidi “la sencon de musa vivo”. En la vortoj de la aŭtoro: "anstataŭ demandi pri la vivo-senco de aliaj, oni prefere pensu, kian signifon doni al sia propra vivo."

Oni ofte demandas min, kiel eblas akiri leĝaĵojn por infanoj en Esperanto – aŭ eĉ, ĉu tiaj legaĵoj entute ekzistas. Plej ofte la demando temas pri bonkvalitaj kaj modernaj libroj por komencantoj kaj komencintoj. Lernantoj nature ne deziras ricevi eksmodajn librojn el la fora pasinteco.

Sufiĉe malofte eblas respondi jese al tiaj demandoj, kaj La senco de musa vivo povus sendube esti bona respondo. Ĝi estas libro taŭga por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj: libro, kiun povus legi kaj ĝui infanoj de ĉiuj aĝoj. Krome ĝi estas libro moderna, pensiga, kaj ege belaspekta. Ĝi enhavas gravajn temojn: ekologion, la respekton de homoj al bestoj,kaj prizorgadon de la naturo.

Serĉu kaj aĉetu la libron. Precipe en la PDF-versio, ĝi estas facile akirebla en la tuta mondo.

Maurizio ‘Rico’ Giacometto


La senco de musa vivo estas mendebla internacie ĉe la retejo de SOJO , kie vi trovos kaj la paperan kaj la ciferecan versiojn. La libro troveblas ankaŭ ĉe Japana Esperanto-Instituto. Sendu retmesaĝon al libro@jei.or.jpesperanto@jei.or.jp.

 

  • Ŝati 4
  • Ami 3

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • akiri: ekhavi.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • aventuro: neordinara, neatendita sperto, ofte (sed ne nepre) okazanta dum vojaĝo.
  • cifereca: en formo legebla per komputilo.
  • dorlot-besto: amata hejma besto, plej ofte kato aŭ hundo.
  • ekologio: scienco pri la rilatoj de la vivantaj estaĵoj inter si kaj kun sia medio.
  • eks-moda: laŭ la maniero, kiel oni faris en la pasinteco, sed ne plu.
  • eldoniĝi: (pri verko) esti presata aŭ produktata por la publiko; aperi.
  • eno (¥): la japana monunuo.

811532793_Enopbl.jpg.ee2ff91d1f3d42b68f43aaa1a48630b1.jpg

  • estonteco: tempo, kiu ankoraŭ ne okazis, sed venos post la nuna tempo; os-tempo.
  • fabelo: imagata rakonto pri mirindaj okazaĵoj.
  • intrigo: serio de okazaĵoj, kiuj formas la rakonton en romano, filmo, teatra verko aŭ simile.
  • PDF: Portebla Dokument-Formo: aranĝo de dosiero, kiu enhavas tekston aŭ bildon por surpapera presado aŭ por montrado sur komputila ekrano, kiun oni povas legi per preskaŭ ĉia komputila sistemo
  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu verkisto kunmetas siajn frazojn kaj esprimas siajn ideojn.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
  • vid-punkto: maniero rigardi aferojn; opinio.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.