
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.
La ogro kiu faris orajn fekaĵojn: Alice Antigone, Eldonejo Libera, FEL, Antverpeno, 2025. 48 paĝoj, 228 x 177 x 10 mm. ISBN 9781326127558. Prezo 15€.
La ogro kiu faris orajn fekaĵojn estas amuza fabelo por infanoj kaj plenkreskuloj. Ĝi temas pri kapitalismo – kaj pri ĝiaj ecoj kaj danĝeroj – sen nomi ĝin.
La libreto estas bele ilustrita, tre taŭga por diversaj cel-grupoj: infanoj, komencantoj kaj komencintoj, sed ankaŭ por ĉiuj esperantistoj. Infanoj ŝatos la rakontadon, humuron kaj belajn desegnaĵojn, kiuj aperas en ĉiu dua paĝo de la tuta libro.
Plenkreskaj komencantoj kaj komencintoj ŝatos la mallongan, tamen bone progresigan tekston, kiu enhavas diversajn belajn lingvo-esprimojn, kaj frazo-konstruojn, lernigajn kaj lernindajn por ĉiuj. Ankaŭ la vort-provizo estas sufiĉe riĉa. La rakonton oni ne nepre kreis kiel verkon por lingvo-lernantoj, sed kiel verkon por ĉiuj. La aŭtoro uzas ĉiutagan lingvaĵon, kiu taŭgas por fluaj, spertaj parolantoj. Samtempe ĝi donas al ĉiuj legantoj okazon por vidi la “veran lingvon”, ne lingvon simpligitan por instruaj celoj.
Aĉetinte la libron, oni havos en sia libro-bretaro spritan kaj pensigan satiron pri la moderna mondo, kiu estas samtempe alloga kaj amuza libro por montri al amikoj, familianoj kaj al ĉiuj ne-esperantistaj konatoj.
Kiel diras la kovrilo, la libro enhavas temojn kiel sociaj rilatoj, socia rezisto, la viv-medio kaj aliaj. Ĝi estas “por infanoj de 7 ĝis 107 jaroj”, ĉar ĉiuj povas ĝui ĝin kaj lerni de ĝi. Eblas legi ĝin kiel simplan fabelon, aŭ kiel moralan averton pri la malbonaĵoj de nia socio.
La aŭtoro lerte donas al la rakonto du malsamajn finaĵojn. Ambaŭ estas verŝajnaj alternativoj pri la estonteco de nia mondo kaj de nia ĉiutaga vivo. Jen la mesaĝo: ni elektu, kian estontecon ni deziras por nia planedo. Sed ni elektu saĝe.
Novaĵo de la verko estas, ke la teamo, kiu kune kreis ĝin, aldonis ankaŭ voĉlegaĵon de la tuta rakonto. La plenan sonlibron registris mi mem, Maurizio Giacometto. Ĝi estas aŭskultebla ĉe Jutubo kaj SoundCloud. Eblas ankaŭ spekti en uea.facila la filmeton bazitan sur la libro.
Ni ĝojas legi tiun ĉi novan verkon de Alice Antigone, kaj jam antaŭĝuas pliajn tiajn amuzajn, spritajn kaj eĉ satirajn rakontojn.
Maurizio 'Rico' Giacometto
La ogro kiu faris orajn fekaĵojn estas aĉetebla ĉe la eldonejo Libera aŭ ĉe la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). En la retejo de FEL sufiĉas entajpi la vorton “ogro” por trovi la libron en ĉiuj haveblaj formoj, papera aŭ cifereca (epub, pdf kaj Kindle).
-
2
-
1
Maurizio Giacometto ('Rico') estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.
- alternativo: necesa elekto inter du aferoj; unu el pluraj elekteblaj aferoj.
- aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
- averto: informo pri estonta danĝero; informo pri estonta okazo, pri kiu necesas atenti, plani, zorgi aŭ pretigi sin.
- bretaro: meblo, kiu entenas librojn aŭ aliajn objektojn.
- el-donejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
- en-tajpi: en-skribi tekston per klavaro.
- fabelo: imagata rakonto pri mirindaj okazaĵoj.
- feko, fekaĵo: malpuraĵo, kiun homo aŭ besto forigas el sia korpo post manĝado.
- humuro: amuza aŭ ŝerca parolmaniero, kiu celas ridigi aliajn homojn.
- ilustrita: kun desegnaĵoj aŭ bildoj aldonitaj al la teksto.
- kapitalismo: ekonomia sistemo, en kiu la produktiloj apartenas al la posedantoj de grandaj monsumoj.
- morala: aganta laŭ reguloj, kiujn oni mem konsideras bonaj; aganta kun la celo esti bona homo.
- ogro: (en fabeloj) homo nenormale granda, kiu manĝas infanojn.
- planedo: granda ĉiela objekto sen propra lumo, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo; ekzemple nia Tero estas planedo.
Mercury image: NASA/JHUAPLVenus image: NASA/Johns Hopkins University Applied Physics Laboratory/Carnegie Institution of WashingtonEarth image: NASA/Apollo 17 crew, retouch by User:Aaron1a12Mars image: ESA/MPS/UPD/LAM/IAA/RSSD/INTA/UPM/DASP/IDA, Public domain, via Wikimedia Commons
- registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta aŭskultado aŭ spektado.
- rezisto: kontraŭstaro kontraŭ ekstera forto.
- satiro: verko, per kiu la verkinto moke atakas la agojn de aliaj homoj.
- sprita: povanta rapide elpensi kaj originale esprimi neatenditajn ideojn en amuza maniero.
- teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.
- vort(o)-provizo: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas; la tuta kvanto de la vortoj, kiuj ekzistas en difinita teksto aŭ lernolibro.

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.