Salti al enhavo

La novaj vestoj de la Imperiestro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

La novaj vestoj de la imperiestro. H. C. Andersen. Ilustraĵoj de Gustav Hjortlund. Tradukis Ib Schleicher. Kopenhago: Eldonejo Koko, 1964. 51 paĝoj, 26 cm. Prezo 11.10 €.

Kvankam ĝi estas tradukita verko, oni povus konsideri La novaj vestoj de la imperiestro kiel klasikaĵon de la Esperanta literaturo. La faman originalan fabelon verkis H. C. Andersen en 1837 en la dana lingvo. L. L. Zamenhof mem tradukis ĝin el la germana versio.

En 1964 Ib Schleicher tradukis en pli modernan Esperanton tiun ĉi fabelon el la dana originalo. Eldonejo Koko el Kopenhago publikigis ĝin kune kun du aliaj rakontoj, Hans-fuŝulo kaj Estas tute certe! Tiun version ni recenzas ĉi tie kaj tiun version ni rekomendas prefere al la pli malnova versio de Zamenhof.

En sia Fundamenta krestomatio, kiun li parte mem verkis kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuantoj, Zamenhof kolektis ekzercojn, rakontojn, fabelojn, anekdotojn, sciencajn kaj alispecajn artikolojn. Lia traduko de La novaj vestoj de la imperiestro estas unu el la verkoj en tiu kolekto. Tamen ni memoru, ke ĝi aperis en 1903, du jarojn antaŭ la publikigo de Fundamento de Esperanto, la netuŝebla bazo de la lingvo. Kelkaj vortoj aŭ esprimoj en tiu kolekto povas aspekti hodiaŭ arkaikaj. Sekve, dum oni lernas la lingvon oni prefere legu la version de Ib Schleicher.

Pere de ĉarmaj kaj multkoloraj bildoj, simpla kaj nepeza lingvaĵo, kiu tamen donas multajn okazojn por lerni novajn vortojn, la libro povas esti tre bona lernorimedo por novaj esperantistoj, kiuj deziras legi libron de la komenco ĝis la fino sen devi daŭre konsulti vortaron. La mallongeco de la rakonto ankaŭ helpas novlernantojn al kontentiga, seninterrompa legado. La paĝoj kun teksto nombras pli-malpli dudek; la aliajn paĝojn oni povas ĝui pro la belaj, koloraj ilustraĵoj de Gustav Hjortlund.

La libro estas aĉetebla ĉe la kutimaj Esperantaj libroservoj, inkluzive de UEA.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

Redaktite de Rico

  • Ŝati 3
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.