Salti al enhavo

La kurioza incidento de la hundo en la nokto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto ('Rico').

La kurioza incidento de la hundo en la nokto  Mark Haddon, tradukis Simon Davies, Esperanto-Asocio de Britio (EAB), Barlastono, Stoke-on-Trent, Britio, 2022. 282 paĝoj, 129 x 198 x 17 mm. ISBN 978-0-902756-58-8. Prezo 11.35 £.

La sekvanta artikolo unue aperis en la revuo La Brita Esperantisto n-ro 993 en decembro 2022, p.30-31. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita por uea.facila.

 

De tempo al tempo atingas mian skribotablon neatendita gasto, en la formo de stelo de la monda literaturo, kiu vekas mian intereson. Tiaj verkoj kutime preter-saltas mian liston de legotaj libroj, kaj mi tuj prenas ilin por sur-sofa legado.

Unu tia libro estis La kurioza incidento de la hundo en la nokto. Kiam mi eklegis, mi ne certis, ĉu mi vere volas legi ĝin, aŭ ĉu mi sentas, ke mi devus legi ĝin. Tamen, post kelkaj paĝoj, ĉiu dubo malaperis. Tuj kaptis la intrigo. Tuj plaĉis la stilo. Tuj allogis la originalaĵoj (la desegnetoj akompanantaj la tekston, kiuj estas necesaj por kompreno de la intrigo; la kurioza numerado de la ĉapitroj).

Mi estis kaptita. Tiom kaptita ke mi voris la libron preskaŭ senspire. Ne nur pro scivolo pri la solvo de la incidento. Tio, kio pli forte kaptis min, estis la detalaj priskriboj fare de la ĉef-rolulo kaj rakontanto, 15-jaraĝa Kristoforo.

Kristoforo havas Asperger-sindromon. Liaj priskriboj enkondukas nin en la mondon de aŭtismulo kaj montras, ke la maniero en kiu ni ĉiuj vidas la mondon estas nur unu el multaj, same eblaj kaj same validaj.

La tre detalaj priskriboj fare de Kristoforo aldonas ankaŭ spicon, intereson kaj plezuron. Mi nepre devis ridegi, kiam Kristoforo rakontas kiel, kaŝinte sin en valizejo apud vagonara necesejo, li flaras odorojn kaj aŭdas bruojn venantajn de tie. Mi nepre devis plori, kiam li legas la kortuŝajn leterojn de sia patrino.

Je la komenco de la libro, Kristoforo sciigas al ni siajn “kondutajn problemojn”, kiuj “listiĝas de A ĝis N”. Tiu, kaj ĉiuj aliaj listoj, estas tre gravaj, por ke ni komprenu kiel Kristoforo vidas la mondon, kiel li sentas, timas, amas. Kiel li konstruas pontojn aŭ starigas barilojn. Kaj eble, kiel ni ĉiuj faras tion. Ŝajnas al mi, ke estas io de Kristoforo en ni ĉiuj.

La angla versio de la Incidento ricevis premion kiel Libro de la Jaro en 2003. Nun mi komprenas kial.

Eldoninte plurajn infanlibrojn dum la pasintaj tri jaroj, EAB nun transiras al nova kampo kaj proponas tradukojn de ĝuindaj kaj konataj verkoj, kiajn oni atendus trovi ĉe stacidomoj aŭ flughavenoj.

Estis bele vidi, ke EAB konservis la faman kovrilon de la originalo, kaj ke ĝi rekreis la grafikaĵojn, tiaj kiaj ili estas en la originalo. Fakte, en la Esperanta traduko eĉ troviĝas en unu bildo du surprizoj por akr-okulaj esperantistoj. Ĉu vi trovos ilin?

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

Eblas aĉeti la libron ĉe Esperantaj libroservoj, sed ankaŭ ĉe Amazon, Barnes & Noble, Book Depository kaj Wordery. Se vi loĝas ekster Britujo kaj ne havas tian servon en via lando, ni atentigas vin, ke Book Depository kaj Wordery proponas senpagan internacian afrankon el Britujo!
Pli da informoj troveblas ĉe EAB.

 

  • Ŝati 2

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • afranko: pago por la sendokosto de letero aŭ pako; metado de poŝtmarkoj sur leteron aŭ pakon. 
  • akompani: kun-iri, kun-ludi.
  • aŭtismo: stato de homo kun aparta, nekutima maniero pensi kaj vidi la mondon, foje mallerta en socia komunikado; Asperger-sindromo estas speco de aŭtismo.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • flari: senti odoron per la nazo.

adult-geecdfa3c9_1920.thumb.jpg.c8615bca286dcd3b6d8beef9f829a23a.jpg

  • grafikaĵo: desegno kiu pli detale prezentas la ideojn diskutatajn en la ĉefa teksto per bildoj, numeroj, teksto kaj aliaj signoj.

1423160018_Grafikajo-difino.thumb.png.64cf052ec1f562cd9081e173d34a697e.png

  • incidento: flanka kaj neĉefa okazaĵo, kutime iom malhelpa, kiu okazas dum la irado de pli grava afero; inter-okazaĵo.
  • intrigo: serio de okazaĵoj, kiuj formas la rakonton en romano, filmo, teatra verko aŭ simile.
  • konduto: maniero agi en siaj rilatoj kun aliaj homoj. 
  • kurioza: stranga, nekutima, rimarkinda.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro.
  • sindromo: grupo de eksteraj signoj aŭ antaŭsignoj, kiuj troviĝas kune, kaj montras la ĉeeston de difinita malsano.
  • sofo: longa, komforta sidilo por tri aŭ kvar personoj.

couch-g96f342e6c_1280.thumb.png.27321fd82d5662f1ba1e8b746c45b51b.png

  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu verkisto kunmetas siajn frazojn kaj esprimas siajn ideojn.
  • surprizo: miriga kaj neatendita okazaĵo.
  • vagonaro: fer-voja veturilo.

CR300BF-0006@BCR_(20181223140603).thumb.jpg.0c36890a8ecd0e7b3b49a6023a6344ff.jpg

 

  • valizo: kesto kun tenilo, en kiu oni portas bezonatajn aĵojn dum vojaĝo.

suitcase-g305279ff1_1280.thumb.png.7a8893bb9e83c496658e736c371edc51.png

  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
  • vori: rapidege manĝi, ŝirante la manĝaĵon per la dentoj, kiel faras besto.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ŝajne mi havas akrajn okulojn, ĉar mi scias ekzakte pri kiuj du surprizoj vi parolas en bildo en la libro 🙂 Tre plaĉis al mi tiaj atentoj pri la detaloj fare de la tradukinto 👍

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 32 minutoj, Neil diris:

Ŝajne mi havas akrajn okulojn, ĉar mi scias ekzakte pri kiuj du surprizoj vi parolas en bildo en la libro 🙂 Tre plaĉis al mi tiaj atentoj pri la detaloj fare de la tradukinto 👍

Gratulon, ke vi trovis! La tradukinto faris elstaran laboron. Laŭ mia kompreno, tamen, la grafikaĵojn kreis/redaktis la enpaĝigisto / kompilisto. 🙂

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Multan dankon! Mi iam legis la libron en la angla. Mi memoras ke mi ĝuegis la libron, sed mi ne memoras la historion mem. Do, mi havas bonan kialon por relegi tion en Esperanto 🍀

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.