Salti al enhavo

La fotoalbumo - unua volumo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

La fotoalbumo. Trevor Steele. Vieno: IEM, 2001. 366 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752269. Prezo 19.20 €.

La fotoalbumo estas romano de Trevor Steele, originale verkita en Esperanto. Ĝi estas la unua parto de tri-voluma serio.

La temo de la libro estas la vivo de irland-devena aŭstralia familio O’Shea, kiu loĝas en fora parto de Kvinslando. En tiu ĉi unua volumo, la aŭtoro priskribas la vivon de ĉiuj familianoj, la gepatroj kaj sep gefiloj, de 1939 ĝis 1965. En originala maniero, la aŭtoro komencas ĉiun ĉapitron per priskribo de foto, kiu enkondukas la sekvontan tekston kaj prezentas la rolulojn de tiu ĉapitro.

La detala priskribo de la personoj, de iliaj pensoj kaj sentoj, kaj la rakonto de la interrilatoj kun aliaj familianoj kaj kun la ekstera mondo en Aŭstralio dum la Malvarma Milito, estas la ĉefa enhavo de tiu ĉi romano.

La libro enhavas 366 paĝojn. Ĉu romano tiel longa povas esti taŭga por novaj lernantoj de la lingvo aŭ por komencintoj? Sendube jes. La romanon Steele verkis en klasika Esperanto, kun malmultaj idiotismaj esprimoj, kaj sen lingvaj eksperimentoj aŭ malfacilaj poeziaj licencoj. Tio sendube helpas al flua legado sen tro ofta interrompado por serĉi la signifon de vortoj neniam antaŭe renkontitaj.

Ĉi tiu libro taŭgas por komencintoj ankaŭ ĉar ĉiu ĉapitro estas sufiĉe mallonga. Tial, oni povas legi nur kelkajn paĝojn ĉiutage sen perdi la fadenon de la rakonto. Mallongaj ĉapitroj kontribuas ankaŭ al “sento de atingo” pro sukcesa legado de pluraj ĉapitroj de la komenco ĝis la fino.

Malgraŭ la elekto de kelkaj nekutimaj vortoj kaj de kelkaj nenecesaj anglaj idiotismoj, kies alternativoj sendube estus pli klaraj al tutmonda legantaro, legado de tiu ĉi romano certe povas helpi lernantojn, kaj lingve kaj spirite.

La celo de la tuta serio estas verki kompletan historion de la familio O’Shea. La fotoalbumo, dua volumo jam aperis en 2005 kaj la trian volumon, La fotoalbumo fermiĝas, oni aldonis en 2019. La tri libroj kune estas verŝajne inter la plej grandaj romanaj verkoj jam aperintaj en nia literaturo.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

  • Ŝati 7

  • albumo: bela kajero, en kiu oni konservas notojn, fotojn, desegnaĵojn, kolektitajn poŝtmarkojn kaj similajn aĵojn.

photo-album-631084_1280.thumb.jpg.2472b13e2e59cefc55bf03467b671f5d.jpg

  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
  • alternativo: necesa elekto inter du aferoj; unu el pluraj elekteblaj aferoj.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • eksperimento: provo, ofte farata de sciencisto, por malkovri rezulton de io necerta.
  • idiotismo: aparta esprimo en iu lingvo, kun senco ne facile komprenebla.
  • Irlando: insula ŝtato de okcidenta Eŭropo, okcidente de Britujo.

image.png.b5ba9a9f25507efaa5698ad9db354bab.png

  • klasika: laŭ tradicia maniero.
  • kompleta: en kiu mankas nenio.
  • Kvinslando: nordorienta ŝtato de Aŭstralio.

image.thumb.png.6782aecda7c21cd9417cc1832dc1aa4e.png

  • licenco: permesata nesekvado de la normala gramatika aŭ poezia regulo.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, libro aŭ filmo, kaj ankaŭ en ludoj.
  • volumo: unu libro el pluraj, kiuj kune konsistigas pli longan verkon.

1821503493_Volumo(2).thumb.jpg.3370e71e115c39875bd084b5fcbe0954.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.