Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.
La fermita urbo. István Nemere. Vieno: IEM, 2000 (2a eld). 158 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752196. Prezo 12.00 €.
La fermita urbo estas la unua Esperanta romano de István Nemere, verkita kaj publikigita en 1982 kaj re-eldonita en la jaro 2000. Se vi ŝatas sciencfikcion kaj misterajn intrigojn, jen libro por vi.
En la dudek-sesa jarcento, kiam unuiĝinta tutmonda ŝtato preskaŭ ne plu konas krimojn kaj perforton, juna sciencisto Mark Bellor trovas urbon kaŝitan kaj enfermitan al la ekstera mondo. Tiu urbo montriĝas tute malsimila al la mondo, kiun li konas, ĉar tie mortigoj, bataloj kaj krimoj estas ĉiutagaj spertoj. La ĉefrolulo devas malkovri la kialon de tia stranga evoluo. Bedaŭrinde, li tre baldaŭ mem kaptiĝas en la okazaĵoj de tiu urbo. Eĉ lia vivo estas en danĝero.
La priskribo de la intrigoj en la fermita urbo kaj en la ekstera mondo tuj kaptos vin. Same faros la mistero, kiu cirkaŭas la ĉefrolulojn. Vi ne plu povos demeti la libron kaj volos tuj legi ĝin ĝis la fino.
Iufoje malfortaĵoj troviĝas. De tempo al tempo la leganto trovos kelkajn detalojn de tiu fermita mondo neverŝajnaj. Ĉefe, tamen, la lingvo fluas tre bone kaj ĝi estas sufiĉe simpla por komencintoj kaj samtempe sufiĉe riĉa por ĉiaj legantoj.
La strukturon de la rakonto oni povus eble plibonigi: post longega komenca ĉapitro sekvas la multe pli mallongaj dua kaj tria. Nespertaj legantoj povus tial senkuraĝiĝi je la komenco de la legado, kiam ĉiuj fadenoj ankoraŭ ŝajnas tute senrilataj kaj ne necesaj al la solvo de la mistero. Tamen, legantoj, ne senkuraĝiĝu. Daŭre legu, sekvante la aventurojn de la ĉefrolulo Mark, homo kiu tuj kaptas vian atenton. Vi certe ne bedaŭros vian elekton kiam, atinginte la finon de la rakonto, vi trovos la solvojn de ĉiuj misteroj.
La fermita urbo estas ekscita romano, kiu ankaŭ pensigas nin pri la nuntempaj temoj de interhomaj rilatoj kaj socia moralo. Sed, eĉ se vi ne zorgas pri tiaj moralaj temoj, la nura aventureco de la rakonto allogos vin.
Maurizio Giacometto ('Rico')
- 4
- aventuro: neordinara, neatendita okazaĵo.
- ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
- ĉef-rolulo: la ĉefa aganto en teatraĵo, romano aŭ filmo, kaj ankaŭ en ludoj.
- ekscita: vigliga, kaŭzanta grandan intereson kaj sci-volon.
- intrigo: serio de okazaĵoj, kiuj formas la rakonton en romano, filmo, teatra verko aŭ simile.
- krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
- mistera: enhavanta ion neklarigeblan, kaŝitan, malklaran.
- moralo: instruo aŭ reguloj por kompreni la diferencon inter bono kaj malbono.
- perforto: uzo de korpa forto por misuzi alian homon aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo.
Foto: Yufifalato722 / Wikimedia CC SA-4.0
- scienc-fikcio: rakonto pri la estonteco, ofte kun imago pri la scienco kaj teknikoj de estonta mondo, vojaĝado ekster nia sun-sistemo, tempo-vojaĝado kaj simile.
-
strukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.