Salti al enhavo

La eta princo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

La eta princo Antoine de Saint-Exupéry. Esperanta traduko de Pierre Delaire. Kanada Esperanto-Asocio / Espéranto-France. Tria eldono, 2010. Dua presado, 2018. 93 paĝoj, 23 cm. ISBN 9782950737656. Prezo 12.50 €.

Antaŭ kelkaj monatoj ni recenzis unu el la plej tradukitaj libroj en la mondo La aventuroj de Pinokjo. Fakte Pinokjo estas la dua plej tradukita libro. Nun venas la vico de la unua: La eta princo de Antoine de Saint-Exupery. Aperis almenaŭ tri cent tradukoj de la originala franca versio. Esperanto estas inter ili jam de 1961, kiam aperis la unua Esperanta eldono

Do, ŝajnas ke tiu juvelo de la homa literaturo estas jam tre bone konata ĉie tra la mondo kaj ene de Esperantujo. Kial do, ĝi bezonas novan recenzon en ĉi tiu retejo?

Unue: Ĉar la libro estas tre taŭga por lernantoj. Ĝi ne estas tro longa, do oni povas legi kelkajn paĝojn ĉiutage.  La ĉapitroj estas mallongegaj. Se oni preferas, eblas legi la tutan libron en unu aŭ du okazoj, kaj ne laciĝi pro troa legado. Kvankam la verko ne estas longa, ĝi enhavas plenan rakonton, kun komenco, disvolviĝo kaj fino. 

Due: Ĉar la legado estas utila al ĉiaj legantoj. La pli spertaj ĝuos la ĉarman kaj preskaŭ poezian lingvaĵon; la malpli spertaj lernos multajn novajn vortojn kaj belajn esprimojn kaj vidos ekzemplojn de lerta uzo de la lingvo.

Trie: Ĉar la Esperanta eldono estas belege produktita, en tre altkvalita formo, kaj certe instigos al legado kaj eĉ relegado. 

La verko nepre devus fariĝi parto de la libro-kolekto de ĉiuj esperantistoj, ĉu pro la flua, bel-stila, ege leginda Esperanto, ĉu pro la ĉarmaj desegnaĵoj, kiujn kreis la aŭtoro mem, ĉu pro la traduko, kiu estis reviziita fare de internacia grupo sub la gvidado de Francisko Lorrain.

Unua-vide La eta princo ŝajnas esti libro verkita por infanoj, kaj infanoj certe ŝatus la rakonton, la ĉarmajn desegnaĵojn kaj la strangajn rolulojn, kiujn la eta princo renkontas dum siaj vojaĝoj. Tamen, infanoj de ĉiuj aĝoj (eĉ tiuj, kiuj jam travivis multajn naskiĝtagojn) povas ĝui la libron pro ĉiuj aspektoj kaŝitaj sub la simpla lingvaĵo: la filozofia, la morala, la politika, kaj simile.

La eta princo tuŝos viajn spiriton kaj koron per tiaj frazoj: “Oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj”. Ĝi montros al vi la valoron de amikeco, la gravecon zorgi pri aliaj homoj, kaj, kiel estas skribite sur la dorsa kovrilo: “ke malpravas la homoj, kiuj kredas sin la centro de la mondo”.

La libro estas eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. Oni povas aĉeti ĝin ĉe la libroservoj de tiuj du asocioj, kaj ankaŭ ĉe la granda libroservo de Flandra Esperanto-Ligo.

Maurizio Giacometto ('Rico')

  • Ŝati 4
  • Ami 2

  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • aventuro: neordinara, neatendita okazaĵo.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • el-dono: ĉiuj kopioj de libro produktitaj samtempe kun precize sama enhavo. 
  • esenco: la ĉefa, plej baza kaj grava eco de io.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • filozofio: la studo de ĝeneralaj kaj bazaj demandoj, ekzemple rilate al ekzistado, scioj, valoroj, menso kaj lingvo.
  • franca: rilata al Francujo, lando en okcidenta Eŭropo kun ĉefurbo Parizo.
  • instigi: diri “Jes! Faru tion!”
  • juvelo: brila, bel-kolora, kaj tre valora ŝtono.

1959467134_Juvelopx..png.91009b8ce46803f96059cda62e95f257.png

  • moralo: instruo aŭ reguloj por difini la diferencon inter bono kaj malbono.
  • princo: filo de reĝo aŭ reĝino.
  • revizii: kontroli tekston aŭ alian aferon, kun la celo korekti kaj laŭbezone plibonigi ĝin.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu verkisto kunmetas siajn frazojn kaj esprimas siajn ideojn.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.