Salti al enhavo

La domo ĉe Pu-Angulo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto (‘Rico‘).

La domo ĉe Pu-Angulo. A.A. Milne, tradukis E. Grimley-Evans, Esperanto-Asocio de Britio. Barlaston 2021. 185 paĝoj, 220mm. ISBN 9780902756410. Prezo 20.70€ (£15 en Britujo)
 
Kvindek jarojn post la traduko en Esperanton de la unua libro pri la aventuroj de la fama pluŝurseto, Winnie-la-Pu, eniris Esperantujon ankaŭ la dua libro, La domo ĉe Pu-Angulo

Same kiel ĉe la unua libro, temas pri dek rakontoj, kiuj portas nin en la ĉarman mondon de Winnie-la-Pu kaj la aliaj famaj roluloj: Porketo, Strigo, Kuniklo, Ia, Kanga kaj Ruo. La filo de la aŭtoro, knabeto Christopher Robin, denove aperas en la rakontoj kaj, en tiu ĉi dua libro, renkontas novan amikon, la saltetantan kaj ĉiam moviĝantan Tiglon.  

Pluraj lokoj menciitaj en la libro vere ekzistas en la arbaro Ashdown, ĉirkaŭ kvindek kilometrojn sude de Londono. La belegaj originalaj ilustraĵoj de E. H. Shepard, kiu konis la arbaron, ornamas la libron kaj pliriĉigas la legadon. 

La tradukinto, Edmund Grimley Evans, kutimis voĉlegi al sia juna filino ĉe ŝia enlitiĝo la unuan libron pri Winnie-la-Pu. Ŝi tiom ŝatis ĝin, ke la patro decidis traduki la duan libron. 

La domo ĉe Pu-Angulo estas tre leginda kaj estas unu el tiuj malmultaj libroj, kiuj taŭgas por ĉiaj legantoj, ĉu infanoj aŭ ne, ĉu lernantoj, progresantoj aŭ spertaj esperantistoj. Mi mem legis la libron unu-spire, sed oni ne nepre devas legi ĝin kiel plenan romanon. Ankaŭ pli malrapida, iom-post-ioma legado de ĉiuj unuopaj ĉapitroj plezurigos la leganton. Ne necesas memori ĉion, kio okazis en antaŭaj ĉapitroj, por ĝui la postajn. Ili ĉiuj havas sian apartan komencon, intrigon kaj finon. 

Ne gravas, ĉu oni vidas La domo ĉe Pu-Angulo kiel literaturan, filozofian, aŭ lingvo-progresigan verkon: ĝi estos ĉiaokaze valora aldono al ĉies librokolekto. En la mia, ĝi fiere sidas inter la preferataj libroj.

La libro estas eldonita de Esperanto-Asocio de Britio kaj ĝi estas trovebla en ties libroservo. Oni povas aĉeti ĝin ankaŭ ĉe la libroservo de UEA. Se tiuj du libroservoj ne taŭgas por vi, petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi la duan kolekton de la rakontoj pri Winnie-la-Pu.

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

En la Belartaj Konkursoj de UEA en 2022, Esperanto-Asocio de Britio ricevis la premion 'Infanlibro de la jaro' pro tiu ĉi verko.

  • Ŝati 2
  • Ami 1

  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • aventuro: neordinara, neatendita okazaĵo.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.  
  • ĉies: de ĉiuj.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • fiera: kontenta esti plene merita.
  • filozofia: kun rilato al pensado pri ĝeneralaj kaj bazaj demandoj, ekzemple pri ekzistado, scioj, valoroj, menso kaj lingvo.
  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • intrigo: serio de okazaĵoj, kiuj formas la rakonton en romano, filmo, teatra verko aŭ simile.
  • kuniklo: timema besto, kiu rapide kuras, kaj loĝas en longaj truoj sub la tero.

2056514975_Kuniklopx..jpg.4cb3acd376032a708c3ae28a584f3561.jpg

  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • ornami: aldoni belajn detalojn al objekto por beligi ĝin.
  • pluŝ-urso: ludil-besto el mola ŝtofo en la formo de urso.

1014769527_Pluursopx..jpg.d67503aa75233ecd081b2bdb314a8189.jpg

  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • strigo: birdo kun grandaj rondaj okuloj, kiu manĝas malgrandajn birdojn kaj bestojn; multaj specoj de strigo aktivas ĉefe nokte.

1846296397_Strigopx..jpg.c0c5c74ab2806188019b434a3988527d.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.