Salti al enhavo

Konfuziloj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Konfuziloj. Przemysław Wierzbowski. Eldonejo Espero, 2017. 152 paĝoj, 21 cm. ISBN 9788089366224. Prezo 13.50 €.

Kio estas la diferenco inter vespero kaj vesperto? Aŭ inter deserto kaj dezerto? Aŭ eĉ inter ‘taso da teo’ kaj ‘taso de teo’?

Kiuj estas niaj celoj, kiam ni unue lernas lingvon kaj, eĉ pli, kiam ni volas skribi kaj paroli ĝin? Nu, estas multaj, sed unu el la ĉefaj estas posedi grandan vorttrezoron kaj ne miksi vortojn kiam ni volas flue paroli dum konversacio.

Kiam du vortoj estas tre similaj, oni devas scii la diferencon kaj tuj memori ĝin dum parolado. Konfuziloj estas la libro, kiu helpos vin fari tion. Ĝi estas verko de Przemysław Wierzbowski, pola esperantisto kiu kolektis vortojn konfuzeblajn. Eblas konfuzi ilin ĉar ili havas similan sonon (humoro, humuro), aŭ pro ilia deveno kaj simileco al vortoj nacilingvaj (salato, laktuko). Ĉiuj vortoj havas klarajn ilustraĵojn kaj difinojn bazitajn ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro.

Kio estas roso? Kaj kio rozo? Kiu el la du estas la floro? Kiu diferenco estas inter punkto, poento kaj punto? Vi ja scios post legado de Konfuziloj.

Kompreneble la elekto havas kelkajn mankojn. Oni ĉiam povus trovi paron aŭ triopon da vortoj, kiuj meritus sian lokon en tiu ĉi kolekto. Tamen, la plej ofte uzataj (kaj konfuzataj) vortoj estas en la listo.

Simila verko, kiu verŝajne inspiris la aŭtoron, estas la libro Esperantonimoj de Marinko Ĝivoje, kiu kolektis malfacilaĵojn siajn kaj tiujn de aliaj esperantistoj.

La prezento de Konfuziloj estas tre alloga: bela kaj amuza kovrilo, kiu montras Zamenhof en nekutima maniero, invitas la leganton turni la dikajn paĝojn. Temas sendube pri libro, kiun oni legos kaj relegos multfoje.

Legu la libron kaj vi ĉiam memoros, ke estas pli bone manĝi deserton en la dezerto dum vi trinkas tason da teo ol manĝi dezerton en la deserto dum vi trinkas tason de teo!
 

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

  • Ŝati 2
  • Ami 2

Maŭrico Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • deserto: dolĉa manĝaĵo aŭ fruktoj manĝataj kiel la lasta parto de manĝo.

image.png.6a697ce2d166954cea7d7c300d8a3013.png

  • dezerto: regiono, kie preskaŭ neniam pluvas, tiel ke ĝi estas tre seka kaj kun malmultaj kreskaĵoj.

image.png.0fa08d7e56da995b3b6cd5c574885da8.png

  • humoro: situacio de la interna mensa kaj emocia stato.
  • humuro: amuza aŭ ŝerca parolmamiero, kiu celas ridigi aliajn homojn.
  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • inspiri: estigi, en la menso de alia homo, ideon por nova ago, kreaĵo, aŭ art-verko.
  • konfuzi: tiom miksi aferojn, ke ne plu eblas ordigi ilin.
  • konversacio: interparolado. 
  • laktuko: verda legomo kun manĝeblaj folioj.

image.png.8bea9ddcf2927057ac1c42f505143066.png

  • punto: speco de ŝtofo en la formo de reto, kies fadenoj prezentas desegnaĵon. 

lace-768476_1280.thumb.jpg.c92220e49590cd5b1c9e91f343dd3bef.jpg

  • roso: akvo, kiu fru-matene troviĝas sur la herbo kaj aliaj kreskaĵoj.

image.png.e795656f104b1aa8b9e3c8bb09fbd310.png

  • salato: manĝaĵo el freŝaj miksitaj legomoj, kutime nekuiritaj.

image.png.c7208e681eaa97c2e195b53fb643b70c.png

  • vesperto: besto simila al fluganta muso. 

image.png.76356b6217c7eb81662bbb8d23118940.png

  • vort-trezoro: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.