
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Ĝiacometto.
Kara Katrina: Sten Johansson, Seula Esperanto-Kulturcentro, Seulo, 2025. Prezo 5€.
Antaŭ kelkaj jaroj, ni publikigis en tiu ĉi retejo artikolojn pri du libretoj, La Krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina. Ili estas la unuaj du libroj en la serio de Katrina-rakontoj de Sten Johansson, intencitaj por ne-spertaj legantoj en Esperanto. Tiujn rakontojn Johansson verkis inter 2001 kaj 2004.
En 2007 oni eldonis la trian libron en la serio, Katrina malfruas. Same kiel la unuaj du, la tria libro celas komencantojn. Ankaŭ en la tria libro, la aŭtoro per simplaj vortoj kaj frazoj rakontas pri la aventuroj de Katrina, nun 25-jaraĝa. Legantoj sekvas ŝin dum ŝi vojaĝas al Esperanto-kunveno en Francujo.
La tri-libra serio nun fariĝis kvar-libra. Esperantistoj el Koreujo kaj Japanujo petis la svedan aŭtoron verki ĉi tiun kvaran libron, kiu aperis kun la titolo Kara Katrina. Seula Esperanto-Kulturcentro en Koreujo ĵus aperigis ĝin papere.
La rakonto de Kara Katrina okazas dudek jarojn post la okazaĵoj en la tria libro . Ĝi temas pri novaj familiaj rilatoj, pri muzikado, velado kaj la emo forgesi, ke la filo ne plu estas infano. Krome la libro rakontas pri nova krimo – tamen ne de Katrina.
Kara Katrina, same kiel la aliaj, ne estas lernolibro, sed legolibro, tre bona helpilo por komencantoj. La aŭtoro uzas simplajn vortojn kaj frazojn, kompreneblajn eĉ por tiuj, kiuj ĵus komencis lerni la lingvon kaj scias nur bazan gramatikon. Temas pri facila rakonto kun klarigoj de la malfacilaj vortoj: bona legaĵo por lernantoj, kiuj jam finis bazan kurson. La malfacileco de la teksto kreskas iom post iom dum la legado.
Ĉiuj kvar Katrina-libretoj nun aperas ankaŭ kiel bit-libroj (en la formoj epub, pdf kaj Kindle), kiuj estas aĉeteblaj ĉe Flandra Esperanto-Ligo.
-
6
Maurizio Giacometto ('Rico') estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.
- aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
- aventuro: neordinara, neatendita sperto, ofte (sed ne nepre) okazanta dum vojaĝo.
- bit-libro: libro produktita en cifereca formo, legebla per poŝ-legilo, telefono aŭ komputilo.
- el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
- Flandra: El Flandrujo, regiono de Belgujo kie oni parolas la nederlandan.
- kompleta: en kiu mankas nenio.
- krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
- en-tajpi: en-skribi tekston per klavaro.
- titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
- velado: mara vojaĝado, sporto aŭ ŝatokupo per veloj, t.e. grandaj ŝtofaĵoj por kapti la venton.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.