Salti al enhavo

Infanlibroj por ĉiuj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

Kiam oni lernas fremdan lingvon, legado de infanlibroj povas esti tre bona maniero por akiri novajn vortojn, por lerni utilajn esprimojn kaj por komenci aktive uzi la lingvon. Legado estas la plej efika lerno-metodo por lingvo-lernantoj; kaj infanlibroj, kutime ne tro longaj, estas tre taŭga lernilo por komencantoj. Tiun valoron de bildrakontoj ni jam sub-strekis en alia artikolo pri bild-striaj libroj, kaj infanlibroj estas same utilaj.

Estas bonŝance, do, ke lastatempe multaj novaj infanlibroj aperis en la Esperanta libro-merkato.

Antaŭ tri-kvar jaroj Esperanto-Asocio de Britio (EAB) komencis eldoni tiajn verkojn. Nur dum la jaro 2022, ĝi eldonis dek du infanlibrojn. Ili sekvis la unuajn, kiuj aperis antaŭ kelkaj jaroj. Inter ili estas Esperantaj tradukoj de la mondfamaj verkoj La Krubalo kaj La domo ĉe Pu-Angulo. Aliaj jam aperis en 2023, ekzemple Tro da aĵoj. EAB raportas, ke laŭplane aliaj sekvos en 2023.

Dum 2022 venis ankaŭ la novaĵo pri la po-ioma eldonado de la amata serio de libroj verkitaj de Tove Jansson, la Mumin-serio. La unua kaj dua libroj, Kometo en Mumin-valo kaj Ĉapelo de sorĉisto, jam estas mendeblaj. La aliaj kvin sekvos.

Ĉiuj libroj estas alt-kvalitaj, kaj enhave kaj aspekte. Ĉiuj estas presitaj sur glacea papero, la plejmulto kun malmolaj kovriloj, ĉiuj buntaj kaj allogaj. Kelkaj estas pli longaj, kelkaj malpli, ĉiuj havas gravajn kaj esperigajn mesaĝojn por legantoj junaj kaj ne-tiel-junaj.

Sed kio pri la lingvo? Ĉu ili helpos min pliboniĝi? Sendube: la libroj estas ja porinfanaj sed ili certe ne estas infanecaj. La rakontoj ĉiam interesas kaj kor-tuŝas, ofte memorigas nin pri gravaj temoj sociaj (toleremo, komprenemo, bezono pri paco, kaj simile). Lingve, la komencanta, progresanta, eĉ progresinta leganto profitos el la renkontiĝo kun novaj vortoj, utilaj esprimoj, belaj parol-turnoj.

Laste, la libroj estas malmultekostaj (eĉ eblas aĉeti plurajn samtempe kontraŭ rabata prezo) kaj facile akireblaj ĉe la eldoninto aŭ ĉe aliaj konataj libro-servoj.

Kiu(j)n libro(j)n vi mendos?

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

 

Depende de tio kie vi loĝas, la libroj estas aĉeteblaj de la libro-servoj de EAB, de UEA, aŭ de la kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble, Wordery kaj eBay.

 

  • Ŝati 7

  • akiri: ekhavi.
  • al-loga: tia, ke ĝi logas la okulon, la deziron, la intereson; bela, plaĉa, rigardinda.
  • bild-strio: rakonto en la formo de serio de bildoj.

Free Books Albums photo and picture

  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • glacea: prilaborita por havi aparte brilan aspekton.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • kaj…kaj…: la unua afero estas same grava kiel la dua, kaj oni elparolas la unuan “kaj” same forte kiel la duan.
  • kometo: malgranda ĉiela objekto, ofte plejparte el glacio, kiu vojaĝas ĉirkaŭ suno elĵetante gasojn malantaŭ si.

Free space stars comet illustration

  • merkato: komercado pri iu produkto.
  • profiti: ricevi utilon aŭ gajnon el io.
  • rabato: malaltigo de prezo.
  • sorĉisto: homo, kiu estigas rezulton per super-natura rimedo.

Free wizard fantasy magic illustration

  • sub-streki: paroli pri aparta afero forte kaj energie, por turni al ĝi la atenton de la aŭskultantoj.

264397747_Substreki(2).jpg.0c0484eb5493ebfac2c3ca976f574c20.jpg

  • toleremo: akceptemo de opinioj, kredoj aŭ agmanieroj de aliaj homoj aŭ popoloj, eĉ se oni mem ne konsentas pri ili.
  • valo: malpli alta loko inter montoj; malmonto.

Free Glencoe Scotland photo and picture

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi nun legas "Kometo en Muminvalo" kiun mi neniam legis en la angla aŭ la originala sveda. Ĝi estas tre amuza kai pensiga kaj tute ne infaneca. Fakte temas pri la nuklea minaco (tamen en formo de infana rakonto).  Mi tre ĝuas ĝin.

  • Ŝati 2
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

Mi ne legis la Esperantan tradukon, sed mi legis tiun libron en la angla, kiam mi estis infano. Mi ege ĝuis ĝin kaj ĝi estis mia plej ŝatata libro en la tuta serio. Mi tiam ne komprenis la pli seriozan mesaĝon - eble mi devus finfine relegi ĝin! Tio povus esti okazo por legi la Esperantan tradukon. Cetere, la originalo estas verkita en la finna, ne la sveda.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.