Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Esperanto por mi -9-: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 1-an de Aŭgusto 2025. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN: 978-4-939088-74-2 C1095 500E. Prezo 5€.   

Esperanto por mi -8-: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 1-an de Aprilo 2025. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN: 978-4-939088-64-3 C1095 500E. Prezo 5€.   
 

En novembro de 2020 mi recenzis libron kun la titolo Esperanto por mi. Temis pri ĉarma libreto en kiu oni povas legi pri la vivo de dek ses bone konataj esperantistoj kaj samtempe ĝui iliajn belajn portretojn, kiujn kreis Helga Plötner.

Mi ŝatis la libron kaj taksis ĝin ne nur tre ĉarma, sed ankaŭ taŭga por legado fare de komencintoj. La libro estas mallonga, kun nur unu-paĝaj ĉapitroj kaj kun lingvaĵo samtempe riĉa kaj ne tro malfacila. Krome, ĝi estas bela pruvo pri la riĉeco de la Esperanto-kulturo kaj la diverseco de la esperantistaro tra la mondo.

En tiu novembro de 2020 tamen mi tute ne antaŭvidis, ke tiu publikaĵo fariĝos nur unua paŝo en longa serio da similaj libroj. Post tiu unua libro, venis la dua en la sama jaro, la tria en la sekva jaro kaj kvar aliaj. Nun la 8-a libro en la serio estas preta, kaj baldaŭ venos la 9-a.

En la 8-a libro, same kiel en ĉiuj aliaj, oni povas legi, kvazaŭ en konversacio kun la portretitoj, pri dek ses esperantistoj, inkluzive de Lidja, la filino de Zamenhof, kaj la portretistino mem, Helga Plötner.

La portretitoj parolas pri siaj vivo kaj esperantumado, kaj rakontas, kiel Esperanto pliriĉigis ilian vivon. Ĉiu el ili iusence klarigas al la legantoj, laŭ la vortoj de la titolo, kio estas “Esperanto por mi”.

Flanke de la teksto-konversacio kun la esperantistoj, oni povas admiri la lertan laboron de Helga, kiu kaptas la esencon de ĉiu esperantisto en siaj majstraj nigro-blankaj desegnaĵoj. Ĉiu el ili ŝajnas preskaŭ vivi, kvazaŭ ili rakontus al la leganto pri si mem kaj pri sia rilato kun Esperanto. Kompletigas ĉiun paĝon bela kolora foto pri ĝoja momento en la vivo de la portretito.

Dankon denove al Helga kaj al la eldonisto Hori Jasuo (kiu unue havis la ideon eldoni tiujn librojn post kiam li vidis kelkajn belajn artaĵojn de Helga) pro la kreado de tiu baldaŭ naŭ-parta serio.

Maurizio 'Rico' Giacometto

 

La 8-a kaj la 9-a libroj en la serio Esperanto por mi estas aĉeteblaj ĉe la libroservo de UEA, tiu de FEL (retbutiko) Oni povas mendi ilin ankaŭ de la eldonisto Horizonto, kaj rekte de la portretistino

  • Ŝati 4
  • Ami 2

Maurizio Giacometto ('Rico') estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.

 


  • admiri: opinii, ke io aŭ iu estas pli ol normale bona aŭ bela.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • esenco: la ĉefa, plej baza kaj grava eco de io.
  • esperantumi: pasigi tempon en Esperanta medio uzante Esperanton; okupiĝi pri Esperantaj aferoj.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • konversacio: interparolado.
  • majstra: perfekte reganta iun fakon, arton aŭ manlaboron.
  • portreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan aspekton de homo.

 

woman-8378634_1280.thumb.jpg.e72fee911e3a0e25063f4c86102bdd70.jpg

  • portretito: la homo, kies bildo estas pentrita de artisto, aŭ fotita de fotisto.
  • pruvo: afero kiu eksterdube montras, ke io estas vera.
  • taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.