Salti al enhavo

Esperanto por mi - 4 ĝis 6


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Esperanto por mi - 4: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, januaro 2022. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-55-1 C1095 500E. Prezo 5€.
 
Kiam, en novembro 2020, aperis en uea.facila artikolo pri la libro Esperanto por mi, neniu supozis ke dua libro aperos tuj poste. Des malpli oni atendis trian libron meze de 2021. Nun, dek kvin monatojn ekde la eldono de tiu unua volumeto, la kvara libro en nun kreskanta kolekto eldoniĝis.

Kuraĝigite de la intereso pri la unuaj tri libroj, la portretistino Helga Plötner “kun ĝojo, amo kaj espero” portretis denove 16 esperantistojn el diversaj landoj. Kiel kutime, mallongaj eseoj pri la Esperanta aktivado de la portretitoj akompanas la belajn desegnaĵojn.  

Do, se vi volas malkovri kiel kaj kial 16 Esperanto-aktivuloj tra la mondo ekkonis la lingvon, kaj kion ili faras per kaj por ĝi, aĉetu tiun ĉi libron, bele presitan sur glacea papero. Dankon al Helga kaj al la eldonisto, s-ro HORI Jasuo, pro la daŭrigado de tiu ĉi ĉarma serio.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

 

'Esperanto por mi - 4' aĉeteblas ĉe UEA. Legantoj el Azio povas mendi la libron de la eldonisto,  Horizonto.

 

La 25-an de septembro 2022 eldoniĝis 'Esperanto por mi - 5'. La kvinan libron en la serio oni povas aĉeti tra la kutimaj kanaloj.                  Esperanto por mi - 5: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, septembro 2022. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-59-9 C1095 500E. Prezo 5.40€.

En 2023 la serio plilongiĝis pere de la eldono de 'Esperanto por mi - 6'. Ankaŭ tiun libron oni povas akiri de pluraj fontoj, kiel ekzemple la eldonisto mem en Azio aŭ Esperanto-Bücher en Eŭropo.

Esperanto por mi - 6: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 2023. 16 paĝoj, 30 cm. Prezo 7.40€.

 

  • Ŝati 2

  • akompani: kun-iri.
  • des malpli: tiom malpli; ankoraŭ malpli.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • eseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinon aŭ esploron.
  • glacea: prilaborita por ricevi aparte brilan aspekton.
  • portreti: krei bildon aŭ foton, kiu prezentas la personan aspekton de homo.
  • volumo: unu libro el pluraj, kiuj kune konsistigas pli longan verkon.

Volumo.thumb.jpg.b6f3f069d37bc69c03b33cb034f195a6.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.