Esperanto por mi - 2: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Japanujo: Horizonto, 2020. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-50-6 C1095 500E. Prezo 5.40 €.
Antaŭ kelkaj semajnoj aperis artikolo en uea.facila pri la libro Esperanto por mi. Nun ni povas anonci, ke la duan libron oni ĵus eldonis. Same kiel ĝia antaŭulo, ankaŭ Esperanto por mi - 2 enhavas portretojn, priskribojn kaj fotojn de 16 aktivuloj en la mondo de Esperanto. Vizitantoj al ĉi tiu retejo certe rekonos kelkajn el ili.
Dankon denove al Helga kaj al Jasuo pro la kreado de tiu ĉarma kolekto. Oni povas mendi la libron de UEA, de la eldonejo Horizonto, aŭ rekte de la portretistino Helga.
Maurizio Giacometto ('Rico')
Redaktite de Rico
- 2
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.