Salti al enhavo

Ankaŭ vi povos legi
dum la Tago de la Esperanta Libro!


 Diskonigi

Hejmo = Esperanto. Julius Glück (dekstre) kiel aŭstra soldato en la orienta fronto en Galicio dum la Unua Mondmilito, 1916

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) tradicie proponas verkon por komuna legado dum tiu tago.

En 2021, la estraro de ILEI elektis la romanon Hodler en Mostar de la kroata verkistino Spomenka Štimec. En 2022 ni proponis du legotekstojn anstataŭ unu. Unu estis Esperanta traduko de la novelo Antimilitisto de la ĉina verkisto Lusin (Lu Xun, 1881-1936), kiu ŝajnis al ni enhavi gravan mesaĝon por nia militema mondo. Krome ni proponis klasikan verkon de Raymond Schwartz (1894-1973): la poemaron La Stranga Butiko.

Por 2023 ni denove proponas du malsamajn verkojn, sed ĉi-foje ni pensas ankaŭ pri la komencantoj. Spertaj esperantistoj povos legi kaj diskuti la kleran eseon La grandaj filozofoj kaj la universala lingvo de Julius Glück, dum komencantoj povos same kontentige ĝui la unuajn tri ĉapitrojn de La teorio Nakamura de Anna Löwenstein.

Julius Glück (1877-1942) siatempe estis tre aktiva Esperanto-instruisto. Li esperantiĝis en 1907 kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn en centra kaj okcidenta Eŭropo. Bedaŭrinde, li estis mortigita de la nazioj en Aŭŝvico. Kiam aperis tiu eseo en 1937, la nombro de liaj kursoj, inter kiuj estis diversaj radiokursoj, estis jam ĉirkaǔ 250. Lia verko prezentas la penson de famaj filozofoj kiel Descartes kaj Leibniz pri la universala lingvo, donante la senton kvazaǔ de lumoplena interparolo kun tiuj saĝuloj dum la mondo ĉirkaǔe freneziĝis. 

Ankaŭ Anna Löwenstein, nia amata prizorgantino de uea.facila, aktivas kiel Esperanto-instruisto. Ŝia verko, La teorio Nakamura, naskiĝis kiel la bazo de Esperanto-kurso en la retejo lernu.net. Poste ĝi estis eldonita ankaŭ kiel libro. La simpla lingvaĵo, la belaj desegnaĵoj, kaj la alloga prezentado de la necesaĵoj de la ĉiutaga vivo en nekutima scienc-fikcia medio, igas ĝin perfekta elekto por komencantoj.   

Ni esperas, ke vi aliĝos multnombre al la ĉi-jara komuna legado dum la Tago de la Esperanta Libro. La tuta libreto de Glück kaj la unuaj tri ĉapitroj de La teorio Nakamura estas libere elŝuteblaj kiel PDF-dosieroj el la ĉefpaĝo de la retejo de ILEI.

Alessandra Madella
 

  • Ŝati 6

Alessandra Madella estas italino, nun loĝanta en Ĉinujo. Ŝi instruas Interkulturan Komunikadon kaj Esperanton ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • al-loga: tia, ke ĝi logas la okulon, la deziron, la intereson; bela, plaĉa, rigardinda.
  • anti-militisto: homo, kiu estas kontraŭ milito.
  • Aŭŝvico (Auschwitz): nomo de germana malliberejo (1940 ĝis 1945) en Pollando, kie la malliberuloj vivis sub la plej teruraj kondiĉoj, kaj la plejmulto mortis aŭ estis mortigitaj.
  • butiko: vendejo.

2010853987_Butikopx..png.6278ace9cb0f0683e595ae096803efa6.png

  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon; produkti kaj disdoni monerojn.
  • eseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinon aŭ esploron.
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
  • fronto: la antaŭa linio de granda soldataro antaŭ aŭ dum batalo.
  • klasika: laŭ tradicia maniero.
  • klera: kun multaj scioj pro vasta legado kaj bona kompreno pri kulturaj aferoj.
  • nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
  • novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko.
  • PDF: Portebla Dokument-Formo: aranĝo de dosiero, kiu enhavas tekston aŭ bildon por surpapera presado aŭ por montrado sur komputila ekrano, kiun oni povas legi per preskaŭ ĉia komputila sistemo.
  • scienc-fikcio: rakonto pri la estonteco, ofte kun imago pri la scienco kaj teknikoj de estonta mondo, vojaĝado ekster nia sun-sistemo, tempo-vojaĝado kaj simile.
  • teorio: scienca klarigo pri konataj faktoj, kiu kapablas doni ĝustan solvon ankaŭ en novaj situacioj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.