Salti al enhavo

Alvenas la Krubalo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Tim Owen.

Ĉu vi aŭdis pri la Krubalo?

Se vi demandus al eta muso pri li, vi rapide ekscius, kia li estas. La museto dirus al vi, ke:

"Dentegojn li havas, kaj ungojn barbarajn,
kaj en la faŭkego tri dentojn elstarajn."

 

gruffalo-facing-left.pngLa Krubalo, do, estas timiga bestego, kiu loĝas en la arbaro, kie promenadas la muso. Sed ĉu li estas reala, aŭ ĉu inventaĵo de la museto? Legante la novan tradukon de la tre fama libro, vi ekscios mem!

En la angla la libro nomiĝas The Gruffalo. Ĝin verkis Julia Donaldson antaŭ 20 jaroj, en la jaro 1999. Pli ol 14 milionoj da ekzempleroj de la libro vendiĝis en la tuta mondo ekde tiam.

kovrilo.jpg

En decembro 2019, okaze de la 20-a naskiĝdato de la Krubalo, aperos la tute nova Esperanta versio de la tutmonde konata porinfana rakonto. La libro jam estas tradukita en 83 lingvojn, kaj Esperanto estas la 84-a.

La teksto en la libro ne estas tre longa. Troviĝas proksimume 700 vortoj. Ne ĉiuj vortoj estas facilaj, sed per bona vortaro, vi trovos la signifojn. Se vi ne komprenas vorton, kiun vi trovas en la libro, vi povas eĉ aldoni komenton sub tiu ĉi artikolo por demandi pri ĝia signifo.

logo.png

La Esperanto-Asocio de Britio, kiu oficiale eldonos la libron, lastatempe kreis novan retejon pri la libro, krubalo.uk. Pere de ĝi, eblas antaŭmendi vian propran ekzempleron. EAB vendas ĝin kontraŭ nur £5 (proksimume 5,80€); la kutima rekomendata prezo estas £7.

Do, kion vi atendas? Antaŭmendu vian propran ekzempleron, kaj petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi pri la bestego, kiun oni nomas 'La Krubalo'!

  • Ŝati 3
  • Dankon 1

  • barbaro: kruela, senkompata, nekulturita homo, kiu ne konas la regulojn de la socio, aŭ ne zorgas pri ili.

caveman.jpg

  • faŭko: timiga buŝo de besto, kiu mortigas kaj manĝas aliajn bestojn.

247505_v3.jpg

  • ungo: malmola kreskaĵo ĉe la fino de la fingroj de homoj kaj bestoj.

beautiful-fingernail.jpg

  • versio: aparta formo de teksto, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 13 horoj, Peter diris:

Mi volas mendi la libron. Kial la retpaĝo ne funkcias?

Ĝi ja funkcias. Mi ĵus kontrolis.

Ligo al komento
share_externally

Tute ne. La retejo https://krubalo.uk ne funkcias. Mi provis per Fajrovulpo kaj Kromo kaj eĉ per Vindozo kaj Linukso kaj je ambaŭ la paĝo estas nefunkcianta. Poste mi sukcesis mendi la libron pere de la retejo be Brita Esperanto-Asocio: https://esperanto.org.uk/news/shop/la-krubalo-the-gruffalo-in-esperanto/

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 16 horoj, Peter diris:

Tute ne. La retejo https://krubalo.uk ne funkcias. Mi provis per Fajrovulpo kaj Kromo kaj eĉ per Vindozo kaj Linukso kaj je ambaŭ la paĝo estas nefunkcianta. Poste mi sukcesis mendi la libron pere de la retejo be Brita Esperanto-Asocio: https://esperanto.org.uk/news/shop/la-krubalo-the-gruffalo-in-esperanto/

Strange. Mi mem ĵus provis tiun ligilon, kaj por mi ĝi bone funkciis. Mi ĝojas, ke ĉiuokaze vi sukcesis mendi per la retejo de EAB.

Foje retejoj provizore ne funkcias pro nefunkcianta retkonekto. Ĉu vi faris ĉiujn provojn en la sama mallonga tempoperiodo? Eble se vi provus hodiaŭ, ĝi nun funkcius.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 16 horoj, Anna diris:

Mi ne komprenas, kio estas la problemo. Mi ĵus reprovis, kaj  por mi ĝi funkcias.

Mi loĝas en Slovenujo kaj ĉi tie la retejo https://krubalo.uk/ ne funkicas. Mi provis hejme kaj ankaŭ laboreje. Sed ĝi funkciis antaŭ kelkaj semajnoj. Ĉu estas ia geoprafia limigilo? Ĉu ĝi funkcias en aliaj partoj de la mondo?

Krubalo.JPG

Ligo al komento
share_externally

La afero estas mistera. Eble Tim povas klarigi ĝin. Ĉiuokaze, la grava afero estas, ke vi sukcesis mendi la libron.

Ligo al komento
share_externally

Temas pri tio, do, ke la servilo, kie lokiĝas la retejo (ne la sama, kie troviĝas la retejo de EAB) troviĝas en iu nigra listo en Slovenujo. Same okazis al mi pri alia retejo, kiam mi feriumis en Slovakujo en 2016. Kutime la fonto estas tio, ke iu spamisto uzas la saman servilon, kaj pro ĝiaj misfaroj, la tuta servilo estas forblokita. Ĝi finfine revenis: la gastiganto devis forigi la spamiston, kaj post iom da tempo la servilo ne plu estis en la nigra listo.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 1/1/2020 at 22:33, Peter diris:

Ĉu vi planas eldoni ankaŭ la duan parton de la rakonto? Ĝi nomiĝas La Krubalido.

Unu tagon, jes, mi esperas, ke alvenos ankaŭ la Krubalido.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.