Salti al enhavo

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo  Mojiceja Bonte, tradukis Marija Nikolaja Rožej, desegnaĵoj de Polona Kosec, Osrednja knjižnica Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljano, Slovenujo, 2021. 28 paĝoj, 29 cm. ISBN 978-961-6557-10-8. Prezo 13.50 €.

Alma Ida Karlin (1889 - 1950) estis aŭstra-hungara kaj jugoslava verkistino, poeto, tradukisto kaj mondvojaĝanto. Eblas legi pli pri ŝi en nia artikolo La mirinda Alma Karlin.

Intereso pri Alma, precipe en ŝia hejmlando Slovenujo, multe kreskis lastatempe. Tial aperis pri ŝi multaj nove eldonitaj verkoj, gazetaj kaj retejaj artikoloj, kaj ankaŭ tiu ĉi belega libro.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas ĉarma, bunta kaj alloga bildrakonto. Ĝi priskribas la infanajn jarojn de Alma, kaj ankaŭ montras ŝiajn senfinan scivolemon kaj senbridan lernemon pri la plej diversaj fakoj, ekzemple pri lingvoj, historio, desegnado, muziko kaj natursciencoj.

Lingvoj kaj vojaĝado estis kernaj en ŝia vivo. La poezieca teksto kaj belaj ilustraĵoj trafe montras tion. Oni legas kiel Alma lernis plurajn lingvojn samtempe kaj revis pri vojaĝado. Ŝi deziris ekkoni “novajn landojn, interesajn homojn kaj iliajn morojn”.

Elstaraj desegnaĵoj de Polona Kosec akompanas la tekston. Eĉ en la internaj kovriloj oni povas admiri belajn bildojn, kiuj prezentas la mirindan vivon de Alma kaj ŝian tutmondan vojaĝon.

La libro estas bildrakonto, do unuavide ĝi aspektas kiel infanlibro. Tamen, ĝi estas multe pli ol tio: ĝi estas omaĝo al eksterordinara homo, kiu havis nekredeblajn entuziasmon kaj intereson pri nia mondo.

Lingve la libro estas taŭga por komencantoj kaj progresantoj. La teksto ne estas tro longa aŭ defia; tamen ĝi donas bonajn okazojn por eventuale lerni novajn vortojn aŭ por pli bone enkapigi tiujn antaŭe renkontitajn.

Sed mi esperas, ke la libro allogos ankaŭ pli spertajn parolantojn, ĉar tion certe meritas la nekutima, interesa kaj aventur-plena vivo de Alma Karlin.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas aĉetebla kontraŭ 13,50€ ĉe la libroservo de UEA.

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

  • Ŝati 5

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • admiri: opinii, ke io aŭ iu estas pli ol normale bona aŭ bela.
  • akompani: kun-iri, kun-ludi, kun-esti.
  • aventuro: neordinara, neatendita sperto, ofte (sed ne nepre) okazanta dum vojaĝo.
  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.

colorful-2609978_1280.thumb.jpg.4afcd0c92f9137676617a7d1cb452e5e.jpg

  • defia: prezentanta malfacilaĵon, kiun oni apenaŭ sukcesas superi.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • entuziasmo: granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • eventuale: kiel povus okazi, depende de necerta situacio.
  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • kerno: la centra kaj plej grava parto de io.
  • moro: kutima vivmaniero kaj pensomaniero ĉe iu homgrupo aŭ popolo.
  • omaĝo: publika montro de granda respekto al iu homo pro ties rimarkindaj atingoj.
  • revi: imagi estontan realigon de tio, kion oni forte deziras.
  • sen-brida: senlima, tute libera.
  • sojlo: ŝtona aŭ ligna tabulo ĉe la bazo de pordo, kiun necesas transiri por eniri en ĉambron, domon aŭ konstruaĵon; komenco-punkto de nova afero, agado aŭ sperto.

Sojlo_20221211_111759.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.