Artikoloj: Artikoloj

Ĉu vi legas bitlibrojn?
Bitlibro estas libro, kiun oni legas sur ekrano anstataŭ sur paperaj paĝoj kiel oni legas tradician libron. Oni povas legi bitlibron per speciala legilo, sed ankaŭ en sia telefono aŭ komputilo.

En artikolo ĵus aperinta en uea.facila estis informo pri la agado de la usona landa asocio, Esperanto-USA, kiu starigas novan eldonejon kun la nomo Guteto. Kadre de tiu agado, E-USA samtempe lanĉas esploron pri la uzo de bitlibroj. La celo estas malkovri la lego-kutimojn de esperantistoj, kaj ekscii pli pri ties uzo de bitlibroj. La enketilon pretigis la teamo de Esperanto-USA. La teamo ricevis helpon de la gvidantoj de aliaj eldonejoj de Esperanto-bitlibroj kiel Flandra Esperanto-Ligo (FEL), Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kaj Mondial.

La celo estas atingi almenaŭ 1000 personojn el kiel eble plej diversaj lokoj tra la mondo. La demandilo enhavas 16 demandojn, kaj la teamo de Esperanto-USA petas, ke oni plenigu la enketilon, kiun oni trovas en la retpaĝo de la asocio. La respondojn oni sendu ĝis la 31-a de majo 2026.

La rezultoj espereble donos informplenan alrigardon al la nuna ag- kaj pens-maniero de esperantistoj rilate al bitlibroj. La konkludoj aperos en la formo de artikolo kaj grafikaĵo en la retejo de la nova Eldonejo Guteto en junio.

Krom subteni usonajn verkistojn, la eldonejo celos eldoni klasikaĵojn de la Esperanta kultura heredaĵo el la fruaj jaroj de la dudeka jarcento. Ĝi eldonos ankaŭ edukmaterialojn por lernantoj de la lingvo.

La projekto Guteto kongruas kun la laborplano AKIRI de UEA por la jaroj 2025 ĝis 2030. Tiu laborplano celas inter-alie fortigi la Esperantan kulturon, aktive subtenante la kreadon, disvastigon kaj ĝuadon de altkvalitaj materialoj por riĉigi nian komunumon. Tial UEA alvokas al ĉiuj esperantistoj plenigi la enketilon.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1292 (2026-04-17)

La ogro kiu faris orajn fekaĵojn
La ogro kiu faris orajn fekaĵojn: Alice Antigone, Eldonejo Libera, FEL, Antverpeno, 2025. 48 paĝoj, 228 x 177 x 10 mm. ISBN 9781326127558. Prezo 15€.

La ogro kiu faris orajn fekaĵojn estas amuza fabelo por infanoj kaj plenkreskuloj. Ĝi temas pri kapitalismo – kaj pri ĝiaj ecoj kaj danĝeroj – sen nomi ĝin.

La libreto estas bele ilustrita, tre taŭga por diversaj cel-grupoj: infanoj, komencantoj kaj komencintoj, sed ankaŭ por ĉiuj esperantistoj. Infanoj ŝatos la rakontadon, humuron kaj belajn desegnaĵojn, kiuj aperas en ĉiu dua paĝo de la tuta libro.

Plenkreskaj komencantoj kaj komencintoj ŝatos la mallongan, tamen bone progresigan tekston, kiu enhavas diversajn belajn lingvo-esprimojn, kaj frazo-konstruojn, lernigajn kaj lernindajn por ĉiuj. Ankaŭ la vort-provizo estas sufiĉe riĉa. La rakonton oni ne nepre kreis kiel verkon por lingvo-lernantoj, sed kiel verkon por ĉiuj. La aŭtoro uzas ĉiutagan lingvaĵon, kiu taŭgas por fluaj, spertaj parolantoj. Samtempe ĝi donas al ĉiuj legantoj okazon por vidi la “veran lingvon”, ne lingvon simpligitan por instruaj celoj.

Aĉetinte la libron, oni havos en sia libro-bretaro spritan kaj pensigan satiron pri la moderna mondo, kiu estas samtempe alloga kaj amuza libro por montri al amikoj, familianoj kaj al ĉiuj ne-esperantistaj konatoj.

Kiel diras la kovrilo, la libro enhavas temojn kiel sociaj rilatoj, socia rezisto, la viv-medio kaj aliaj. Ĝi estas “por infanoj de 7 ĝis 107 jaroj”, ĉar ĉiuj povas ĝui ĝin kaj lerni de ĝi. Eblas legi ĝin kiel simplan fabelon, aŭ kiel moralan averton pri la malbonaĵoj de nia socio.

La aŭtoro lerte donas al la rakonto du malsamajn finaĵojn. Ambaŭ estas verŝajnaj alternativoj pri la estonteco de nia mondo kaj de nia ĉiutaga vivo. Jen la mesaĝo: ni elektu, kian estontecon ni deziras por nia planedo. Sed ni elektu saĝe.

Novaĵo de la verko estas, ke la teamo, kiu kune kreis ĝin, aldonis ankaŭ voĉlegaĵon de la tuta rakonto. La plenan sonlibron registris mi mem, Maurizio Giacometto. Ĝi estas aŭskultebla ĉe Jutubo kaj SoundCloud. Eblas ankaŭ spekti en uea.facila la filmeton bazitan sur la libro.

Ni ĝojas legi tiun ĉi novan verkon de Alice Antigone, kaj jam antaŭĝuas pliajn tiajn amuzajn, spritajn kaj eĉ satirajn rakontojn.

Maurizio  'Rico'  Giacometto

La ogro kiu faris orajn fekaĵojn estas aĉetebla ĉe la eldonejo Libera aŭ ĉe la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). En la retejo de FEL sufiĉas entajpi la vorton “ogro” por trovi la libron en ĉiuj haveblaj formoj, papera aŭ cifereca (epub, pdf kaj Kindle).

Kara Katrina
Kara Katrina: Sten Johansson, Seula Esperanto-Kulturcentro, Seulo, 2025. Prezo 5€.

Antaŭ kelkaj jaroj, ni publikigis en tiu ĉi retejo artikolojn pri du libretoj, La Krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina. Ili estas la unuaj du libroj en la serio de Katrina-rakontoj de Sten Johansson, intencitaj por ne-spertaj legantoj en Esperanto. Tiujn rakontojn Johansson verkis inter 2001 kaj 2004.

En 2007 oni eldonis la trian libron en la serio, Katrina malfruas. Same kiel la unuaj du, la tria libro celas komencantojn. Ankaŭ en la tria libro, la aŭtoro per simplaj vortoj kaj frazoj rakontas pri la aventuroj de Katrina, nun 25-jaraĝa. Legantoj sekvas ŝin dum ŝi vojaĝas al Esperanto-kunveno en Francujo.

La tri-libra serio nun fariĝis kvar-libra. Esperantistoj el Koreujo kaj Japanujo petis la svedan aŭtoron verki ĉi tiun kvaran libron, kiu aperis kun la titolo Kara Katrina. Seula Esperanto-Kulturcentro en Koreujo ĵus aperigis ĝin papere.

La rakonto de Kara Katrina okazas dudek jarojn post la okazaĵoj en la tria libro . Ĝi temas pri novaj familiaj rilatoj, pri muzikado, velado kaj la emo forgesi, ke la filo ne plu estas infano. Krome la libro rakontas pri nova krimo – tamen ne de Katrina.

Kara Katrina, same kiel la aliaj, ne estas lernolibro, sed legolibro, tre bona helpilo por komencantoj. La aŭtoro uzas simplajn vortojn kaj frazojn, kompreneblajn eĉ por tiuj, kiuj ĵus komencis lerni la lingvon kaj scias nur bazan gramatikon. Temas pri facila rakonto kun klarigoj de la malfacilaj vortoj: bona legaĵo por lernantoj, kiuj jam finis bazan kurson. La malfacileco de la teksto kreskas iom post iom dum la legado.

Ĉiuj kvar Katrina-libretoj nun aperas ankaŭ kiel bit-libroj (en la formoj epub, pdf  kaj Kindle), kiuj estas aĉeteblaj ĉe Flandra Esperanto-Ligo.

Maurizio  'Rico'  Giacometto

Kara Katrina estas aĉetebla ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL). En la retejo de FEL oni povas entajpi la kompletan titolon aŭ simple la vorton “Katrina” por trovi la tutan serion en ĉiuj haveblaj formoj.

La Zamenhof-strato
La Zamenhof-strato: Roman Dobrzyński, VARPAS, Kaunas, 2005 (2-a eldono). 288 paĝoj, 21cm. ISBN 9955-9635-1-4 Prezo 18€.

La Zamenhof-strato estas tre interesa kaj pensiga verko de la ĵurnalisto kaj fama esperantisto Roman Dobrzyński. Ĝi baziĝas sur interparoloj inter li kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la sola nepo de la kreinto de Esperanto.

Per tiuj intervjuoj, kiuj fojfoje ŝajnas babiladoj inter amikoj, oni malkovras la tutan vivrakonton de Louis-Christophe. Tiu vivo montriĝas plenplena je aventuroj, suferado, kaj nekredeblaj eskapoj el la morto dum la teruro de la geto en la pola ĉef-urbo Varsovio. Sed tio estas ankaŭ vivo plena je sukcesoj en la profesia vivo, en kaj ekster la Esperanto-movado. Sume: vivo interesega kaj libro vere leginda.

Dum la babilado, Louis-Christophe rakontas plurajn anekdotojn. Kelkaj el ili estas preskaŭ nekredeblaj. Ĉiuj prezentas al la leganto eksterordinaran homon.

La libro tamen ne estas nur kolekto de interesaj anekdotoj. Pli gravas ideoj. La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan vojon, kiu kondukas la homaron al pliaj toleremo, komprenemo kaj frateco. Pro tiu eduka celo la libro estas multe pli ol simpla viv-rakonto de unu membro de la familio Zamenhof.

La leganto ricevas amason da interesaj informoj pri la vivo de la nepo de L.L. Zamenhof, antaŭ kaj dum la eventoj en la varsovia geto. Tiutempe lia nomo estis Ludwik, honore al lia fama avo. Post sia eskapo el la geto, li ekuzis la kaŝnomon Krzysztof Zaleski. En 1959 li transloĝiĝis al Francujo, kie li fariĝis franca civitano. Tie li kunmetis siajn du antaŭnomojn kaj familinomojn por fariĝi (franclingve) Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Li famiĝis kiel inĝeniero pri artefaritaj insuloj kaj multaj aliaj pioniraj  konstruaĵoj.

Ne estas facile trovi libron, kiu povas atingi plurajn malsimilajn celojn: montri bonajn lingvon kaj stilon, eduki pri la movado, kaj samtempe kor-tuŝi kaj pensigi. Romano distras aŭ pensigas sed ne nepre instruas. Lernolibro instruas sed ne pensigas. La Zamenhof-strato faras ĉiujn tiujn aferojn.

Kun bela malmola kovrilo, en sufiĉe malgranda formato, la libro estas facile kunportebla, tiel ke eblas legi ĝin dum vojaĝoj, en kafejoj, aŭ sur hejma sofo.

Jen persona, sed samtempe historia, raporto pri la vivo de unu homo kaj pri la sorto de multaj.  Jen ponto, por la esperantistoj, de la kreinto ĝis nia tempo, tra la vortoj de lia nepo. Jen verko, kiun ĉiuj esperantistoj, kaj ne nur ili, devus legi.

Maurizio  'Rico'  Giacometto

La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA  (18 eŭroj), kaj ĉe FEL (21.75 eŭroj). Kontrolu ankaŭ ĉe via nacia aŭ loka libroservo.

Esperanto por mi -8- kaj -9-
Esperanto por mi -9-: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 1-an de Aŭgusto 2025. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN: 978-4-939088-74-2 C1095 500E. Prezo 5€.

Esperanto por mi -8-: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 1-an de Aprilo 2025. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN: 978-4-939088-64-3 C1095 500E. Prezo 5€.

En novembro de 2020 mi recenzis libron kun la titolo Esperanto por mi. Temis pri ĉarma libreto en kiu oni povas legi pri la vivo de dek ses bone konataj esperantistoj kaj samtempe ĝui iliajn belajn portretojn, kiujn kreis Helga Plötner.

Mi ŝatis la libron kaj taksis ĝin ne nur tre ĉarma, sed ankaŭ taŭga por legado fare de komencintoj. La libro estas mallonga, kun nur unu-paĝaj ĉapitroj kaj kun lingvaĵo samtempe riĉa kaj ne tro malfacila. Krome, ĝi estas bela pruvo pri la riĉeco de la Esperanto-kulturo kaj la diverseco de la esperantistaro tra la mondo.

En tiu novembro de 2020 tamen mi tute ne antaŭvidis, ke tiu publikaĵo fariĝos nur unua paŝo en longa serio da similaj libroj. Post tiu unua libro, venis la dua en la sama jaro, la tria en la sekva jaro kaj kvar aliaj. Nun la 8-a libro en la serio estas preta, kaj baldaŭ venos la 9-a.

En la 8-a libro, same kiel en ĉiuj aliaj, oni povas legi, kvazaŭ en konversacio kun la portretitoj, pri dek ses esperantistoj, inkluzive de Lidja, la filino de Zamenhof, kaj la portretistino mem, Helga Plötner.

La portretitoj parolas pri siaj vivo kaj esperantumado, kaj rakontas, kiel Esperanto pliriĉigis ilian vivon. Ĉiu el ili iusence klarigas al la legantoj, laŭ la vortoj de la titolo, kio estas “Esperanto por mi”.

Flanke de la teksto-konversacio kun la esperantistoj, oni povas admiri la lertan laboron de Helga, kiu kaptas la esencon de ĉiu esperantisto en siaj majstraj nigro-blankaj desegnaĵoj. Ĉiu el ili ŝajnas preskaŭ vivi, kvazaŭ ili rakontus al la leganto pri si mem kaj pri sia rilato kun Esperanto. Kompletigas ĉiun paĝon bela kolora foto pri ĝoja momento en la vivo de la portretito.

Dankon denove al Helga kaj al la eldonisto Hori Jasuo (kiu unue havis la ideon eldoni tiujn librojn post kiam li vidis kelkajn belajn artaĵojn de Helga) pro la kreado de tiu baldaŭ naŭ-parta serio.

Maurizio 'Rico' Giacometto

La 8-a kaj la 9-a libroj en la serio Esperanto por mi estas aĉeteblaj ĉe la libroservo de UEA, tiu de FEL (retbutiko) Oni povas mendi ilin ankaŭ de la eldonisto Horizonto, kaj rekte de la portretistino.

La senco de musa vivo
La senco de musa vivo  Aleksandra Watanuki, Aleksandra Watanuki, Tokio, 2023. 42 paĝoj. Prezo 450 enoj.

Kial ni legas librojn, dum ni lernas lingvon? Nu, kutime ĉar ni volas lerni pli da vortoj kaj samtempe vidi kiel lingvo funkcias en la vera, ĉiutaga uzado. Prefere ni faru tion, dum ni sekvas interesan, amuzan intrigon. Se la rakonto enhavas ankaŭ ian mesaĝon por la homa socio, tio estas eĉ pli bona.

En 2023 eldoniĝis La senco de musa vivo, ĉarma rakonteto, kiu havas ĉiujn ecojn, kiujn mi listigis supre. La aŭtoro, Aleksandra Watanuki, verkas en facila lingvaĵo kaj per bela stilo. Ĉiaj legantoj, ankaŭ infanoj, povos sekvi kaj ĝui la libron, ĉu ili legos ĝin kiel amuzan fabelon, ĉu kiel seriozan verkon kun grava mesaĝo por ni homoj.

La libro temas pri Alberto, studema junulo, kiu pripensas sian estontecon kaj devas decidi kion li studos ĉe la universitato por progresigi sian vivon. Li ne havas tempon por malgravaj aferoj kiel la bonfarto de la bestetoj, kiuj loĝas apud lia hejma korto. Lia pli juna fratino, tute male, ege zorgas pri tiuj estaĵoj, kiel sia dorlot-besto, la kato, kaj pri la musoj, kiuj loĝas en la ĝardeno. Mirinda okazaĵo tamen, transformas Alberton en museton, kaj subite li devas rigardi la vivon laŭ la vidpunkto de tiu besto. Dum aventur-plena nokto li komprenas kiel grave estas vidi “la sencon de musa vivo”. En la vortoj de la aŭtoro: "anstataŭ demandi pri la vivo-senco de aliaj, oni prefere pensu, kian signifon doni al sia propra vivo."

Oni ofte demandas min, kiel eblas akiri leĝaĵojn por infanoj en Esperanto – aŭ eĉ, ĉu tiaj legaĵoj entute ekzistas. Plej ofte la demando temas pri bonkvalitaj kaj modernaj libroj por komencantoj kaj komencintoj. Lernantoj nature ne deziras ricevi eksmodajn librojn el la fora pasinteco.

Sufiĉe malofte eblas respondi jese al tiaj demandoj, kaj La senco de musa vivo povus sendube esti bona respondo. Ĝi estas libro taŭga por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj: libro, kiun povus legi kaj ĝui infanoj de ĉiuj aĝoj. Krome ĝi estas libro moderna, pensiga, kaj ege belaspekta. Ĝi enhavas gravajn temojn: ekologion, la respekton de homoj al bestoj,kaj prizorgadon de la naturo.

Serĉu kaj aĉetu la libron. Precipe en la PDF-versio, ĝi estas facile akirebla en la tuta mondo.

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

La senco de musa vivo estas mendebla internacie ĉe la retejo de SOJO , kie vi trovos kaj la paperan kaj la ciferecan versiojn. La libro troveblas ankaŭ ĉe Japana Esperanto-Instituto. Sendu retmesaĝon al libro@jei.or.jp aŭ esperanto@jei.or.jp.

Lerni e-legante
Lerni e-legante - ŝtupoj al pli vasta vort-provizo: Petro Desmet’, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, Belgujo, 2021. 174 paĝoj, 180 x 254 x 10 mm. ISBN 978907706674. Prezo 20€.

Ĉi tiu artikolo unue aperis, en formo de libro-recenzo, en la porinstruista retejo edukado.net en oktobro 2023. La verkinto, Maurizio ‘Rico' Giacometto, simpligis la lingvaĵon por uea.facila. Ĉi tie troveblas la originala artikolo, antaŭ la simpligo kaj kun multe pli da detaloj pri la libro.

Lerni e-legante estas libro de konata esperantisto Petro Desmet’, kiu estas fama precipe pro la kreado de vortaroj kaj esprimaroj. La celo de Lerni e-legante estas plivastigi la vortprovizon de progresantoj.

Post mallonga enkonduko, la libro enhavas 36 ĉapitrojn pri la plej diversaj temoj, kun entute pli ol 1400 vortoj. Inter la temoj traktitaj en la libro estas la homa korpo, vestaĵoj, la naturo, bestoj, manĝaĵoj, butikumado, la domo, vetero kaj klimato.

La tekston akompanas multaj koloraj bildoj, kies celo estas klarigi la vortojn prezentitajn en la teksto.

Ideale, legantoj havu bazajn sciojn pri la gramatiko kaj scipovu uzi la retejon vortaro.net  kaj nacilingvan-Esperantan vortaron. Ĉe la fino de ĉiu ĉapitro aperas aldonaj informoj pri la temo kaj taskoj aŭ ekzercoj. Tiujn povus fari memlernantoj, sed ili estos eĉ pli utilaj por grupo kun instruisto.

La aŭtoro klasigas la vortojn en la libro en tri grupojn. Normale presitaj vortoj estas tiuj, kiuj laŭ la aŭtoro apartenas al la baza vortkono, do legantoj verŝajne jam renkontis ilin en bazaj lernolibroj. La nigre grasigitaj vortoj estas tiuj, kiujn la aŭtoro taksas vere lernendaj. La tria grupo enhavas vortojn, kiujn la leganto jam konas en sia nacia lingvo, kaj kiuj havas similan formon en Esperanto – tamen ankaŭ en Esperanto necesas aktive lerni ilin. En la libro ili estas kolore grasigitaj.

Jen lernilo moderna kaj riĉa kun pli ol 50 temoj, kiuj ebligas ligadon de ideoj kaj tial pli facilan enmemorigadon. Aliflanke la libro ne enhavas klarigojn pri la gramatiko, do ĝi ne sufiĉas kiel sola lernilo. Ĝi povas esti sekva paŝo post libroj aŭ kursoj kiel Esperanto per rekta metodo, lernu.net, Esperanto en 12 tagoj aŭ similaj.

Lerni e-legante estas libro taŭga por komuna lernado kaj do tre utila por parto de progresiga kurso aŭ semajna kursaro. Nur por parto tamen, ĉar kursgvidantoj verŝajne devus kompletigi ĝin per aliaj materialoj. Unuopaj memlernantoj devus jam scii la gramatikon, aŭ mem dedukti ĝin.

Ĉiaj uzantoj ĝuos la eblon elekti siajn preferatajn temojn sen la neceso legi la ĉapitrojn laŭvice. Per ĉi tiu libro ili povos plivastigi sian vortprovizon nature, diskutante kaj – kiel promesas la libro-priskribo – helpante unu la alian.

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

Ankaŭ vi povos legi
Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) tradicie proponas verkon por komuna legado dum tiu tago.

En 2021, la estraro de ILEI elektis la romanon Hodler en Mostar de la kroata verkistino Spomenka Štimec. En 2022 ni proponis du legotekstojn anstataŭ unu. Unu estis Esperanta traduko de la novelo Antimilitisto de la ĉina verkisto Lusin (Lu Xun, 1881-1936), kiu ŝajnis al ni enhavi gravan mesaĝon por nia militema mondo. Krome ni proponis klasikan verkon de Raymond Schwartz (1894-1973): la poemaron La Stranga Butiko.

Por 2023 ni denove proponas du malsamajn verkojn, sed ĉi-foje ni pensas ankaŭ pri la komencantoj. Spertaj esperantistoj povos legi kaj diskuti la kleran eseon La grandaj filozofoj kaj la universala lingvo de Julius Glück, dum komencantoj povos same kontentige ĝui la unuajn tri ĉapitrojn de La teorio Nakamura de Anna Löwenstein.

Julius Glück (1877-1942) siatempe estis tre aktiva Esperanto-instruisto. Li esperantiĝis en 1907 kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn en centra kaj okcidenta Eŭropo. Bedaŭrinde, li estis mortigita de la nazioj en Aŭŝvico. Kiam aperis tiu eseo en 1937, la nombro de liaj kursoj, inter kiuj estis diversaj radiokursoj, estis jam ĉirkaǔ 250. Lia verko prezentas la penson de famaj filozofoj kiel Descartes kaj Leibniz pri la universala lingvo, donante la senton kvazaǔ de lumoplena interparolo kun tiuj saĝuloj dum la mondo ĉirkaǔe freneziĝis.

Ankaŭ Anna Löwenstein, nia amata prizorgantino de uea.facila, aktivas kiel Esperanto-instruisto. Ŝia verko, La teorio Nakamura, naskiĝis kiel la bazo de Esperanto-kurso en la retejo lernu.net. Poste ĝi estis eldonita ankaŭ kiel libro. La simpla lingvaĵo, la belaj desegnaĵoj, kaj la alloga prezentado de la necesaĵoj de la ĉiutaga vivo en nekutima scienc-fikcia medio, igas ĝin perfekta elekto por komencantoj.

Ni esperas, ke vi aliĝos multnombre al la ĉi-jara komuna legado dum la Tago de la Esperanta Libro. La tuta libreto de Glück kaj la unuaj tri ĉapitroj de La teorio Nakamura estas libere elŝuteblaj kiel PDF-dosieroj el la ĉefpaĝo de la retejo de ILEI.

Alessandra Madella

Tridek Oraj Horoj
La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ni mallongigis kaj simpligis ĝin por aperigo ĉe uea.facila.

En la somero de 2021, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Itala Instituto de Esperanto kune lanĉis novan instru-projekton en la regiono Toskanio de centra Italio. La ideo de Bruĉjo Kasini kaj Laura Brazzabeni estis, ke Esperanto estas ja facile lernebla lingvo, kaj tial ĝi povas helpi gelernantojn pli bone kompreni la strukturon de aliaj lingvoj, kaj ankaŭ de la propra. Sed ne sufiĉe da instruistoj en italaj superaj mezlernejoj regas Esperanton.

La brila solvo – tute ebla por Esperanto, sed apenaŭ farebla por aliaj lingvoj – estas instrui unue al la instruistoj per senpaga video-kurso. La kurso daŭras 20 horojn plus 10 horojn da individua studado kaj specialaj interretaj renkontiĝoj kun spertaj instruistoj. Tiel naskiĝis la nomo de la projekto: “30 Oraj Horoj”.

Dum tiuj tridek horoj oni lernas multe, ne nur pri la lingvo mem, sed ankaǔ pri ĝiaj historio, kulturo kaj movado, per la helpo de fakuloj kiel Renato Corsetti kaj de la Nacia Biblioteko de Esperanto en la itala urbo Massa.

Tamen unue necesis la subteno de la lokaj instancoj por proponi la kurson al ĉiuj lernejoj de Toskanio – kaj poste ankaŭ al tiuj de la regiono Friulo-Venecio Julia, kie estis okazonta la kongreso de ILEI en julio 2023. Tial Bruĉjo Kasini en somero 2021 petis min verki  “sciencan dokumenton” pri la historio de la eksperimentoj, kiuj pruvas, ke Esperanto estas facile lernebla kaj helpas en la studo de aliaj lingvoj. Tiel naskiĝis la unua malneto de mia libro L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingue (Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj). Komence ĝi estis nur longa bibliografio kun mallongaj priskriboj de la plej gravaj eksperimentoj. Poste, kun multaj aldonoj kaj profundigoj, ĝi estis eldonita kiel 300-paĝa libro ĉe la itala eldonejo Edistudio en majo 2023.

En 2023 Itala Instituto de Esperanto, ĝuste pro la Projekto “30 Oraj Horoj”, gajnis eŭropan premion pri lingvo-instruado, en konkurso lanĉita de du italaj instancoj, kiuj okupiĝas pri edukado. En julio 2023 Edistudio eldonis mian libron ankaŭ en Esperanta traduko. Espereble aperos pliaj tradukoj en malsamaj lingvoj. Tiel nia instrua sperto utilos ne nur en Italio, sed povos esti adaptita al diversaj situacioj tra la mondo.

Alessandra Madella

La libro estas mendebla ĉe la eldonejo Edistudio en Esperanto kaj la itala.

Infanlibroj por ĉiuj
Kiam oni lernas fremdan lingvon, legado de infanlibroj povas esti tre bona maniero por akiri novajn vortojn, por lerni utilajn esprimojn kaj por komenci aktive uzi la lingvon. Legado estas la plej efika lerno-metodo por lingvo-lernantoj; kaj infanlibroj, kutime ne tro longaj, estas tre taŭga lernilo por komencantoj. Tiun valoron de bildrakontoj ni jam sub-strekis en alia artikolo pri bild-striaj libroj, kaj infanlibroj estas same utilaj.

Estas bonŝance, do, ke lastatempe multaj novaj infanlibroj aperis en la Esperanta libro-merkato.

Antaŭ tri-kvar jaroj Esperanto-Asocio de Britio (EAB) komencis eldoni tiajn verkojn. Nur dum la jaro 2022, ĝi eldonis dek du infanlibrojn. Ili sekvis la unuajn, kiuj aperis antaŭ kelkaj jaroj. Inter ili estas Esperantaj tradukoj de la mondfamaj verkoj La Krubalo kaj La domo ĉe Pu-Angulo. Aliaj jam aperis en 2023, ekzemple Tro da aĵoj. EAB raportas, ke laŭplane aliaj sekvos en 2023.

Dum 2022 venis ankaŭ la novaĵo pri la po-ioma eldonado de la amata serio de libroj verkitaj de Tove Jansson, la Mumin-serio. La unua kaj dua libroj, Kometo en Mumin-valo kaj Ĉapelo de sorĉisto, jam estas mendeblaj. La aliaj kvin sekvos.

Ĉiuj libroj estas alt-kvalitaj, kaj enhave kaj aspekte. Ĉiuj estas presitaj sur glacea papero, la plejmulto kun malmolaj kovriloj, ĉiuj buntaj kaj allogaj. Kelkaj estas pli longaj, kelkaj malpli, ĉiuj havas gravajn kaj esperigajn mesaĝojn por legantoj junaj kaj ne-tiel-junaj.

Sed kio pri la lingvo? Ĉu ili helpos min pliboniĝi? Sendube: la libroj estas ja porinfanaj sed ili certe ne estas infanecaj. La rakontoj ĉiam interesas kaj kor-tuŝas, ofte memorigas nin pri gravaj temoj sociaj (toleremo, komprenemo, bezono pri paco, kaj simile). Lingve, la komencanta, progresanta, eĉ progresinta leganto profitos el la renkontiĝo kun novaj vortoj, utilaj esprimoj, belaj parol-turnoj.

Laste, la libroj estas malmultekostaj (eĉ eblas aĉeti plurajn samtempe kontraŭ rabata prezo) kaj facile akireblaj ĉe la eldoninto aŭ ĉe aliaj konataj libro-servoj.

Kiu(j)n libro(j)n vi mendos?

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

Depende de tio kie vi loĝas, la libroj estas aĉeteblaj de la libro-servoj de EAB, de UEA, aŭ de la kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble, Wordery kaj eBay.

La kurioza incidento de la hundo en la nokto
La kurioza incidento de la hundo en la nokto  Mark Haddon, tradukis Simon Davies, Esperanto-Asocio de Britio (EAB), Barlastono, Stoke-on-Trent, Britio, 2022. 282 paĝoj, 129 x 198 x 17 mm. ISBN 978-0-902756-58-8. Prezo 11.35 £.

La sekvanta artikolo unue aperis en la revuo La Brita Esperantisto n-ro 993 en decembro 2022, p.30-31. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita por uea.facila.

De tempo al tempo atingas mian skribotablon neatendita gasto, en la formo de stelo de la monda literaturo, kiu vekas mian intereson. Tiaj verkoj kutime preter-saltas mian liston de legotaj libroj, kaj mi tuj prenas ilin por sur-sofa legado.

Unu tia libro estis La kurioza incidento de la hundo en la nokto. Kiam mi eklegis, mi ne certis, ĉu mi vere volas legi ĝin, aŭ ĉu mi sentas, ke mi devus legi ĝin. Tamen, post kelkaj paĝoj, ĉiu dubo malaperis. Tuj kaptis la intrigo. Tuj plaĉis la stilo. Tuj allogis la originalaĵoj (la desegnetoj akompanantaj la tekston, kiuj estas necesaj por kompreno de la intrigo; la kurioza numerado de la ĉapitroj).

Mi estis kaptita. Tiom kaptita ke mi voris la libron preskaŭ senspire. Ne nur pro scivolo pri la solvo de la incidento. Tio, kio pli forte kaptis min, estis la detalaj priskriboj fare de la ĉef-rolulo kaj rakontanto, 15-jaraĝa Kristoforo.

Kristoforo havas Asperger-sindromon. Liaj priskriboj enkondukas nin en la mondon de aŭtismulo kaj montras, ke la maniero en kiu ni ĉiuj vidas la mondon estas nur unu el multaj, same eblaj kaj same validaj.

La tre detalaj priskriboj fare de Kristoforo aldonas ankaŭ spicon, intereson kaj plezuron. Mi nepre devis ridegi, kiam Kristoforo rakontas kiel, kaŝinte sin en valizejo apud vagonara necesejo, li flaras odorojn kaj aŭdas bruojn venantajn de tie. Mi nepre devis plori, kiam li legas la kortuŝajn leterojn de sia patrino.

Je la komenco de la libro, Kristoforo sciigas al ni siajn “kondutajn problemojn”, kiuj “listiĝas de A ĝis N”. Tiu, kaj ĉiuj aliaj listoj, estas tre gravaj, por ke ni komprenu kiel Kristoforo vidas la mondon, kiel li sentas, timas, amas. Kiel li konstruas pontojn aŭ starigas barilojn. Kaj eble, kiel ni ĉiuj faras tion. Ŝajnas al mi, ke estas io de Kristoforo en ni ĉiuj.

La angla versio de la Incidento ricevis premion kiel Libro de la Jaro en 2003. Nun mi komprenas kial.

Eldoninte plurajn infanlibrojn dum la pasintaj tri jaroj, EAB nun transiras al nova kampo kaj proponas tradukojn de ĝuindaj kaj konataj verkoj, kiajn oni atendus trovi ĉe stacidomoj aŭ flughavenoj.

Estis bele vidi, ke EAB konservis la faman kovrilon de la originalo, kaj ke ĝi rekreis la grafikaĵojn, tiaj kiaj ili estas en la originalo. Fakte, en la Esperanta traduko eĉ troviĝas en unu bildo du surprizoj por akr-okulaj esperantistoj. Ĉu vi trovos ilin?

Maurizio Giacometto ('Rico')

Eblas aĉeti la libron ĉe Esperantaj libroservoj, sed ankaŭ ĉe Amazon, Barnes & Noble, Book Depository kaj Wordery. Se vi loĝas ekster Britujo kaj ne havas tian servon en via lando, ni atentigas vin, ke Book Depository kaj Wordery proponas senpagan internacian afrankon el Britujo!

Pli da informoj troveblas ĉe EAB.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo
Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo  Mojiceja Bonte, tradukis Marija Nikolaja Rožej, desegnaĵoj de Polona Kosec, Osrednja knjižnica Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljano, Slovenujo, 2021. 28 paĝoj, 29 cm. ISBN 978-961-6557-10-8. Prezo 13.50 €.

Alma Ida Karlin (1889 - 1950) estis aŭstra-hungara kaj jugoslava verkistino, poeto, tradukisto kaj mondvojaĝanto. Eblas legi pli pri ŝi en nia artikolo La mirinda Alma Karlin.

Intereso pri Alma, precipe en ŝia hejmlando Slovenujo, multe kreskis lastatempe. Tial aperis pri ŝi multaj nove eldonitaj verkoj, gazetaj kaj retejaj artikoloj, kaj ankaŭ tiu ĉi belega libro.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas ĉarma, bunta kaj alloga bildrakonto. Ĝi priskribas la infanajn jarojn de Alma, kaj ankaŭ montras ŝiajn senfinan scivolemon kaj senbridan lernemon pri la plej diversaj fakoj, ekzemple pri lingvoj, historio, desegnado, muziko kaj natursciencoj.

Lingvoj kaj vojaĝado estis kernaj en ŝia vivo. La poezieca teksto kaj belaj ilustraĵoj trafe montras tion. Oni legas kiel Alma lernis plurajn lingvojn samtempe kaj revis pri vojaĝado. Ŝi deziris ekkoni “novajn landojn, interesajn homojn kaj iliajn morojn”.

Elstaraj desegnaĵoj de Polona Kosec akompanas la tekston. Eĉ en la internaj kovriloj oni povas admiri belajn bildojn, kiuj prezentas la mirindan vivon de Alma kaj ŝian tutmondan vojaĝon.

La libro estas bildrakonto, do unuavide ĝi aspektas kiel infanlibro. Tamen, ĝi estas multe pli ol tio: ĝi estas omaĝo al eksterordinara homo, kiu havis nekredeblajn entuziasmon kaj intereson pri nia mondo.

Lingve la libro estas taŭga por komencantoj kaj progresantoj. La teksto ne estas tro longa aŭ defia; tamen ĝi donas bonajn okazojn por eventuale lerni novajn vortojn aŭ por pli bone enkapigi tiujn antaŭe renkontitajn.

Sed mi esperas, ke la libro allogos ankaŭ pli spertajn parolantojn, ĉar tion certe meritas la nekutima, interesa kaj aventur-plena vivo de Alma Karlin.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas aĉetebla kontraŭ 13,50€ ĉe la libroservo de UEA.

Maurizio Giacometto ('Rico')

La tago de la Esperanta libro
Ĉu vi scias, ke la 15-a de decembro estas la Tago de la Esperanta libro?

Tiu tago por esperantistoj estas ankaŭ Zamenhof-tago, la dato kiam Zamenhof naskiĝis en 1859. Inter la unuaj artikoloj, kiuj aperis en uea.facila fine de 2018, estis artikolo pri la festado de Zamenhof-tago en Esperanto-kluboj ĉirkaŭ la mondo.

Por festi la Zamenhof-tagon, kiu estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.

La unua estas la sprita poemaro La Stranga Butiko, verkita originale en Esperanto de Raymond Schwartz kaj eldonita en Parizo en decembro 1931. Kiel promesis ILEI en sia retejo: “Ĝi certe amuze ridetigos nin dum tiu ĉi malfacila tempo kaj esperigos nin pri pli bela estonto.” ILEI aldonas ankaŭ enkondukon, prenitan el Vikipedio. Eblas ankaŭ aŭskulti la poemojn, voĉlegitajn de Stano Marček.

La dua propono de ILEI estas la novelo Antimilitisto (1934), verkita originale en la ĉina de Lusin (Lu Xun), unu el la majstroj de la moderna ĉina literaturo kaj fervora esperantisto. (Li interalie tradukis al la ĉina la verkojn de la blinda poeto Eroŝenko.) Tiu ĉi novelo, inspirita de la homama kaj pacema pensado de la ĉina filozofo Mozio, certe multe pensigos nin. Enkonduko pri Lusin estis verkita de ĉina esperantisto, kiu nomas sin nur “ĉina samideano”.

ILEI invitas vin legi ambaŭ verkojn aŭ ankaŭ nur parton de unu el ili, laŭ viaj intereso kaj deziro. Bonvole estu spirite kun ni dum tiu bela tago de komuna legado!

Jen la ligiloj al la du proponitaj verkoj kaj iliaj enkondukoj:

La stranga butiko

Enkonduko

Antimilitisto

Enkonduko

La aventuroj de Alico en Mirlando
La aventuroj de Alico en Mirlando. Lewis Carroll, tradukis E. Grimley-Evans, desegnaĵoj de Chris Riddell, Esperanto-Asocio de Britio. Barlaston 2022. 304 paĝoj, 225 x 220mm x 35mm. ISBN 9780902756489. Prezo £15 en Britujo.

Lastatempe la premio Infanlibro de la jaro estis aljuĝita en la Belartaj Konkursoj 2022 de UEA al la libro La domo ĉe Pu-Angulo.  La juĝistoj verŝajne konsentis kun nia opinio, ke la libro elstaras inter la lastatempaj publikaĵoj. Atingo laŭdinda kaj promesplena.

Tiun promeson oni ja plenumis. La sama eldonejo nun proponas al la esperantistaro novan tradukon de alia klasikaĵo de la monda literaturo, kies kvalito multege superas tiun de la plejmulto da Esperantaj libroj.

Temas pri nova traduko de la verko La aventuroj de Alico en Mirlando. Kiam vi havos ekzempleron en viaj manoj, vi certe rimarkos, ke ĝi estas elstare luksa, plenkolora, malmole kaj bonkvalite bindita, presita sur dika papero, kaj kun kromkovrilo, rubando kaj buntaj desegnaĵoj.

La libron tradukis Edmund Grimley Evans surbaze de pli frua traduko de Donald Broadribb. Ĝin ornamas pli ol cent kvindek belegaj bildoj, preskaŭ unu en ĉiu paĝ-paro. Krome, oni eĉ pli ĝuos la lego-sperton pro la amuzaj kaj trafaj enbildaj tekstoj, kiujn esperantigis Tim Owen.

La libro enhavas iom pli ol 300 paĝojn, kaj estas proksimume kvar centimetrojn dika, pro la alt-kvalita papero kaj la aldono de la multaj novaj ilustraĵoj, kiujn Chris Riddell kreis specife por tiu ĉi nova eldono.

Enhave la libro certe taŭgas por ĉiaj esperantistoj, ĉu lernantoj aŭ progresantoj. La aventuroj de Alico estas facile sekveblaj, dum samtempe la vort-uzo estas sufiĉe ampleksa. Tio multe helpos progresantojn pliriĉigi sian vorto-provizon.

Aperas en la libro fama kuko kun la vortoj Manĝu min. Pri la libro ni elkore rekomendas, ke vi Legu ĝin.

La aventuroj de Alico en Mirlando estas aĉetebla de la eldonejo, Esperanto-Asocio de Britio, kaj ankaŭ de kelkaj aliaj libroservoj tra la mondo, inkluzive de Japana Esperanto-Instituto, Esperanto-Bücher en Germanujo kaj Librejo Esperanta en Usono.

Maurizio Giacometto ('Rico')

La domo ĉe Pu-Angulo
La domo ĉe Pu-Angulo. A.A. Milne, tradukis E. Grimley-Evans, Esperanto-Asocio de Britio. Barlaston 2021. 185 paĝoj, 220mm. ISBN 9780902756410. Prezo 20.70€ (£15 en Britujo)

Kvindek jarojn post la traduko en Esperanton de la unua libro pri la aventuroj de la fama pluŝurseto, Winnie-la-Pu, eniris Esperantujon ankaŭ la dua libro, La domo ĉe Pu-Angulo.

Same kiel ĉe la unua libro, temas pri dek rakontoj, kiuj portas nin en la ĉarman mondon de Winnie-la-Pu kaj la aliaj famaj roluloj: Porketo, Strigo, Kuniklo, Ia, Kanga kaj Ruo. La filo de la aŭtoro, knabeto Christopher Robin, denove aperas en la rakontoj kaj, en tiu ĉi dua libro, renkontas novan amikon, la saltetantan kaj ĉiam moviĝantan Tiglon.

Pluraj lokoj menciitaj en la libro vere ekzistas en la arbaro Ashdown, ĉirkaŭ kvindek kilometrojn sude de Londono. La belegaj originalaj ilustraĵoj de E. H. Shepard, kiu konis la arbaron, ornamas la libron kaj pliriĉigas la legadon.

La tradukinto, Edmund Grimley Evans, kutimis voĉlegi al sia juna filino ĉe ŝia enlitiĝo la unuan libron pri Winnie-la-Pu. Ŝi tiom ŝatis ĝin, ke la patro decidis traduki la duan libron.

La domo ĉe Pu-Angulo estas tre leginda kaj estas unu el tiuj malmultaj libroj, kiuj taŭgas por ĉiaj legantoj, ĉu infanoj aŭ ne, ĉu lernantoj, progresantoj aŭ spertaj esperantistoj. Mi mem legis la libron unu-spire, sed oni ne nepre devas legi ĝin kiel plenan romanon. Ankaŭ pli malrapida, iom-post-ioma legado de ĉiuj unuopaj ĉapitroj plezurigos la leganton. Ne necesas memori ĉion, kio okazis en antaŭaj ĉapitroj, por ĝui la postajn. Ili ĉiuj havas sian apartan komencon, intrigon kaj finon.

Ne gravas, ĉu oni vidas La domo ĉe Pu-Angulo kiel literaturan, filozofian, aŭ lingvo-progresigan verkon: ĝi estos ĉiaokaze valora aldono al ĉies librokolekto. En la mia, ĝi fiere sidas inter la preferataj libroj.

La libro estas eldonita de Esperanto-Asocio de Britio kaj ĝi estas trovebla en ties libroservo. Oni povas aĉeti ĝin ankaŭ ĉe la libroservo de UEA. Se tiuj du libroservoj ne taŭgas por vi, petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi la duan kolekton de la rakontoj pri Winnie-la-Pu.

Maurizio Giacometto ('Rico')

En la Belartaj Konkursoj de UEA en 2022, Esperanto-Asocio de Britio ricevis la premion 'Infanlibro de la jaro' pro tiu ĉi verko.

Esperanto por mi - 4 ĝis 6
Esperanto por mi - 4: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, januaro 2022. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-55-1 C1095 500E. Prezo 5€.

Kiam, en novembro 2020, aperis en uea.facila artikolo pri la libro Esperanto por mi, neniu supozis ke dua libro aperos tuj poste. Des malpli oni atendis trian libron meze de 2021. Nun, dek kvin monatojn ekde la eldono de tiu unua volumeto, la kvara libro en nun kreskanta kolekto eldoniĝis.

Kuraĝigite de la intereso pri la unuaj tri libroj, la portretistino Helga Plötner “kun ĝojo, amo kaj espero” portretis denove 16 esperantistojn el diversaj landoj. Kiel kutime, mallongaj eseoj pri la Esperanta aktivado de la portretitoj akompanas la belajn desegnaĵojn.

Do, se vi volas malkovri kiel kaj kial 16 Esperanto-aktivuloj tra la mondo ekkonis la lingvon, kaj kion ili faras per kaj por ĝi, aĉetu tiun ĉi libron, bele presitan sur glacea papero. Dankon al Helga kaj al la eldonisto, s-ro HORI Jasuo, pro la daŭrigado de tiu ĉi ĉarma serio.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

'Esperanto por mi - 4' aĉeteblas ĉe UEA. Legantoj el Azio povas mendi la libron de la eldonisto,  Horizonto.

La 25-an de septembro 2022 eldoniĝis 'Esperanto por mi - 5'. La kvinan libron en la serio oni povas aĉeti tra la kutimaj kanaloj.                  Esperanto por mi - 5: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, septembro 2022. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-59-9 C1095 500E. Prezo 5.40€.

En 2023 la serio plilongiĝis pere de la eldono de 'Esperanto por mi - 6'. Ankaŭ tiun libron oni povas akiri de pluraj fontoj, kiel ekzemple la eldonisto mem en Azio aŭ Esperanto-Bücher en Eŭropo.

Esperanto por mi - 6: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 2023. 16 paĝoj, 30 cm. Prezo 7.40€.

Ĉiuj superherooj
Ĉiuj superherooj Jean-Christophe Camus, Liliam Thuram, Benjamin Chaud. Espéranto-France. Parizo, 2021. 40 paĝoj, 300x220mm. ISBN 9782950737687. Prezo 12€

Jen bela, bunta kaj alloga libro en formo de bildrakonto, kun aldona grava mesaĝo por ĉiuj. La libron oni publikigis unue en 2018, originale en la franca lingvo. Ĝi estas bazita sur ideo de la fama piedpilkisto, Liliam Thuram, kiu estas ankaŭ unu el la aŭtoroj. Thuram volis atentigi la publikon pri la grava problemo de rasismo.

La rakonto priskribas alvenon de rifuĝintaj familioj, kiu disigas la urbeton kie loĝas la superherooj. Oni organizas matĉon inter la infanoj por bonvenigi la rifuĝintojn. Kelkaj plenkreskuloj ne estas tro kontentaj pro la ĉeesto de la novaj familioj en la urbeto. La infanoj, kiujn la instruistino de la lernejo transformas al “magiaj superherooj” por la matĉo, montras kiel oni povas efike kunlabori kaj feliĉe kunvivi. Tio estas la magia povo de la infanoj.

Laŭ la fina frazo de la libro: “Se vi vivas kun fermitaj koro kaj manoj, vi nenion povos ricevi. Do, neniam forgesu malfermi vian koron kaj viajn manojn”.

Ĉiuj superherooj estas ne tro longa libro, kiu povas helpi al lernantoj kaj progresantoj kompreni ĉiutagan familian Esperanton. Per la bildoj, oni tuj komprenas tion, kio okazas en la rakonto, kaj oni enkapigas la esprimojn en la teksto. Krome, la libro prezentas tre aktualajn temojn kaj tial la teksto pliriĉigas la vortostokon de la leganto per tre utilaj vortoj. Bedaŭrinde la malantaŭa kovrilo havas kelkajn pres-erarojn do ni rekomendas, ke instruistoj atentigu la lernantojn pri ili. La teksto ene de la libro ne havas tiun problemon. Male, ĝi montras bonan, ĉiutagan, normalan Esperanton.

Ĉiuj superherooj estas pensiga libro, kiu invitas infanojn kaj plenkreskulojn “iĝi batalantoj de egaleco kaj solidareco”. Ni gratulas Liliam Thuram, piedpilkan ĉampionon en 1998, kaj ankaŭ la aliajn aŭtorojn pro ilia grava laboro. Aldone ni gratulas la homojn, kiuj tradukis la libron en Esperanton en 2021.

Eblas mendi la libron rekte de la eldonisto, Espéranto-France. Ĝi estas aĉetebla ankaŭ ĉe kelkaj aliaj libroservoj tra la mondo.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

Premio por la libro de Mikaelo Bronŝtejn
En 2021 la Akademio de Esperanto decidis doni premion al elstara libro eldonita dum la antaŭaj kvin jaroj. La nomo de la premio estas Laŭro de la Akademio.

Laŭro estas la nomo de arbo kun belaj malhelaj folioj, kiu kreskas precipe en la Mediteranea regiono. En antikvaj tempoj la grekoj kaj romanoj donis kronon el laŭrofolioj al la venkintoj en ludoj kaj literaturaj konkursoj. Tial ankoraŭ nun la vorto laŭro estas ne nur la nomo de arbo, sed ankaŭ esprimas honoron pro granda atingo precipe rilata al arto, literaturo aŭ scienco.

La Laŭro de la Akademio estas nova premio, kiun oni aljuĝis la unuan fojon en 2021 en Zamenhof-tago (la 15-a de decembro). Ĝi estas premio al libro en Esperanto arte signifa, lingve perfekta kaj kontribuanta al la evoluigo de la Esperantlingva kulturo.

La unua ricevanto de la premio estas la romano Mi stelojn jungis al revado, de rusa verkisto Mikaelo Bronŝtejn, eldonita de Eldonejo Impeto. Tiu libro rakontas la fruajn jarojn de la Soveta Esperanto-movado tra la okuloj de pluraj roluloj. Oni sekvas ilin de la esperplenaj jaroj tuj post la Revolucio ĝis la teruro de la vivo sub Stalino.

La 570-paĝa libro estas mirinda verko, tamen ĝi verŝajne estas tro ambicia celo por legantoj de uea.facila. Nia konsilo: vaste legu diversajn verkojn en Esperanto, ĝis vi estos preta por ĝui la elstaran romanon de Mikaelo Bronŝtejn.

Intertempe eblas legi la artikolon de Ulrich Lins en ĉi tiu retejo: Kiel transvivigi Esperanton en Sovetunio. La artikolo rakontas la vivon de Ernest Drezen, kiu aperas kiel rolulo ankaŭ en la premiita romano.

Mi stelojn jungis al revado. Mikaelo Bronŝtejn. Impeto, Moskvo, 2021 (2-a eld.) 571 paĝoj, 21cm. ISBN: 9785716103153 Prezo: 39.00 €

Stranga malapero
Stranga malapero Marie-Laure Lions-Oliviéri. Esperanto-France. Parizo 2021. 48 paĝoj, 21cm (A5). ISBN 978-2-9507376-9-4. Prezo 9€

Ĉu povas esti pli alloga maniero por lerni lingvon ol legi facilan, modernan rakonton kun interesa intrigo, amuzaj ekzercoj kaj sondosieroj? Stranga Malapero estas tia libro.

La rakonto okazas en Korsiko, insulo sude de Francujo. Dum la lerneja jarfino, la lernantoj preparas la teatraĵon La Avarulo de Moliero. Sed strangaj aferoj okazas: iu nekonata homo aperas kaj la patro de la ĉefroluloj malaperas…

Stranga Malapero estas mallonga romaneto, kiu helpas al novaj lernantoj komenci sian vojaĝon en Esperantujo pere de ses mallongaj ĉapitroj, facila vortaro, ekzercoj fine de ĉiu ĉapitro kaj mallonga fina testo. Same kiel en uea.facila, estas sonregistraĵoj de la tekstoj kaj klarigoj pri iom pli malfacilaj vortoj. Ankaŭ la buntaj bildoj, kiuj akompanas ĉiun ĉapitron, helpas en la komprenado de la lingvo kaj de la intrigo.

La libro apartenas al serio de lerno-libroj je pluraj niveloj. Tiu ĉi celas precipe la komencantojn de la unua nivelo (A1). La teksto estas verkita en facila lingvaĵo kaj la ekzercoj, kiuj kompletigas ĉiun ĉapitron, helpas testi la komprenon de la legantoj.

La libron verkis Marie-Laure Lions-Oliviéri kaj ilustris Olivier Le Discot.  Teamo de Espéranto-France tradukis ĝin en Esperanton.

Stranga malapero estas aĉetebla ĉe kelkaj libroservoj tra la mondo, inkluzive de tiu de la eldonisto, Espéranto-France.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

Esperanto por mi - 3
Esperanto por mi - 3:   16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, julio 2021. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-53-7 C1095 500E. Prezo 5.40 €.

Kaj venis la tria. Kelkajn monatojn post la eldonoj de la unua kaj la dua, en julio 2021 eldoniĝis la tria libreto en la ĉarma serio Esperanto por mi. Temas denove pri kolekto de belaj portretoj, kiujn kreis portretistino Helga Plötner, kun eseoj pri la Esperanto-agado de la portretitoj.

Do, se vi volas malkovri kiel kaj kial tiuj Esperanto-aktivuloj tra la mondo ekkonis la lingvon, kaj kion ili faras per kaj por ĝi, aĉetu tiun ĉi libron, bele presitan sur glacea papero. Dankon denove al Helga kaj al la eldonisto, s-ro HORI Jasuo, pro la kreado de tiu ĉarma serio.

Esperanto por mi – 3 estas mendebla de UEA, de la eldonejo Horizonto, aŭ rekte de la portretistino Helga.

Maurizio Giacometto ('Rico')

Murdo en la Orienta Ekspreso
Murdo en la Orienta Ekspreso Agatha Christie. Tradukita el la angla lingvo de Etulo. Enkomputiligita de Darold Booton.  147 paĝoj, PDF-formo. Libere elŝutebla de Bitoteko.

Ĉu ekzistas pli famaj krim-romanoj ol tiuj de Agatha Christie? Kaj, inter ili, ĉu estas pli konata detektiv-rakonto ol tiu pri la murdo en la Orienta Ekspreso? Verŝajne ne. Danke al la traduko de Etulo, Esperantaj legantoj havas la bonŝancon legi ĝin en nia lingvo.

La libron verkis Agatha Christie. Ŝi verkis pli ol 70 krim-romanojn, kaj krome kelkajn rakontojn, teatraĵojn kaj romantikajn librojn. Ŝiaj plej famaj verkoj estas la teatraĵo Mus-kaptilo, kaj la du krim-romanoj, Morto sur Nilo kaj Murdo en la Orienta Ekspreso. Plejofte, ŝiaj romanoj kaj aliaj verkoj disvolviĝas en Britujo, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj estas Hercule Poirot, belga saĝulo, kaj Fraŭlino Marple, lerta kaj sperta maljunulino, kiu solvas krimojn per sia profunda kompreno pri la homa konduto.

La libron tradukis Etulo, kies vera nomo estis Cecil Charles ‘Tiny’ Goldsmith. Li ankaŭ publikigis ĝin pere de iama grava Esperanto-eldonejo ‘The Esperanto Publishing Company’. Etulo dediĉis sian vivon al Esperanto, multe verkis, organizis kongresojn kaj estis, interalie, sekretario de Internacia Esperanto-Ligo kaj de UEA (Universala Esperanto-Asocio).

Unuafoje aperinta en 1934, la rakonto temas pri vojaĝo en luksa trajno ‘Orienta Ekspreso’, kiu veturas de Istanbulo al Parizo. En ĝi vojaĝas riĉuloj, inter kiuj troviĝas la fama detektivo Hercule Poirot. Dum la nokto pasaĝero estas murdita. La trajno estas haltigita pro neĝa lavango en la montaro, kaj samtempe sinjoro Poirot komencas esploradon por malkovri, kiu faris la krimon. La leganto sekvas la faman belgon en lia serio da demandoj, supozoj, teorioj kaj teatrofrapoj grandaj kaj malgrandaj, ĝis la plej granda teatrofrapo je la fino kiam Poirot klarigas al ĉiuj la solvon de la mistero.

Se vi jam legis la anglan originalon aŭ iun ajn tradukon de la libro en nacia lingvo, aŭ se vi iam vidis la tre sukcesan filmon, vi jam konas la rakonton kaj povos memori la detalojn de la esplorado de Poirot, de la rakontoj de la vojaĝantoj, de la neatenditaj eltrovoj, kiuj kondukas la detektivon al la fina solvo.

Se vi neniam legis la libron en alia lingvo, jen bona okazo por legi ĝin en Esperanto. Samtempe vi konatiĝos kun tiu ĉi fama verko kaj miros pri la nekredebla solvo de la mistero pri la murdo! Ĝuu..

Murdo en la Orienta Ekspreso estas libere elŝutebla de kelkaj ciferecaj libroservoj. Inter ili estas tiu granda libraro de Bitoteko.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

Baza Esperanta radikaro
Baza Esperanta radikaro Wouter F. Pilger. Universala Esperanto-Asocio. Rotterdam, 2010 (2a reviziita eldono). 169 paĝoj, 19 cm. Prezo 7.50 €.

Kion vi faras, kiam vi renkontas Esperantan vorton, kies signifon vi ne scias aŭ ne memoras? Ofte interreta vortaro povas helpi, sed ne ĉiam. Eble vi estas en vagonaro aŭ apud la maro aŭ vi legas en via lito aŭ sidante sur komforta sofo en via salono. Pli bone estus havi paperan vortaron. Tamen, granda kaj dika vortaro povas esti ĝena.

Jen Baza Esperanta radikaro (BER): la solvo al ĉiuj problemoj de komencantoj, komencintoj aŭ progresantoj. Fakte, de iu ajn: ni ĉiuj povas forgesi la signifon de iu vorto de tempo al tempo.

La ĉefaj kvalitoj de BER estas tiuj ĉi:

ĝi estas sufiĉe malgranda por facile kaj komforte esti portata ien ajn;

ĝi estas sufiĉe ampleksa verko (la libro enhavas pli ol 2900 radikojn) por esti utila en la plejmulto de la okazoj kiam lernanto trovas nekonatan vorton;

ĝi enhavas difinojn, kiuj uzas simplajn kaj bazajn vortojn por klarigi la terminojn, do taŭgas al ĉiuj, de komencantoj ĝis pli spertaj parolantoj. La difinoj en BER estas mallongaj kaj klaraj. Ofte ili estas pli klaraj, precipe al lernantoj, ol tiuj de PIV (Plena Ilustrita Vortaro).

Je la komenco de la libro troviĝas ankaŭ utilaj listoj de prefiksoj kaj sufiksoj, gramatikaj finaĵoj kaj informoj pri prononco.

La elekton de la radikoj Wouter F. Pilger faris surbaze de la Baza Radikaro Oficiala, kiu estis eldonita de la Akademio de Esperanto en 1972. BER ne estas kompleta vortaro. Ĝia celo estas nur helpi al tiuj, kiuj renkontas nekonatan vorton en Esperanto, klarigante ĝian signifon per kiel eble plej simplaj vortoj. Laŭ la aŭtoro: “Ĝi estas aparte utila al tiuj, kiuj ne havas Esperanto-vortaron en sia propra lingvo, sed ĝi estas rekomendinda al ĉiu ajn, kiu helpe de Esperanta-Esperanta vortaro, volas lerni pensi senpere en Esperanto”.

Kaj do jen alia, eble eĉ pli grava, kvalito de BER: ĝi helpas al homoj pensi en Esperanto, sen la bezono ĉiam reveni al sia propra nacia lingvo. Kiel diris la fama verkisto William Auld: “Esperanton oni plej bone lernas per studado de bona Esperanto. Laŭeble evitu la nacian lingvon: komprenu en Esperanto, kaj vi pensos en Esperanto!”

Do, jen eta vortaro, kiu povas servi kiel tre bona bazo por evoluigi vian Esperanton. Aĉetu ekzempleron kaj uzu ĝin. Vi ne estos sola: la vortaro, kune kun kelkaj aliaj bonaj fontoj, estas unu el la plej uzataj rimedoj ĉe ni en uea.facila!

Baza Esperanta radikaro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

La verda koro
La verda koro Julio Baghy. DEC/BES/Libromondo/Ars Libri. Sepa eldono, Đurđevac / Świdnik / Lublin / Bjalistoko, 2019. 65 paĝoj, 24 cm. Prezo 7.50 €.

La verda koro estis unu el la plej fruaj ekzemploj de progresiga libro. Tio estas libro, kiu helpas al lernanto progresi en la studado de Esperanto. Ĝi eble estas ankaŭ la plej konata tia legolibro. La libron verkis Julio Baghy. Baghy estis ne nur unu el la plej konataj verkistoj de la tuta literaturo Esperanta, sed ankaŭ unu el la plej konataj esperantistoj de la dudeka jarcento.

En aliaj paĝoj de tiu ĉi retejo, ni recenzas progresigajn librojn kiel Karlo kaj Gerda malaperis. Tiuj verkoj akompanas legantojn de la komenco ĝis iu post-komenca nivelo. La verda koro laŭ simila maniero helpas komencintojn en la sekva fazo, ĝis la meza nivelo de la lingvo-lernado.

En La verda koro Esperanto estas ne nur la lingvo uzata por verki la rakonton, sed ankaŭ la ‘ĉefa rolulo’ de la rakonto: oni legas pri la lernado kaj instruado de la lingvo, kaj pri la ideoj kaj sentoj ligitaj al Esperanto. La historia periodo estas tiu de la enlanda milito en Siberio dum la jaroj 1918-1920. Oni priskribas tiujn dramajn historiajn eventojn, la homojn kaj iliajn spertojn dum la milito. Ne mankas amrakonto, kun problemoj kaj malhelpoj, inter rusa junulino kaj hungara militkaptito, Nadai. Nadai estas Esperanto-instruanto, rolulo tre verŝajne inspirita de la spertoj de la aŭtoro mem.

Julio Baghy verkis La verda koro en 1937, kelkajn jarojn post kiam li verkis siajn ĉefajn romanojn, Viktimoj kaj Sur sanga tero. Oni do ne atendu nuntempan vidpunkton pri nia lingvo: la temoj de la lernado kaj disvastigado de Esperanto, la graveco de la lingvo mem por la homaro, kaj ĝia utilo kiel ilo por paco inter la popoloj, estas tre serioze traktitaj. Oni ne forgesu, ke la libron Baghy verkis en la jaroj tuj antaŭ la Dua Mondmilito. Dum tiu periodo Esperanto-organizaĵoj, kaj eĉ la unuopaj esperantistoj, multe suferis kaj kelkfoje mortis pro la persekutado de diktatoroj.

Kvankam Baghy prezentis la libron kiel ‘facilan romaneton’ kaj ‘libron por komencantoj, por daŭrigaj kursoj’, mi ne konsideras ĝin tiel facila por tut-komencantoj kiel estas ekzemple Gerda malaperis aŭ Karlo. La libro certe komenciĝas kiel ‘facila romaneto’. Sed la lingvo kaj vorto-stoko fariĝas pli kaj pli nefacilaj en la mezaj kaj finaj ĉapitroj. Aliflanke, se komencantoj sukcese atingos la finon de la lastaj ĉapitroj, ili certe sentos sin fieraj kaj sendube pli bone informitaj pri la interesaj historiaj, lingvaj kaj sociaj temoj traktitaj de Baghy en tiu ĉi kaj en liaj aliaj tiel-nomataj Siberiaj romanoj.

La verda koro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

Ĉu vi kuiras ĉine?
Ĉu vi kuiras ĉine? Johan Valano. Internacia Esperanto-Muzeo. Tria eldono, Vieno, 1996. Serio Originala Literaturo: 20. 135 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752021. Prezo 12.30 €

La fama belga / svisa psikologo, tradukisto, lingvisto kaj esperantisto, Claude Piron naskiĝis antaŭ 90 jaroj, la 26-an de februaro en 1931. Ni festas tiun datrevenon per mallonga recenzo de unu el liaj plej famaj verkaroj.

Ĉu vi kuiras ĉine? estas la unua libro en serio de romanoj, kiujn Piron verkis sub la plumnomo Johán Valano. Ĉiuj titoloj en la serio komenciĝis per la vorto “Ĉu”. La tiel nomataj Ĉu?-romanoj  populariĝis, precipe inter junaj esperantistoj, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj pro kelkaj kialoj.

- Ili plenigis ĝistiaman mankon de sufiĉe ĝuindaj kaj malseriozaj legaĵoj, kiuj povus kaj amuzi kaj helpi legantojn, dezirantajn plibonigi sian Esperanton.

- Ili konsistigis serion de mallongaj krim-romanoj, ĉiu kun malsama rakonto sed kun samspeca intrigo. En ĉiu rakonto okazas krimo, kaj la ĉefaj roluloj  devas trovi la kulpulon.

- Aperis en ĉiuj romanoj la sama grupo de roluloj, kiujn la legantoj kaj ŝatantoj de unu verko povas tuj rekoni eklegante alian libron de la serio.

En Ĉu vi kuiras ĉine? la rakonto temas pri solvota intrigo: oni sekvas la ĉefrolulon, polican detektivon Jano Karal, kiu iom post iom devas trovi la respondojn al la dekomence neklarigeblaj misteroj pri murdo de junulo en la urbo Sanktavalo. La edzino de Jano, psikologo Ĝoja, kaj ŝia lerta nevo Stefano helpas al Jano paŝon post paŝo solvi la krimon.

La libro estas verkita en sufiĉe facila Esperanto. La rakonto fluas bone do oni povus laŭvole legi la libron rapide kaj ĝui la okazaĵojn kaj intrigon. Tamen Valano / Piron, kiel multaj esperantistoj, havas obsedon pri detaloj de la parolmaniero de la loĝantoj kaj pri la dialekto parolata en Sanktavalo (temas pri dialekto de Esperanto). Tiu aŭtora obsedo iom distras la atenton de la leganto for de la vere grava parto de la rakonto, la intrigo pri la murdo. La libro certe havus la saman intrigan kaj literaturan valoron sen tiuj zorgoj pri la parolmaniero de kelkaj roluloj.

Ĉu vi kuiras ĉine? kaj la aliaj Ĉu?-romanoj tamen estas grava helpilo por novaj lernantoj de Esperanto, kiuj jam legis pli bazajn librojn sed ankoraŭ ne estas pretaj legi pli longajn, seriozajn kaj literature altnivelajn aŭ lingve malfacilajn verkojn. Ili certe estas bone uzeblaj kiel legomaterialo por progresantoj.

Kvankam ili estas en serio de verkoj kun simila titolo kaj similspeca krima rakonto, ĉiu Ĉu?-romano estas tute memstara libro. Oni povas elekti legi nur unu sen la bezono legi iun alian en la serio.

Ĉu vi kuiras ĉine? estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La tuta Ĉu?-serio kaj multaj aliaj verkoj de Piron estas senpage elŝuteblaj ĉi tie.

Maurizio Giacometto ('Rico')