Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Ĝiacometto.

Bitlibro estas libro, kiun oni legas sur ekrano anstataŭ sur paperaj paĝoj kiel oni legas tradician libron. Oni povas legi bitlibron per speciala legilo, sed ankaŭ en sia telefono aŭ komputilo. 

En artikolo ĵus aperinta en uea.facila estis informo pri la agado de la usona landa asocio, Esperanto-USA, kiu starigas novan eldonejon kun la nomo Guteto. Kadre de tiu agado, E-USA samtempe lanĉas esploron pri la uzo de bitlibroj. La celo estas malkovri la lego-kutimojn de esperantistoj, kaj ekscii pli pri ties uzo de bitlibroj. La enketilon pretigis la teamo de Esperanto-USA. La teamo ricevis helpon de la gvidantoj de aliaj eldonejoj de Esperanto-bitlibroj kiel Flandra Esperanto-Ligo (FEL), Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kaj Mondial.

La celo estas atingi almenaŭ 1000 personojn el kiel eble plej diversaj lokoj tra la mondo. La demandilo enhavas 16 demandojn, kaj la teamo de Esperanto-USA petas, ke oni plenigu la enketilon, kiun oni trovas en la retpaĝo de la asocio. La respondojn oni sendu ĝis la 31-a de majo 2026.

La rezultoj espereble donos informplenan alrigardon al la nuna ag- kaj pens-maniero de esperantistoj rilate al bitlibroj. La konkludoj aperos en la formo de artikolo kaj grafikaĵo en la retejo de la nova Eldonejo Guteto en junio.

Krom subteni usonajn verkistojn, la eldonejo celos eldoni klasikaĵojn de la Esperanta kultura heredaĵo el la fruaj jaroj de la dudeka jarcento. Ĝi eldonos ankaŭ edukmaterialojn por lernantoj de la lingvo.

La projekto Guteto kongruas kun la laborplano AKIRI de UEA por la jaroj 2025 ĝis 2030. Tiu laborplano celas inter-alie fortigi la Esperantan kulturon, aktive subtenante la kreadon, disvastigon kaj ĝuadon de altkvalitaj materialoj por riĉigi nian komunumon. Tial UEA alvokas al ĉiuj esperantistoj plenigi la enketilon.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1292 (2026-04-17)

  • Ŝati 4

  • al-voki: fari peton, kvazaŭ laŭte vokante, por ke oni atentu.
  • bit-libro: libro produktita en cifereca formo, legebla per poŝ-legilo, telefono aŭ komputilo.

Bitlibro.thumb.jpg.933039f27daa15920dc5dd40b890f5cc.jpg

  • el-donejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
  • enketilo: demandilo, per kiu oni esploras la opiniojn de homoj pri iu temo.

Enketilopx..png.46da82e83ff54a133a67b4e43592ce0a.png

  • flandra: El Flandrujo, regiono de norda Belgujo kie oni parolas la nederlandan.

Flandrujo_vkp.thumb.png.0b045c8f950120e59726fc84108cce34.png

CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=14364765

  • grafikaĵo: desegno, kiu pli detale prezentas la ideojn diskutatajn en la ĉefa teksto per bildoj, numeroj, teksto kaj aliaj signoj.

Grafikaopx..jpg.4d718aab1cf26f7bcda9b73200654123.jpg

  • gut[et]o: unu [malgranda] akvero.

Guto1px..jpg.217434862e9f30e0f6883b5a9613de9d.jpg

  • heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post la morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj; tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco; tio, kion la nuntempaj homoj ricevis de siaj antaŭuloj, aŭ trans-donas al siaj poste-uloj.
  • klasikaĵo: grava, fama art-verko de pasinta periodo, kiun oni ankoraŭ nun konsideras koninda kaj imitinda.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • kongrui: havi la saman formon, enhavon aŭ ideojn kiel io alia; havi la taŭgan formon aŭ enhavon por plenumi iun funkcion; taŭgi, konveni.
  • konkludo: decido pri la ĝusta respondo al iu demando, atingita post esplorado de la faktoj kaj opinioj pri tiu afero.
  • lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis; esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.

Teamoelaborejo.thumb.jpg.8d95ea6533a040848a1eb22bf80c16d7.jpg

  • UEA: Universala Esperanto-Asocio


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.