Salti al enhavo

Ĉu vi kuiras ĉine?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Ĉu vi kuiras ĉine? Johan Valano. Internacia Esperanto-Muzeo. Tria eldono, Vieno, 1996. Serio Originala Literaturo: 20. 135 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752021. Prezo 12.30 €


La fama belga / svisa psikologo, tradukisto, lingvisto kaj esperantisto, Claude Piron naskiĝis antaŭ 90 jaroj, la 26-an de februaro en 1931. Ni festas tiun datrevenon per mallonga recenzo de unu el liaj plej famaj verkaroj.

Ĉu vi kuiras ĉine? estas la unua libro en serio de romanoj, kiujn Piron verkis sub la plumnomo Johán Valano. Ĉiuj titoloj en la serio komenciĝis per la vorto “Ĉu”. La tiel nomataj Ĉu?-romanoj  populariĝis, precipe inter junaj esperantistoj, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj pro kelkaj kialoj.

- Ili plenigis ĝistiaman mankon de sufiĉe ĝuindaj kaj malseriozaj legaĵoj, kiuj povus kaj amuzi kaj helpi legantojn, dezirantajn plibonigi sian Esperanton.
- Ili konsistigis serion de mallongaj krim-romanoj, ĉiu kun malsama rakonto sed kun samspeca intrigo. En ĉiu rakonto okazas krimo, kaj la ĉefaj roluloj  devas trovi la kulpulon.
- Aperis en ĉiuj romanoj la sama grupo de roluloj, kiujn la legantoj kaj ŝatantoj de unu verko povas tuj rekoni eklegante alian libron de la serio.

En Ĉu vi kuiras ĉine? la rakonto temas pri solvota intrigo: oni sekvas la ĉefrolulon, polican detektivon Jano Karal, kiu iom post iom devas trovi la respondojn al la dekomence neklarigeblaj misteroj pri murdo de junulo en la urbo Sanktavalo. La edzino de Jano, psikologo Ĝoja, kaj ŝia lerta nevo Stefano helpas al Jano paŝon post paŝo solvi la krimon.

La libro estas verkita en sufiĉe facila Esperanto. La rakonto fluas bone do oni povus laŭvole legi la libron rapide kaj ĝui la okazaĵojn kaj intrigon. Tamen Valano / Piron, kiel multaj esperantistoj, havas obsedon pri detaloj de la parolmaniero de la loĝantoj kaj pri la dialekto parolata en Sanktavalo (temas pri dialekto de Esperanto). Tiu aŭtora obsedo iom distras la atenton de la leganto for de la vere grava parto de la rakonto, la intrigo pri la murdo. La libro certe havus la saman intrigan kaj literaturan valoron sen tiuj zorgoj pri la parolmaniero de kelkaj roluloj.

Ĉu vi kuiras ĉine? kaj la aliaj Ĉu?-romanoj tamen estas grava helpilo por novaj lernantoj de Esperanto, kiuj jam legis pli bazajn librojn sed ankoraŭ ne estas pretaj legi pli longajn, seriozajn kaj literature altnivelajn aŭ lingve malfacilajn verkojn. Ili certe estas bone uzeblaj kiel legomaterialo por progresantoj.

Kvankam ili estas en serio de verkoj kun simila titolo kaj similspeca krima rakonto, ĉiu Ĉu?-romano estas tute memstara libro. Oni povas elekti legi nur unu sen la bezono legi iun alian en la serio.

Ĉu vi kuiras ĉine? estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La tuta Ĉu?-serio kaj multaj aliaj verkoj de Piron estas senpage elŝuteblaj ĉi tie.

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

  • Ŝati 2
  • Ami 2

  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • belga: rilata al Belgujo, lando en okcidenta Eŭropo kun ĉefurbo Bruselo.belgium-1489362_640.png.675ff54f1b7aeacc907962de1dd6c1ba.png
  • detektivo: polica aŭ eksterpolica esploristo, kiu provas malkovri, kiu faris iun kontraŭ-leĝan agon.detective-1424831_640.png.45f414643f5ff4652911b94fc2e61689.png
  • dialekto: aparta formo de lingvo uzata en iu regiono, aŭ en aparta socia grupo.
  • distri: deturni la atenton aŭ deturni la spiriton; amuzi.
  • intrigo: serio de okazaĵoj, kiuj formas la rakonton en romano, filmo, teatra verko aŭ simile.
  • krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
  • mistero: neklarigebla kaj kaŝita fakto.
  • murdo: kontraŭleĝa mortigo de homo.
  • obsedo: fiksa ideo.
  • plum-nomo: kaŝnomo de verkisto, kiun li/ŝi uzas anstataŭ la vera nomo.
  • psikologo: sciencisto pri la homa menso.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • svisa: rilata al Svislando, lando en centra Eŭropo kun ĉefurbo Berno.switzerland-1500642_640.png.f0bd398441b32c692ed71b54690b1844.png
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Estas la sola libro el la ĉu serio kiun mi ankoraŭ ne legis 😞

ĉiuj aliaj estis bonegaj! Mi speciale multe lernis pri vortfarado per Ĉu ŝi mortis trafike!

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 19 horoj, Ohajno diris:

Mi devas aĉeti la librojn de tiu ĉi serio! Dankon por la bonega artikolo.

Nedankinde. Mi ĝojas pro tio, ke vi ŝatas la artikolon kaj trovas ĝin utila por elekti aĉetotajn librojn!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 10 horoj, Marina Renee Moses diris:

Mi neniam aŭdis pri ĉi tiuj libroj. Nun mi interesiĝas pri ili! Dankon!

Tre bone!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.