Salti al enhavo

Ĉiuj superherooj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Ĉiuj superherooj Jean-Christophe Camus, Liliam Thuram, Benjamin Chaud. Espéranto-France. Parizo, 2021. 40 paĝoj, 300x220mm. ISBN 9782950737687. Prezo 12€

Jen bela, bunta kaj alloga libro en formo de bildrakonto, kun aldona grava mesaĝo por ĉiuj. La libron oni publikigis unue en 2018, originale en la franca lingvo. Ĝi estas bazita sur ideo de la fama piedpilkisto, Liliam Thuram, kiu estas ankaŭ unu el la aŭtoroj. Thuram volis atentigi la publikon pri la grava problemo de rasismo.
 
La rakonto priskribas alvenon de rifuĝintaj familioj, kiu disigas la urbeton kie loĝas la superherooj. Oni organizas matĉon inter la infanoj por bonvenigi la rifuĝintojn. Kelkaj plenkreskuloj ne estas tro kontentaj pro la ĉeesto de la novaj familioj en la urbeto. La infanoj, kiujn la instruistino de la lernejo transformas al “magiaj superherooj” por la matĉo, montras kiel oni povas efike kunlabori kaj feliĉe kunvivi. Tio estas la magia povo de la infanoj.
 
Laŭ la fina frazo de la libro: “Se vi vivas kun fermitaj koro kaj manoj, vi nenion povos ricevi. Do, neniam forgesu malfermi vian koron kaj viajn manojn”.
 
Ĉiuj superherooj estas ne tro longa libro, kiu povas helpi al lernantoj kaj progresantoj kompreni ĉiutagan familian Esperanton. Per la bildoj, oni tuj komprenas tion, kio okazas en la rakonto, kaj oni enkapigas la esprimojn en la teksto. Krome, la libro prezentas tre aktualajn temojn kaj tial la teksto pliriĉigas la vortostokon de la leganto per tre utilaj vortoj. Bedaŭrinde la malantaŭa kovrilo havas kelkajn pres-erarojn do ni rekomendas, ke instruistoj atentigu la lernantojn pri ili. La teksto ene de la libro ne havas tiun problemon. Male, ĝi montras bonan, ĉiutagan, normalan Esperanton.
 
Ĉiuj superherooj estas pensiga libro, kiu invitas infanojn kaj plenkreskulojn “iĝi batalantoj de egaleco kaj solidareco”. Ni gratulas Liliam Thuram, piedpilkan ĉampionon en 1998, kaj ankaŭ la aliajn aŭtorojn pro ilia grava laboro. Aldone ni gratulas la homojn, kiuj tradukis la libron en Esperanton en 2021.
 
Eblas mendi la libron rekte de la eldonisto, Espéranto-France. Ĝi estas aĉetebla ankaŭ ĉe kelkaj aliaj libroservoj tra la mondo.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

  • Ŝati 2
  • Ami 2

 

  • aktuala: nuntempa.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon en maniero afabla kaj kor-gajiga.
  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.
  • ĉampiono: venkinto en sport-konkurso.
  • magia: uzanta la arton fari mirindaĵojn per neklarigeblaj supernaturaj rimedoj.
  • matĉo: sportludo inter du homoj aŭ du grupoj de homoj.
  • rasismo: idearo, laŭ kiu videblaj korpaj ecoj, ekzemple haŭtkoloro, apartigas unu homgrupon de aliaj; la kredo, ke iuj homoj estas pli aŭ malpli valoraj pro sia haŭtkoloro aŭ sia deveno.
  • rifuĝinto: homo, kiu estis devigata forlasi sian propran loĝlokon pro milito aŭ alia serioza situacio.
  • solidareco: helpema, spirita komuneco, eĉ en malfacila situacio.
  • superheroo: homo, kiu havas superhomajn povojn, kaj uzas ilin por fari eksterordinarajn agojn kaj plibonigi la mondon.

 

super-woman-g9691b7264_1280.thumb.jpg.c9e553f89157e5c359dde4166f809a88.jpg

  • vorto-stoko: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.