Salti al enhavo

Ĉinaj proverboj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Shanshan.

En ĉi tiu artikoleto ni prezentas dek du ĉinajn proverbojn.

En la unua linio aperas la proverbo en la ĉina originalo.
En la dua linio estas la laŭvorta traduko. 
En la tria linio estas klarigo pri la signifo. Foje ni aldonas kelkajn vortojn pri la sociaj kondiĉoj, kiuj kondukis al ekesto de la proverbo.
En la kvara linio aperas proverbo el Proverbaro Esperanta de Zamenhof kun pli-malpli simila signifo. Tamen ni ne ĉiam sukcesis trovi sam-signifan proverbon en la Proverbaro.

 虎父無犬子
Tigra patro ne havas hundofilojn.
Signifo: Ido similas al la gepatroj.
El la Proverbaro: Kia patrino, tia filino.

龍生龍,鳳生鳳,老鼠生的兒子會打洞。
Drako naskis drakon, fenikso naskis fenikson, gefiloj de muso povas fosi truojn. 
Signifo: Ido similas al la gepatroj, sed krome la gefiloj nature havas la necesajn kapablojn por sia vivo.
El la Proverbaro: Kia patrino, tia filino.

醜醜馬也有一步踢。
Eĉ la plej malbela ĉevalo kapablas forte piedbati.
Signifo: Eĉ malbela ĉevalo povas forte piedbati, kvankam ĝi aspektas malbone kaj malbele. La senco de la proverbo estas, ke ĉiu homo havas ian kapablon kaj povas utili.
El la Proverbaro:  Valoras ne la vesto, valoras la enesto.                             

冰涷三尺,非一日之寒。
Glacio alta tri metrojn ne kreiĝis pro nokta malvarmo. 
Signifo: Grandaj problemoj ne kreiĝas subite, sed dum longa tempo.
El la Proverbaro: Ne en unu tago elkreskis Kartago.

雞蛋再密也有縫。
Iu ajn ŝelo de ovo havas fendon.
Signifo: Ĉiu aĵo, eĉ se ĝi ŝajnas perfekta kiel ovo, tamen havas ne tuj videblan problemeton.

雜唸大家出蠻皮新婦。
Se la bopatrino estas babilema, la bofilino estas surdema.
Signifo: Estas senutile paroli al homo, kiu ne volas aŭskulti. Tiu proverbo montras, ke la rilatoj inter bopatrinoj kaj bofilinoj estas samaj tra la tuta mondo.
El la Proverbaro: Prediki al surduloj.

百聞不如一見
Unu vido taŭgas pli ol cent aŭdoj.
Signifo: Estas pli facile kompreni aferojn, se oni vidas ilin per la propraj okuloj. Tio estas proverbo preskaŭ sama en la ĉina kaj en la Proverbaro de Zamenhof.
El la Proverbaro: Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.

讀萬卷書,行萬里路
Legu pli ol dek milojn da libroj, sed ankaŭ vojaĝu pli ol dek milojn da lioj.
Signifo: Longa vojaĝo valoras pli ol nur legi librojn. Proverboj pri libroj kaj legado ne abundis en Eŭropo en la pasintaj jarcentoj, kiam la popolo kutime ne kapablis legi.

功夫下得深,鐵杵磨成繡花針
Per granda peno eĉ la fera pistilo iĝas brod-kudrilo.
Signifo: Per pena laboro oni atingas grandajn rezultojn, ekzemple oni povas prilabori pistilon, ĝis ĝi fariĝas tre delikata kudrilo por brodado.
El la Proverbaro: Sen laboro ne venas oro.

風水輪流轉,十年河東十年河西
La bonŝanco turniĝas, dek jarojn ĉe orienta flanko de rivero kaj dek jarojn ĉe okcidenta flanko de rivero.
Signifo: La ŝanco pri sukceso ne estas daŭra por la sama homo. Iam ĝi tuŝas kelkajn kaj poste moviĝas al aliaj.
El la Proverbaro: Sorto donas favoron, sorto donas doloron.

相遇得到
Homoj, kiuj rilatas kun aliaj homoj, iel kaj ie, iam renkontiĝos.
Signifo: Atentu, kiel vi traktas aliajn homojn, ĉar iam vi certe rerenkontos ilin.
El la Proverbaro: Kia ago, tia pago. 
                             Por ĉiu ago venos la tempo de pago.

行遠必自邇,登高必自卑
Se vi iras malproksimen, vi komencis proksime, kaj kiam vi grimpas alten, vi komencis malalte.
Signifo: Eĉ granda tasko devas komenciĝi per malgrandaj paŝoj.

Liru Chen kaj Renato Corsetti
 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Liru Chen estas ĉina esperantistino, kiu loĝas en Pintung, en la sudo de Tajvano. Dum siaj ses komencaj jaroj de lernado de Esperanto,  ŝi vojaĝis al Universalaj Kongresoj kaj aliaj kongresoj, kaj vizitis Koreujon, Japanujon, Vjetnamujon kaj kelkajn eŭropajn landojn.

Renato Corsetti estas italo, profesie psiĥo-lingvisto, nuntempe loĝanta en Britujo. Li estas eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, kiu interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado. 
 


  • abundi: ekzisti en tre grandaj kvantoj.
  • brodi: fari belajn desegnojn per kudrado.

875724246_Brodadopx..jpg.3968c7a2ada949f9db87aa0346f83bda.jpg

  • drako: granda flug-kapabla besto ne reale ekzistanta, tre grava en aziaj kulturoj.

337149028_Drakopx..png.d09e183a80d95674255a7b9f35b4cb96.png

  • favoro: bonvolemo, preteco helpi, helpo al sukceso, faciligo.
  • fendo: truo mallarĝa sed longa.

1519793625_Fendopx..jpg.8bfedab06556e736d32dfaf773e1b2f8.jpg

  • fenikso: birdo ne reale ekzistanta, kiu laŭ la rakontoj mortas kaj renaskiĝas en fajro.

338649597_Feniksopubl..jpg.680c44710f29dcfb49a76b8d5a0bdda9.jpg

  • grimpi: supreniri malfacile, ekzemple sur arbo aŭ monto.

1638269327_Grimpipx..jpg.b26b32f3709da284fbe61f1e6d823c6b.jpg

  • Kartago: haven-urbo en Nord-Afriko, tre fama kaj grava antaŭ multaj jarcentoj.
  • lio (里, lĭ): ĉina mezurunuo de longeco, egala al duona kilometro.
  • pistilo: metala, ligna aŭ ŝtona ilo uzata por ripete bati ion, ĝis ĝi rompiĝas en tre malgrandajn aŭ molajn pecetojn.

453870331_Pistilopx..jpg.dee73eb25f5a8457463ad623713cc7cc.jpg

  • prediki: parole komuniki al publiko sciojn religiajn; doni konsilojn ne deziratajn.
  • proverbo: popola diraĵo, kiu ofte enhavas ian saĝan ideon aŭ konsilon.
  • sorto: super-natura forto, kiu regas tion, kio okazos aŭ ne okazos en la homaj aferoj.
  • surda: sen aŭdo-kapablo.
  • ŝelo: la ekstera parto de frukto aŭ legomo, de ovo, kaj ankaŭ de planto-radiko aŭ arbo.

209435769_elopx..jpg.21d83c7652d0d440b0c881e9701b53e7.jpg

  • tigro: granda, danĝera besto el la kato-familio.

12804274_Tigropx..jpg.351f970134718aceba3d6db0e5c70084.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Pri la unua proverbo, mi volas aldoni iom pli. “Tigra patro ne havas hundofilojn” povas esti uzata nur por priskribi bonajn aferojn. Ekzemple, respektata maljuna generalo, kies filo faris grandajn atingojn sur la batalkampo, oni diros “Tigra patro ne havas hundofilon”. Sed se la filo de krimulo imitas sian patron kaj fariĝas krimulo, vi ne povas uzi tiun proverbon por priskribi la aferon. Ĉar “tigro” signifas fortojn kaj kuraĝojn, sed “hundo” signifas la malan en la tradicia ĉina kulturo.

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon pro tiu interesa informo. Tio montras, ke la Esperanta proverbo ne estas precize ekvivalenta, ĉar ĝi validus ankaŭ se filino heredus la malbonajn trajtojn de sia patrino.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.