Salti al enhavo

Voĉdonado: Kial la EU-elektoj estas apartaj?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

La sekvanta artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 312 (2023:1). Ĝi estas iom redaktita.

Ĉu vi memoras, kiam vi voĉdonis la unuan fojon por elekti la registaron de via lando? Aŭ ĉu vi neniam partoprenis en elektado? Povas ekzisti pluraj kialoj, kial homoj ne voĉdonas. Eble oni ne interesiĝas pri politiko. Eble oni estas tro juna. Eble oni ne ŝatas la kandidatojn kaj partiojn. Aŭ eble oni ne estas ŝtatano de la lando, kie oni loĝas.

Elektoj kaj demokratio

Elektoj estas ligitaj kun demokratio, sed ne ĉiu elekto estas demokratia. Demokratia elekto estas libera kaj justa. Tiaj elektoj estas la bazo por demokratio. En tia politika sistemo la popolo regule decidas, kiu regu la ŝtaton.

La plej grandaj elektoj okazas en Barato, kie preskaŭ miliardo da homoj rajtos voĉdoni en 2024. Ankaŭ la dua plej granda demokratia elektado okazos en 2024, sed en 27 landoj – la landoj de Eŭropa Unio (EU). Ĉar civitanoj voĉdonos samtempe en multaj landoj, tiuj elektoj estos tre apartaj.

Kiom da membroj en la Eŭropa Parlamento?

En 2023 la Eŭropa Parlamento konsistas el 705 parlamentanoj. Oni ankaŭ nomas ilin “Membroj de la Eŭropa Parlamento”, mallonge MEP. Germanio, la plej granda lando en EU kun pli ol 84 milionoj da loĝantoj, havas 96 parlamentanojn. La plej malgranda lando estas la insulo Malto, kie loĝas ĉirkaŭ 500 000 homoj. Ĝi havas 6 parlamentanojn. Ĉu vi povas kalkuli, kiom da homoj reprezentas unu MEP en tiuj du landoj? Ne estas la sama kvanto. Sed tiu sistemo certigas, ke ankaŭ malgrandaj landoj estu sufiĉe reprezentataj.

Transnacia kuniĝo

En parlamentaj ĉambroj la parlamentanoj kutime sidas en grupoj laŭ siaj partioj. Ekzemple, politikisto de la Verda Partio sidas apud aliaj elektitaj membroj de la sama partio el ĉiuj landoj de EU. Ankaŭ en la Eŭropa Parlamentejo, la MEP-oj sidas tiel. Ili ne sidas en grupoj laŭ la landoj, de kie ili venas. Anstataŭe, la reprezentantoj de ĉiuj EU-landoj kuniĝas en grandaj transnaciaj grupoj. Nur kelkaj decidas esti sen-partiaj.

Partopreno en voĉdonado

Civitanoj de Eŭropa Unio rajtas voĉdoni por la EU-lando, de kie ili devenas. Franco voĉdonas en Francio, ĉeĥo en Ĉeĥio, estono en Estonio kaj tiel plu. Se oni loĝas en alia EU-lando, oni rajtas voĉdoni tie – aŭ por la devenlando aŭ por la loĝlando, sed ne por ambaŭ samtempe. Se oni loĝas en Eŭropa Unio, sed ne estas civitano de EU-lando, oni ne rajtas voĉdoni.

Voĉdon-aĝo

En la plejparto de la landoj tutmonde kaj en EU oni devas aĝi almenaŭ 18 jarojn por ekhavi la voĉdonrajton. En Aŭstrio, Germanio, Belgio kaj Malto, pro la naciaj leĝoj, junuloj rajtas voĉdoni en la EU-elektoj jam ekde la aĝo de 16 jaroj. En Aŭstrio, 16-jaraj junuloj rajtas voĉdoni en ĉiuj elektoj jam ekde 2007. En Belgio, tamen, 2024 estos la unua jaro, kiam junuloj inter 16 kaj 18 rajtos partopreni en elektoj.

Lingvoj

Ĉiuj elektoj okazas en la lingvoj de la landoj. En la Eŭropa Parlamento, la politikistoj daŭre povas uzi sian denaskan lingvon, kondiĉe ke ĝi estas unu el la 24 oficialaj lingvoj de EU. Interpretistoj tradukas inter tiuj 24 lingvoj, por ke ĉiuj komprenu.

Viktoria Schmidbauer

Ĉi tiu teksto estis verkita okaze de la partopreno de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en la Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023, organizita kaj financita de la Eŭropa Parlamento.

  • Ŝati 6

Viktoria Schmidbauer loĝas en Germanujo, kie ŝi instruas la germanan post diplomiĝo pri germana lingvistiko. Ŝi ŝatas viziti eŭropajn landojn, danci kaj lerni lingvojn.


  • Barato: alia nomo de Hindujo.
  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • demokratio: sistemo de regado, laŭ kiu la tuta popolo elektas siajn politikistojn per voĉdonado.
  • de-veni: veni de iu loko.
  • elektado: (en politiko) okazo, kiam homoj elektas siajn politikistojn.
  • financi: havigi mon-rimedojn (por iu agado).
  • kandidato: homo, kiu proponas sin por iu ofico.
  • miliardo: mil milionoj.
  • n-ro: numero.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • parlamento: grupo de homoj, elektitaj de la popolo, kiuj kreas la leĝojn de ŝtato.
  • partio: grupo da homoj kun samaj politikaj aŭ sociaj opinioj.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • reprezenti: prezenti sin nome de iu asocio aŭ grupo de elektintoj.
  • unio: unuiĝo de landoj.
  • voĉ-doni: esprimi sian opinion (voĉon) per signo sur papereto pri la elektado de politikisto. 

1885897363_Vodonipx..png.84157009ac36f8c6b364421c28e4dd2b.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.