Salti al enhavo

Vizaĝ-rekona programo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Vizaĝ-rekona programo povas identigi vizaĝon per foto aŭ filmeto. Registaroj, polico, firmaoj, kaj aliaj instancoj uzas ĝin tra la tuta mondo. Kiel ĝi funkcias? 

Unue la programo rekonas, ke la koncerna objekto estas vizaĝo (kaj ne frukto, aŭ arbo, aŭ aŭto). Tiam ĝi faras multenombrajn mezurojn de la vizaĝo. Fine ĝi komparas tiujn ciferojn kun ekzistantaj fotoj. La plejmulto da vizaĝ-rekonaj programoj estas precizaj ĝis pli ol 90%.

Pro la kronviruso, pli da homoj ĉie nun portas maskon ĉe la vizaĝo. Kiun sekvon tio havas por la precizeco de la vizaĝ-rekona programo?

Tutsimple tio ne havas sekvojn. Vizaĝo-kovriloj ne estas nova afero. En multaj aziaj landoj, la homoj ofte portas maskon. En aliaj lokoj, la homoj portas vizaĝo-kovrilon pro religiaj kialoj. La programo scias, kiel trakti tiun situacion. Unue ĝi rekonas la fakton, ke la vizaĝo estas kovrita. Poste ĝi enfokusigas la partojn videblajn: la okulojn, brovojn, frunton, ktp. Tiuj informoj estas tre fidindaj, ĉar tiuj partoj ne ŝanĝiĝas multe kiam oni maljuniĝas aŭ dikiĝas.

La polico ofte uzas vizaĝ-rekonan programon, sed ĝi havas multajn aliajn uzojn. La usona filmo-kompanio Disney planas uzi ĝin, kiam vizitantoj alvenos ĉe ĝia amuz-parko. Post kontrolo de la vizaĝo la programo kreos unikan bileton por ĉiu vizitanto. Tiel la homoj povos eniri kaj reeniri la parkon pli rapide, sen la neceso mane tuŝi la aparatojn.

Ĉiu instanco povas uzi vizaĝ-rekonan programon, precipe dum ĉi tiu kronvirusa tempo. En flughavenoj estos malpli granda risko al vojaĝantoj kaj laboristoj, se ili ne devos malkovri siajn buŝon kaj nazon ĉe sekurecaj kontrolpunktoj.

Tiu teknologio tamen havas ankaŭ multajn malavantaĝojn. La programo ofte malĝuste identigas homojn kun malhela haŭto. La programoj apartenas al privataj firmaoj, tial ne ekzistas maniero por kontroli iliajn rezultojn. Ankaŭ estas la baza demando pri privateco; ili povas uzi fotojn de ĉiu ajn homo sen ties scio aŭ konsento.

Eĉ se tiu ideo ne plaĉas al ĉiuj, la vizaĝ-rekona programo jam estas parto de nia vivo. Firmaoj laboras por plibonigi ĝian precizecon, ĉu kun aŭ sen masko. Same kiel ĉiu ajn ilo, tiu teknologio povas esti aŭ utila aŭ danĝera. Ni devas decidi, kia ĝi estu.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 5

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • brovo: linio de haroj super la okulo.

654754051_Brovopx..jpg.28205eaf0957bac88d124f2fa550b054.jpg

  • enfokusigi: ĝustigi bildon, ekzemple per fotilo, ĝis eblas vidi ĝin kiel eble plej klare.

1633351253_Fokusopx..jpg.faa5eddf7a2a058121de8cb14cc219ca.jpg

  • fidinda: tia, ke aliaj homoj povas plene kredi je la kvalito, kapablo, efiko, vereco, taŭgeco de iu aŭ io.
  • firmao: asocio kun komerca celo.
  • frunto: la supra parto de vizaĝo inter la okuloj kaj la hararo.

647377230_Fruntopx..jpg.25e529ed3d5348cd253f4be35bba202a.jpg

  • identigi: malkovri aŭ ekscii, kiu estas iu aŭ io.
  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • kompanio: komerca aŭ industria societo.
  • kron-viruso: tre malgranda kaj nevidebla portanto de serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo en la jaro 2020. 

81106608_Kronvirusopx..jpg.edc881b61f8e92d2c226c8766dafa8df.jpg

  • ktp: kaj tiel plu.
  • malavantaĝo: tio, kio alportas pli malbonan situacion, malgajnon aŭ malutilon.
  • malhela: kun malmulte da lumo; kun malmulte da blanko.

1350202503_Malhelapx..jpg.7144954a8e1844799fa22e88f3c3aae6.jpg

  • masko: vizaĝ-kovrilo.

102838803_Maskopx..jpg.f2c58e5239a01d79369b60a355b9b534.jpg

  • privata: ne publika; koncernanta nur unu homon kaj ne la aliajn.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • risko: ebleco de danĝera situacio; ebleco de malgajno aŭ perdo.
  • teknologio: scienco pri la iloj kaj metodoj uzataj en industrio por fabriki diversajn objektojn pli rapide kaj efike.
  • unika: sola de sia speco, unu-nura; ne havanta alian egalan aŭ similan.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.