Salti al enhavo

Vivo kaj hajko


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Hajko estas tre mallonga fiksforma poemo,  laŭdevene japana, sed ĝi nun apartenas al la tutmonda kulturo. Hajko estas poemeto, kiu konsistas el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj.

Verkante hajkon, unue atentu, kiom da silaboj ĉiu vorto havas. Ekzemple, "hajko" havas du silabojn (haj-ko) kaj "julio" havas tri silabojn (ju-li-o).

Hajko estas memstara poemo el nur 17 silaboj. Malsame ol ordinaraj poemoj, ĝi ne havas titolon. Nur per 17 silaboj ĝi konstruas poezian mondon.

Hajko ne bezonas rimojn, kiuj estas tradiciaj en eŭropaj poemoj. La poezieco de hajko venas ne de rimoj, sed de la tuta konstruo.

Jen ekzemplo:

     sur glaciaĵo
     facile kaj senhalte
     roza langeto

Kion vi imagas, leginte ĉi tiun hajkon? Infano (aŭ amata familiano, aŭ amiko/amikino) gustumas glaciaĵon antaŭ la okuloj. La verkinto verŝajne sentas, ke moviĝo de la roza langeto estas tre ĉarma. En la hajko estas legebla ankaŭ la amo de la verkinto.

Tiamaniere hajko eltranĉas kaj montras pecon de ĉiutaga vivo de homoj ― laŭeble mallonge, simple kaj konkrete.

"Glaciaĵo" estas sezon-vorto, kiu elvokas someron. En hajkoverkado sezonvortoj estas ŝatataj, sed ne devigaj. Oni uzas unu sezonvorton en unu hajko.

Jen alia ekzemplo:

     ora fenestro ―
     posttagmeza sunlumo
     nun alfrostiĝas

Fenestro brilas ore en la sunlumo posttagmeza. Tion vidante, la verkinto certe sentas malvarmon, ĉar la sunlumo sen varmo frostiĝas ĉe la fenestro. "Frosto" estas vintra sezonvorto, kiu elvokas ankaŭ seriozecon de la naturo.

Legantoj imagu kaj supozu neesprimitajn detalojn de la hajko. Tion atendas la verkinto. Ĝenerale hajko permesas ankaŭ liberan (mis)komprenon al la legantoj.

Haltostreko estas metita ĉe la fino de la unua verso. Ĝi estas "tranĉo" en la hajko. Ĝi montras rompon aŭ turnon de pensofluo de la verkinto, kaj dividas la hajkon en du partojn, kiuj kunpuŝiĝas kaj kunsonas inter si.

Por montri tranĉon oni povas uzi ankaŭ tripunkton "...", punkton ".", punktokomon ";" kaj tiel plu. La plej grava funkcio de tranĉo estas klare montri, ke tie okazas penso-salto de la verkinto. Efika tranĉo en hajko altigas ĝian poeziecon.

Jen tria ekzemplo:

     printempa nokto ―
     seĝo ellasas kaŝe
     pecon da spiro

Ĉu vi imagis seĝon, kiu kaŝe elspiras? Aŭ ĉu vi imagis homon, kiu sidante sur seĝo ellasas etan elspiron? En printempa nokto ĉio povas okazi. Legantoj ĝuu liberan imagon laŭplaĉe.

Tranĉo elstarigas "printempan nokton" kaj donas momentan paŭzon en la legado. Tiu sezonvorto aldonas agrablan senton al trankvila nokto.

Ĉi tiu hajko enhave iom transiris la limojn de la japana tradicia hajko. Sed ĝiaj formo kaj konstruo bone observas la tradician manieron.

En ĉi tiu artikolo mi klarigis la hajkon ĉefe rilate al la tradicia japana hajko. Sed diversaj fluoj ja troviĝas ankaŭ en la japana hajko. Kaj hajko en si mem estas libera esprimilo de homaj sentoj kaj ideoj pri la vivo kaj la naturo. Kiam vi volas verki hajkojn, vi rajtas verki laŭ via bontrovo.

                                                 HIROTAKA Masaaki
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

HIROTAKA Masaaki (Vastalto) estas japana esperantisto kaj aŭtoro de la verko Kiel verki hajkon en Esperanto


  • alfrostiĝi: iĝi glacie malmola pro frosto.
  • bon-trovo: laŭplaĉa gusto aŭ decido, persona opinio.
  • glaciaĵo: frostigita dolĉaĵo. 

1090508079_Glaciaopx..jpg.00cfd2fb17d45074564d5b91412a6f85.jpg

  • hajko: tre mallonga japana poemo.
  • halto-streko: skribsigno (–).
  • rimo: pluraj vortoj, kutime en poeziaĵo, kiuj finiĝas ĉiuj per la sama songrupo, ekzemple “besto” , “festo” kaj “vesto”.
  • silabo: parto de vorto, ekzemple la vorto “saluton” havas tri silabojn: sa-lu-ton.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • verso: unu linio de poeziaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.