Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Dum la klasika periodo, la greka matematiko baziĝis plejparte sur geometrio. Nombroj estis komprenataj kiel la longeco de segmentoj, kaj matematikaj kalkuloj kiel adicio, subtraho, multobligo kaj divido estis faritaj per geometriaj konstruoj uzante rektilon kaj cirkelon.

pexels-mart-production-8472994.thumb.jpg.6cabdcb0a061c0cb70d34d73d4d4df87.jpg

 

Ekzemple: konsiderante la nombrojn a kaj b, estis simple konstrui a + b:

image.png.23c66e71524eba85dff0bffaeadd5dc8.png.def99a71d532178c019f783077c0dbb8.png

 

Tri klasikaj problemoj:

1.  La kvadratigo de cirklo: konstrui kvadraton kun egala areo al tiu de donita cirklo.

KvadratoCirklo72red.thumb.png.52e20af29feb387326746f846ce6586c.png
2.  La duobligo de kubo: konstrui kubon, kies volumeno estas duoblo de la volumeno de donita kubo. 

Duobligukubon72.png.80c966d544c8bd1b77b833b3ff00f93f.png

3.  La trionigo de angulo: konstrui angulon kies mezuro estas triono de la mezuro de donita angulo.  

Trionigodeangulo72.png.5e5695e3b8f30b838b8fe480b9c43c2c.png
 Dum la kvina jarcento a.K.E., Ateno suferis pro epidemio, kiu mortigis kvaronon de ĝiaj loĝantoj. Oni sendis homojn por peti helpon de la orakolo en la urbo Delfo. La orakolo konsilis al ili, ke necesas duobligi la grandecon de la altaro de la dio Apolono. Tiu altaro havis la formon de kubo. Laŭ la instrukcioj de la orakolo, oni konstruis altaron duoble pli altan, sed tio multobligis la volumenon per ok, anstataŭ du. Sekve, la epidemio ne ĉesis.

Multajn jarcentojn poste, tiuj klasikaj problemoj kaptis la intereson de franca lernejano Évariste Galois (1811-1832), kiu loĝis en vilaĝo proksime al Parizo. En la lernejo li interesiĝis pri matematiko, sed liaj rezultoj estis nur meze bonaj kaj liaj instruistoj konsideris lin strangulo.

Je la aĝo 17 jaroj li verkis artikolon pri tiuj klasikaj problemoj, kiun li deziris prezenti al la franca Akademio. Tial li donis siajn rezultojn al fama matematikisto, Augustin-Louis Cauchy, sed Cauchy perdis la artikolon. Poste li sendis sian verkon al la sekretario de la Akademio, matematikisto Jean-Baptiste Joseph Fourier. Fourier portis la artikolon hejmen, sed baldaŭ li mortis, kaj la artikolo denove perdiĝis. Fine Galois prezentis sian verkon al alia matematikisto, Siméon Denis Poisson, kiu redonis ĝin dirante, ke ĝi estas nekomprenebla.

Matematikistoj2.thumb.jpg.4d8e10e6616958e40aaf479cbbdc4587.jpg

Intertempe la franca politika situacio estis tre malstabila. Eble pro la malsukceso de siaj matematikaj provoj, Galois entuziasme okupiĝis pri politika agado. Pro sia agado flanke de la respublikanoj li estis malliberigita dufoje. Poste, nur 20-jara, li estis mortigita en duelo pro sia rilato kun virino.

Post lia morto, liaj verkoj finfine estis publikigitaj. Ilian gravecon oni rekonis tre baldaŭ; fakte tiuj 60 paĝoj enhavis multajn gravegajn ideojn, kun signifaj sekvoj por preskaŭ ĉiuj fakoj de la matematiko.

En sia verko Galois montris, inter multaj brilaj novaj aferoj, ke la tri klasikaj problemoj ne estas solveblaj. Estas neeble fari la kvadratigon de cirklo, duobligi la volumenon de kubo, nek dividi angulon en tri egalajn partojn, se oni uzas nur rektilon kaj cirkelon.

Por finfine atingi tiun komprenon pri laŭŝajne simpla problemo, la homaro bezonis pli ol du mil jarojn kaj la evoluigon de tre progresintaj matematikaj iloj.

Mauri Cunha do Nascimento
Angela Faria

  • Ŝati 8
  • Ami 1

Mauri Cunha do Nascimento, brazila matematika profesoro kaj lernanto de Esperanto per la programo Mia Amiko.

Angela Faria, brazila instruistino de Esperanto per la programo Mia Amiko, kudristino, brodistino kaj kroĉistino.
 


  • adicio: meti kune plurajn nombrojn por kalkuli ilian sumon, ekzemple 2 + 3 (du plus tri).
  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • a.K.E.: antaŭ Komuna Erao (= antaŭ la jaro nulo laŭ la internacie uzata sistemo). 
  • altaro: tablo en preĝejo aŭ alia religia ejo, kie estas farataj la agoj de la di-servo.

Altaropx.jpg.79c782a85af6cd2f76e9a8180629ae8a.jpg

  • areo: la grandeco de ebena spaco.

areo72red.thumb.png.ab12d025800ecba3af74e55379e17d05.png

  • cirkelo: ilo por desegni cirklojn.

Cirkelopx.png.a90ad96c06fc3e2b1e89632ffda7eb1a.png

  • duelo: interkonsentita batalo inter du homoj.  

Duelo(japana)pbl2.thumb.png.c515115469540b40b5dbe7fb568948f0.pngDuelopbl..jpg.161220bd46a9a72a7079851d3b56dd02.jpg

  • entuziasme: kun granda, emocia ŝato pri iu afero. 
  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj atakas samtempe multajn homojn en la sama regiono. 
  • geometrio: studado kaj kalkulado pri punktoj, linioj, formoj, kaj plur-flankaj objektoj.

Geometriopbl.thumb.jpg.89e08fe41fea3b2f5c3c33f0b6ac1493.jpg

  • klasika: rilata al la tempo-periodo de la malnovaj grekoj kaj romanoj (antaŭ proksimume 2000 jaroj); laŭ la tradicia maniero.
  • kubo: ses-flanka objekto.

Kubopx..png.97390a53895c35050a6b78ed4ad24b5b.png

  • malstabila: nefiksita, ŝanĝiĝema, facile faligota.

Malstabila.thumb.png.56316a74c1ffa0d5d7d9d5109444f24c.png

  • matematiko: scienco pri nombroj kaj formoj, kaj ties propraĵoj. 
  • orakolo: persono, kiu transdonas la konsilojn de iu dio, aŭ informojn pri la estonteco, ofte en neklara maniero. 

Orakolopbl.jpg.e99d85aa5340aca4dc0d64d0edf5355f.jpg

  • rekoni: anonci la pravecon de iu fakto; akcepti ion kiel validan aŭ valoran. 
  • rektilo: ilo kun rekta flanko uzata por desegni rektajn liniojn.

Rektilopx.png.579bff28342a0da1ff2181ee698d9ae7.png

  • respublikano: persono kiu opinias, ke ŝtatestro devas esti ne reĝo, sed homo elektita de la popolo.
  • segmento: difinita parto de linio aŭ alia formo.

Segmentopx.png.270f62a1a6f98e84c32d4d8e0121df1f.png

  • subtraho: forpreno, malpliigo, ekzemple 5 - 4 (kvin minus kvar).
  • volumeno: interna grandeco de objekto. 

Volumenopx.jpg.53bb9d192286bf6183e254184eae8fb2.jpg

 


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La stefanano

Afiŝite

Kiam knabo mi malamis matematikon! Kial? Tiuj instruistoj pensis, ke ili kuraĝigos min dirante, "Nu, Pierre, estas facile". Fu, kia facilo? Por ili certe, ne por mi. Tamen, mi ĝojis ekscii, ke kelkaj problemoj (kiel prezentite en tiu uea.facila) estas NE-solveblaj, kvankam ... malfacilaj! Mi ridas! Kaj sur alia flanko, min konsternis, ke la sciencajn meritojn de tiu Evariste Galois oni rekonis nur longe post lia morto! Trankviliĝu: mi fine komprenis - dank' al profesiaj spertoj - al KIO UTILAS la pitagora teoremo. Se vi volas allogi junulojn al matematiko, montru al kio ĝi estas utila! 

  • Ŝati 1


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.