Salti al enhavo

Teo: la plej amata trinkaĵo de la mondo


Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.

Ĉu vi faris tason da teo hodiaŭ? Vi ne estis sola. Teo estas la dua plej konsumata trinkaĵo en la mondo; la unua estas akvo. Teo havas longan historion tra la tuta mondo.

Laŭ legendo, la reganto Shennong de Ĉinujo malkovris teon en la jaro 2737 aKE. Dum li boligis akvon sub arbo, kelkaj folioj falis en lian poton. Li ŝatis la trinkaĵon kaj komencis studi ĝin. Teo fariĝis valora komence pro siaj kuracaj ecoj, sed poste ĝia uzado malrapide evoluis al ĉiutaga trinkado. Sed dum multaj jarcentoj oni trinkis teon nur en Ĉinujo. 

Budhana monaĥo, Saichō (767-822), estis la unua, kiu portis teon ekster Ĉinujon. Li iris al Ĉinujo por profundiĝi en studado de budhismo, kaj kiam li reiris hejmen al Japanujo ĉirkaŭ la jaro 805, li kunportis te-semojn

Poste, danke al tutmonda komercado (kaj la kresko de la Brita Imperio), homoj komencis kultivi teon ĉirkaŭ la mondo. 

La aŭtentika teo estas farita nur el la folioj de la planto Camellia sinensis. La diversaj specoj de teo (nigra, verda, blua kaj blanka) ricevas siajn koloron kaj guston per oksidado. Oksidado okazas, kiam la folioj estas elmetitaj al oksigeno. Ekzemple, kiam vi tranĉas pomon kaj ĝi bruniĝas... tion kaŭzis oksidado.

Kvankam la plejmulto de la aŭtentika teo ankoraŭ venas de Ĉinujo, ĝi estas kultivata ankaŭ en multaj aliaj lokoj.

  • Nigra teo (plene oksidita) estas kultivata en Ĉinujo, Barato, Srilanko, Vjetnamujo, Turkujo, Irano, Indonezio kaj Kenjo.
  • Blua teo (duon-oksidita), konata ankaŭ kiel Wulong, estas kultivata en iuj el la montetaj partoj de Ĉinujo kaj en la insulo Tajvano.
  • Verda teo (malmulte oksidita) estas kultivata en Ĉinujo, Japanujo, Vjetnamujo, Indonezio kaj Koreujo.
  • Blanka teo (junaj folioj sekigitaj en la suno) estas kultivata en Ĉinujo, Nepalo, Barato kaj Srilanko.
  • Pu’er-teo (fermentinta) estas kultivata nur en Ĉinujo.

Ekzistas aliaj trinkaĵoj, kiujn oni nomas "teo", sed fakte tiuj ne estas la aŭtentika teo.  Ili estas infuzaĵoj de diversaj plantoj, grenoj, folioj, kaj similaj. Inter tiuj estas… 

  • kamomila teo, farita el kamomilaj floroj kultivataj en Eŭropo kaj Egiptujo;

Kamomilopx.jpg.3bda0237886ea7a00d2438cdd24b333e.jpg

  • ruĝ-arbusta teo, farita el la ruĝa rojbos-arbusto trovebla en Sud-Afriko;

Ruarbustateopx.jpg.e9bc9dbe6a7ae3fe973489304cd2b00b.jpg

  • hibiska teo, farita el hibiskaj floroj kaj kultivata en Egiptujo, Sudano kaj Meksiko;

Hibiskopx.jpg.63b0fb36470e888f02a15d6aef9219b4.jpg

  • mateo, farita el la matea herbo kaj populara en Sudameriko.

Mateopx.jpg.d70e555235e8ed083159986dea29fd12.jpg

La vastega populariĝo de teo dum jarcentoj montras, ke ĉie en la mondo la homoj ĝuas ĝiajn kvalitojn. Trinkante teon oni ricevas agrablan senton de komforto kaj varmo. Ĝia vasta gamo de gustoj kaj koloroj, la malsamaj manieroj pretigi kaj trinki ĝin, servas kiel bela spegulo de la diverseco de homaj kulturoj tra la mondo.

Myrtis Smith
 

 

  • Ŝati 4
  • Ami 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • aKE: antaŭ Komuna Erao (= antaŭ la jaro nulo laŭ la internacie uzata sistemo).
  • arbusto: ligneca planto malpli alta ol arbo.

Arbustowkp..thumb.jpg.114f9ea384f3281f7438cbb45f6fffd2.jpg

Wikimedia Commons/Arek982 CC SA 4.0

  • aŭtentika: ekster-dube vera, originala, ne kopiita.
  • budhana: sekvanta la instruojn de la religia gvidanto Budho, fondinto de la budhisma religio.
  • fermenti: per fermentado, pasto pleniĝas de gaso por fariĝi pano, fruktoj fariĝas vino, grenoj fariĝas biero.

Fermentiwkp..jpg.5df2c431efce5432f33df012dcedbe77.jpg

Wikimedia Commons / Dennis Sylvester Hurd CC 2.0
https://flickr.com/photos/43296902@N00/51238656611

  • gamo: tuta serio.
  • imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando.
  • infuzaĵo: trinkaĵo preparita per folioj aŭ aliaj partoj de planto, metitaj en bolantan akvon, kaj lasitaj sufiĉe longe por doni sian guston aŭ aliajn propraĵojn al la akvo. 

Infuzaopx.jpg.137d9dc493d1345b3d48565cbe2c50db.jpg

  • konsumi: uzi aŭ manĝi iun produkton.
  • kultivi: kreskigi plantojn, prizorgante iliajn bezonojn.

Kultivipex.thumb.jpg.1a5d867e5d2f563f9963d26710c2cf63.jpg

  • legendo: rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj.
  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis; esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
  • monaĥo: religiulo, loĝanta en religia komunumo kun specialaj reguloj.

Monao(budhisma)px.jpg.3f9be6b90dabe891b40eedc5b50d264b.jpg

  • oksidado: elmetado de objekto al la aero, tiel ke ĝi ŝanĝiĝas, ekzemple tranĉita pomo bruniĝas, metalo miskoloriĝas.

Oksidadopx.jpg.ec07cb2d84455c7cfe7309e0b4c9c3e9.jpg

  • oksigeno: gaso, O2, kiun ni bezonas por spiri.
  • semo: parto de planto, el kiu kreskos nova planto.

Semipx..jpg.75434cf13a833b0d38c42574e31d3c8b.jpg
 


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

MireilleGrosjean

Afiŝite

Fakte vidinte tearbojn en Japanio, kiuj plej ofte restas sub alteco de unu metro, mi ne povas imagi iun sidante SUB tearbo.... Se vi observas fotojn de virinoj plukante tefoliojn, ili etendas brakojn kaj plukas en alteco de talio.
 
Unuiĝintaj Nacioj (UN) proklamis la 21-an de majo Internacia Tago de Teo.
 

r thé.jpg

  • Ŝati 4
MireilleGrosjean

Afiŝite (redaktita)

Tekampo en Tiĉino, suda parto de Svislando.

0a9.jpg

Redaktite de MireilleGrosjean
  • Ŝati 4
MireilleGrosjean

Afiŝite

Fakte la diversaj tespecioj prezentitaj ĉi-supre, roibos kaj aliaj, devus nomiĝi infuzaĵoj, ĉar ili entenas neniun teon. Tizano estas ĝenerala nomo por infuzaĵoj kaj dekoktaĵoj.

Anna

Afiŝite

antaŭ 22 minutoj, MireilleGrosjean diris:
.... mi ne povas imagi iun sidante SUB tearbo....
 
Ĉu eble la modernaj te-arboj estas kultivitaj ĝuste kun la celo, ke la folioj estu facile atingeblaj? Ĉu iam en tute natura situacio, ili kreskis pli alte?

 

 

  • Ŝati 1
JamesAndersonMerritt

Afiŝite

Dankon ke vi afiŝis ĉi tiun artikolon. Mi amas teon, kaj trinkas grandan tason da ĝi preskaŭ ĉiutage, kutime "irlanda matenmanĝo" aux pipromenta herbteo. Mi ĝuis legi la facilan tekston, kaj trovis ĝin tute komprenebla kaj tre utila!

  • Ŝati 2
Anna

Afiŝite

Mi ĝojas, ke plaĉis al vi la artikolo! Mi konas la teon "angla matenmanĝo", sed mi neniam antaŭe aŭdis pri "irlanda matenmanĝo".

Hugo

Afiŝite

Mi amas trinki teon, sed mi neniam aŭdis pri la blua teo. Ĉu ĝi vere aspektas blua? 

  • Ŝati 1
Anna

Afiŝite

La blua teo estas la teo Wulong, laŭ la artikolo. Tute hazarde, mi ricevis skatolon de la teo Wulong, kaj mi povas raporti, ke efektive ĝi ne estas blua!

  • Ŝati 1
Hugo

Afiŝite

antaŭ 1 horo, Anna diris:

mi povas raporti, ke efektive ĝi ne estas blua!

Ho, kiel seniluziiga... 🙂 La blua teo estus tre interesa! Kiel la teo Wulong gustas? Simile al aliaj teoj?

  • Ŝati 1
Zhangwei

Afiŝite

Nigra teo ne estas nigra, blua teo ne estas blua, kiel Anna diris. Fakte en ĉinio Nigra Teo nomiĝas Ruĝa Teo, kaj Blua Teo estas Wolong Teo, wolong signifas nigra drako en la ĉina lingvo.

  • Dankon 1
Anna

Afiŝite

Tamen laŭ la angla vikipedio, ekzistas speco de teo, kiu vere estas blua. Ĝi ne estas vera teo, sed infuzaĵo de la floroj de Clitoria ternatea, kies nomon mi certe ne povas traduki en Esperanton! https://en.wikipedia.org/wiki/Butterfly_pea_flower_tea

La artikolo ne ekzistas en Esperanto, tamen en kelkaj aliaj lingvoj, inkluzive de la ĉina, la germana, la hispana, la rusa kaj aliaj.

Blue_tea.thumb.jpg.c79372dc01bdf4ec5aaecfe545399dd9.jpg

  • Dankon 1


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.