Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Carlos Velazquillo.
Ni meksikanoj kredas, ke la mortintoj neniam vere forlasas nin. Laŭ la tradicia kredo, en la Tago de la Mortintoj, la mortintoj venas viziti siajn vivajn familianojn.
Ni festas du fojojn la Tagon de la Mortintoj, en la 1-a kaj 2-a de novembro. La 1-a de novembro estas la tago, kiam mortintaj infanoj vizitadas, kaj la 2-a de novembro estas la tago de la plenkreskuloj mortintaj.
Ĉar la mortintoj vere laciĝas pro la longa vojo, kiun ili faris por atingi niajn domojn, oni devas proponi manĝaĵojn al ili. Ĉiu familio pretigas manĝon por siaj mortintaj familianoj. Oni starigas ĝin sur granda tablo bele ornamita, kaj oni metas ĉiujn manĝaĵojn, kiujn la mortintoj ŝatis. Kelkfoje oni proponas ankaŭ ludilojn kaj cigaredojn, ne nur manĝaĵojn. Tion oni nomas “ofero”.
Ĉiam oni ornamas precipe per bela flava floro kun la nomo sempasuĉil (meksika taĝeto). Tiu vorto en la naŭatla lingvo signifas “dudek-floro” kaj ekde la antikva indiĝena epoko oni oferas ĝin al la mortintoj.
Krome la infanoj, alivestitaj en monstraj kaj teruraj maskoj kaj vestaĵoj, iras al ĉiu domo por peti dolĉajojn. Tradicie ili demandas: “Ĉu vi donos al mi mian kranieton?” Oni ne precize scias la originon de tiu tradicio. Kelkaj historiistoj opinias, ke tio originis en la antikva indiĝena epoko, sed aliaj opinias, ke la kutimoj peti “kranieton” kaj fari oferojn datas de posta epoko.
Dum tiu periodo oni faras ĉiajn kulturajn eventojn; ekzemple en la muzeoj oni montras oferojn kaj skulptaĵojn en la formo de skeletoj. Ekzistas ankaŭ famaj filmoj pri la Tago de la Mortintoj. Krome oni festas per dancoj, festivaloj, paradoj, ekspozicioj, kaj tiel plu.
Krom la pli ĝeneralaj kutimoj, ĉiu vilaĝo en Meksiko havas sian propran manieron festi. Eble la sola afero komuna al ĉiuj estas la reciproka vizitado: tradicie la mortintoj vizitas niajn domojn sed ankaŭ ni ĝuas la tempon, kiam ni ĉiujare dum tiu periodo ornamas per la plej belaj floroj iliajn tombojn. Tiel la mortintoj restas en niaj pensoj kaj niaj koroj.
Carlos Velazquillo
- 3
- 2
Carlos Velazquillo estas meksika esperantisto, kiu komencis lerni Esperanton antaŭ kvar jaroj. Li ekkonis la lingvon per interreto kaj adoptis ĝin kiel duan lingvon pro ĝia homa filozofio. Li estis instruisto en kelkaj kursoj de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL). Nuntempe li laboras kiel instruisto pri sociologio ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko.
- antikva: malnovega.
- epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
- evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
- festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
- indiĝena: rilata al la praloĝantoj de iu loko; rilata al popolo, kies antaŭuloj jam loĝis en iu loko, longe antaŭ ol alvenis la postaj homoj por loĝi tie.
- kranio: la ostoj, kiu protektas la kapon.
- masko: vizaĝ-kovrilo.
- meksikano: loĝanto de Meksiko.
- monstro: terura kaj timiga vivanta aŭ nereala estaĵo kun nenatura aspekto.
- naŭatla: familio de lingvoj parolata plejparte en Meksiko.
- ofero: donaco al dio aŭ al iu idealo.
- origino: loko, kie io ekestis, naskiĝis, evoluis.
- ornami: aldoni belajn detalojn al objekto por beligi ĝin.
- parado: festa marŝado de soldatoj aŭ aliaj homoj, por montri sin al la publiko.
- reciproka: de la unua homo al la dua, kaj tute same, de la dua homo al la unua.
- skeleto: la tuta ostaro de homa aŭ besta korpo.
- skulptaĵo: artaĵo el ŝtono, ligno aŭ simila materialo.
- taĝeto: flava aŭ oranĝkolora floro el Centra Ameriko.
- tombo: fosaĵo en la tero aŭ fermita dometo, en kiun oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita ĉe tia loko.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.