Salti al enhavo

Sukceso puŝas homon iri pluen


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Márcia Rego.

Multaj turistoj vizitis bienon de krokodiloj. Ili staris sur flosanta observejo meze de la lago, kaj rigardis, iom time, la multajn grandegajn krokodilojn en la akvo.

La posedanto de la bieno defiis siajn gastojn: “Kiu kuraĝos salti en la akvon kaj naĝi ĝis la rando? Se vi postvivos, vi ricevos 100 usonajn dolarojn.” 
 
Falis tuj peza silento... Neniu kuraĝis moviĝi.  Subite, viro troviĝis en la akvo.

La krokodiloj postkuris lin, sed kun granda bonŝanco li sukcesis eliri el la lago sekure, je la miro de la aliaj gastoj. La posedanto anoncis: “Ni havas kuraĝan gajninton.”

Ricevinte sian premion, la viro revenis kun sia edzino al ilia hotelĉambro. Li diris al sia edzino: “Mi ne saltis... iu min puŝis!”
 
Lia edzino ridetis kaj diris malvarme: “Estis mi.”

Moral-instruo de la rakonto: 
Malantaŭ ĉiu sukcesa viro, estas virino, kiu puŝas lin. 

Honoré Sebuhoro
 

  • Ŝati 6
  • Ami 2

Honoré Sebuhoro loĝas en DR Kongo. Li estas fondinto de la klubo Verda Stelano-Klubo, kaj instruas Esperanton en mezlernejo. Legu pli pri li en la rubriko Niaj legantoj.


  • bieno: kampara ter-posedaĵo.
  • defii: inviti al batalo aŭ konkurso.
  • dolaro ($): mon-unuo en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj kelkaj aliaj landoj.

1324947071_Dolaropx..jpg.067a83d793905ba06d340b70f23849a8.jpg

  • flosi: resti sur akvo, ne aktive naĝante kaj ankaŭ ne irante suben.

1900703424_Flosipexel.thumb.jpg.8a188d793f518fa6b5dde43e1d00d4bf.jpg

  • krokodilo: danĝera besto kun longa buŝo kaj multaj dentoj, vivanta en varmaj landoj, ĉefe en riveroj.

506399820_Krokodilopx..jpg.878feddf6795d9e46675f73d809e359f.jpg

  • moral-instruo: instruo pri tio, kio estas bona aŭ malbona; la leciono, kiun oni ricevas per rakonto, historio aŭ okazaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.