
Sudhispana fajrosalamandro. Benny Trapp, CC BY 3.0 <https://creativecommons.org/licenses/by/3.0>, pere de Wikimedia Commons
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Luna Silva.
Ĉu vi konas salamandrojn? Ili estas malgrandaj bestoj kun longaj korpo kaj vosto kaj senhara haŭto, kiuj apartenas al klaso amfibioj.
Ofta speco de salamandro en Eŭropo estas la fajro-salamandro, kiu vivas en arbaroj. Oni povas renkonti fajro-salamandrojn en montaraj regionoj, proksime al riveretoj. Ili estas bestoj aktivaj ĉefe dum la nokto. Dumtage ili restas kaŝe en ombraj lokoj: sub ŝtonoj aŭ en arbo-trunkoj. Tamen povas okazi, ke dum pluvo ili forlasas siajn kaŝejojn.
Salamandroj estas tre belaj. Iuj havas nigran haŭton kun flavaj aŭ oranĝ-koloraj makuloj. La koloroj sendas mesaĝon al malamikoj de salamandroj: “Ne manĝu min, mi estas venena”. Efektive, se salamandro estas atakata, ĝi defendas sin kovrante sian haŭton per veneno.
En Pollando salamandroj estas leĝe protektataj bestoj.
En la pasinteco, homoj opiniis, ke la flavaj makuloj sur la haŭto de salamandro similas al fajro. En diversaj regionoj de Eŭropo, oni kredis, ke salamandroj naskiĝas kaj vivas en fajro. Kial? Ni imagu preparadon de fajro. Por fari ĝin oni portas arbo-trunkojn el arbaro. Povas okazi, ke interne, inter branĉoj aŭ en truoj, estas kaŝitaj salamandroj, kiujn la homoj ne rimarkis. Kiam ekbrulas la lignaĵoj, salamandroj rapidege elkuras por savi sin. Al observantoj tio povus aspekti, kvazaŭ la bestoj subite ekestus en fajro.
Tial en arto salamandroj iĝis unu el la simboloj de fajro. Sed ne nur de tio. Tiu besto ĉirkaŭata de flamoj ofte simbolas ankaŭ grandajn forton kaj reziston. Kun tia signifo salamandroj aperas en blazonoj. Ekzemple salamandro sub krono, staranta inter flamoj, estis la persona signo de Francisko la 1-a (1494-1547), reĝo de Francio.
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Chateau_de_Blois_11.jpg CC BY 2.0
Ankaŭ sur la blazono de la itala urbo Salsomaggiore Terme aperas salamandro inter flamoj. En la jaro 2025 okazis tie la Itala Kongreso de Esperanto. Partoprenantoj de la kongreso povis vidi salamandrojn ĉiutage – sur la muro de la urbodomo, sur la kongresaj nom-ŝildoj, eĉ sur ĉiu urba rubujo.
MostEpic, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, pere de Wikimedia Commons
Ewa Caban
-
6
Ewa Caban estas pola esperantistino. Ŝi estas arkitekto, kiu okupiĝas pri malnovaj konstruaĵoj, artaĵoj kaj tradicioj el la Supra Silezio. En sia libera tempo ŝi verkas artikolojn por la pollingva kaj Esperanta vikipedioj.
- amfibio: membro de tiu klaso de bestoj, kiu naskiĝas kaj komence spiras en ne-sala akvo, sed plenkreske spiras aeron kaj povas vivi almenaŭ parttempe surtere aŭ en arboj.
- blazono: signo per kiu prezentas sin grava familio, urbo, universitato, reĝlando.
- branĉo: la ligna parto de arbo, tamen ne la ĉefa parto kiu kreskas el la tero, sed ties pli maldikaj dividaĵoj, kiuj tenas la foliojn.
- flamo: hela brilo de brulantaj gasoj en fajro.
- krono: ronda kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino.
- makulo: malpura aŭ miskolora loko sur vesto aŭ alia objekto; natura kolora punkto sur la haŭto de besto aŭ homo.
- nom-ŝildo: tabuleto kun la nomo de la homo, kiu portas ĝin, ekzemple ĉe kongreso.
- ombro: loko, kie mankas la lumo, kaj tial estas malhela.
- oranĝ-kolora: laŭ la koloro de oranĝo (frukto), mikso de ruĝa kaj flava.
- parto-prenanto: unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna aranĝo.
- protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
- rezisto: kontraŭstaro kontraŭ ekstera forto.
- rubujo: ujo por teni forĵetitajn kaj nedeziratajn aferojn.
- salamandro: malgranda besto kun longa korpo kaj kvar mallongaj kruroj, kiu naskiĝas en akvo sed poste vivas surtere.
- simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
- trunko: la plej forta, dika, ligna parto de arbo, sub kiu kreskas radikoj kaj supre la folioj.
- venena: kapabla mortigi aŭ serioze malsanigi, se oni manĝas aŭ trinkas ĝin, aŭ se ĝi pikas la haŭton.
- vosto: la malantaŭa korpo-parto, kiun havas multaj bestoj, sed ne homoj.


Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.