Salti al enhavo

Post-kovima malsano


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

La plejmulto el la homoj infektitaj de la viruso, kiu kaŭzas la malsanon KOVIM-19 resaniĝas dum la sekvaj unu aŭ du semajnoj. Tamen, estas iuj homoj, kiuj spertas sanproblemojn dum pluraj monatoj. En la grupo de malsaniĝintoj kun aĝo de 18 ĝis 64 jaroj, 20% spertas almenaŭ unu longe-daŭran malsanon, kiu eble estas kaŭzita de kovimo. Tiu procento pliiĝas al 25% en la grupo de homoj 65-jaraj kaj pli aĝaj. Tiaj longedaŭraj medicinaj problemoj estas nomataj postkovima malsanolongedaŭra kovimo.

Multaj homoj, kiuj spertas postkoviman malsanon, jam suferis pro alia serioza malsano kiam ili infektiĝis, aŭ jam havis iun longedaŭran problemon. Tamen ĉiu, kiu iam estis infektita de la kovima viruso, povas sperti postkoviman malsanon, eĉ se tiu homo antaŭe ne havis simptomojn.

Postkovima malsano estas malfacile rekonebla, ĉar ĝi povas konsisti el diversaj simptomoj, aŭ eble ĉar la trafitaj homoj ĉiuokaze havas aliajn sanproblemojn. Krome, la simptomoj povas foje malaperi kaj reaperi. Oftaj simptomoj estas:

  • Laceco, kiu malhelpas la ĉiutagan vivon;
  • Prema spirado;
  • Pli rapide batanta koro;
  • Malrapida pensado;
  • Problemoj por dormi;
  • Stomako-doloroj;
  • Artiko-doloroj. 

Alia problemo, kiun la homoj povas sperti, estas damaĝo al diversaj organoj, inkluzive de la koro, pulmoj, renoj, haŭto kaj cerbo. Sekve de tiu damaĝo, estas risko, ke povus aperi kromaj sanproblemoj kiel diabeto, koraj malsanoj, aŭ misfunkciado de la nervo-sistemo.

Ne ekzistas testoj por longedaŭra kovimo. Kompare al aliaj malsanoj, kovimo estas tre nova.  Esploristoj konstante klopodas lerni pli pri ĝi, kaj pri ĝia longedaŭra efiko.

Kion vi mem povas fari por protekti vin? La plej bona maniero estas entute ne infektiĝi. Vakciniĝu. Lavu viajn manojn ofte. En riskaj situacioj ne tro proksimiĝu al aliaj homoj, kaj portu maskon.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 3
  • Dankon 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • artiko: loko, kie du ostoj estas ligitaj, tiel ke unu aŭ ambaŭ el ili povas moviĝi aŭ turniĝi.

2083381624_Artikopx..jpg.96d2918fe722de85511f939a0e103966.jpg

  • cerbo: griza aĵo interne de la kapo, per kiu oni pensas kaj regas la korpon. 

1628527554_Cerbopx..jpg.78798a47d2ca3251a53eccd393df0b50.jpg

  • damaĝo: rompiĝo aŭ malboniĝo kaŭzita de mistraktado (ne nepre intenca).
  • diabeto: dumviva malsano pro kiu la korpo ne povas taŭge trakti sukerojn.
  • infekti: transdoni malsanon.
  • infektiĝi: estis trafita de malsano transdonita de alia homo.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • KOVIM-19 (kovimo): tre serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo ekde la jaro 2020.
  • masko: vizaĝ-kovrilo. 

258301862_Maskopx..jpg.efbfc30a34c9574e588780d7e046a86e.jpg

  • medicina: rilate al la scienco pri sano, malsano kaj kuracado
  • nervo: fadenforma elektra ligilo en la korpo de homo aŭ besto. 

839055205_Nervopx..png.b9df31133ecca5549f4b9e37fbe55058.png

  • organo: parto de besto aŭ planto kun speciala funkcio, ekzemple la koro.
  • procento: centono (%).
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • pulmo: en la brusto bestoj kaj homoj havas du pulmojn, necesajn por spirado.

1206553660_Pulmojpx..jpg.1ed9909822eb8b3015d72b73338d0466.jpg

  • rekoni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue.
  • reno: interne de la korpo estas du renoj, kiuj purigas la sangon kaj forigas nebezonatajn aĵojn. 

1244033706_Renojwkp..jpg.8fd6668983f3383fd582a4146efeb0c8.jpg

            Foto: Wikimedia/Rainer Zenz CC BY-SA 3.0

  • risko: ebleco de danĝera situacio; ebleco de malgajno aŭ perdo.
  • simptomo: ekstera signo aŭ antaŭsigno de iu malsano.
  • stomako: sako interne de la korpo, kiu traktas ricevitajn manĝaĵojn kaj disrompas ilin por ke la korpo utiligu ilin. 

1517978233_Stomakopubl..jpg.a12bc888343941a6931e485696e09757.jpg

  • testo: metodo, kiun oni uzas por kontroli sciojn, kapablon, taŭgecon; metodo, kiun oni uzas por kontroli, ĉu iu havas difinitan malsanon.
  • vakciniĝi: intence akcepti en sia korpo specialan preparaĵon kun la celo instrui al la korpa defendo-sistemo kiel defendi sin kontraŭ iu malsano.

515582432_Vakcinipx..jpg.c46f51452a7aa6de44c5512f395be087.jpg

  • viruso: treege malgranda, nevidebla kaŭzanto de malsano.

721410975_Virusopx..jpg.a7f9ca68a0aec4b4c65f3f80472dd4c6.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.