Salti al enhavo

Pli varma vetero endanĝerigas la Vintrajn Olimpiajn Ludojn


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Nia mondo spertas rapidan klimatan ŝanĝiĝon. Dum temperaturoj plialtiĝas, tio influas la veteron laŭ multaj manieroj. Inundoj, brulegoj, sekeco, fortegaj ŝtormoj kaj varmegaj (sed ankaŭ malvarmegaj) ondoj havas terurajn sekvojn ĉie. La Vintraj Olimpiaj Ludoj eble estos la venonta viktimo de la klimata ŝanĝiĝo.

Multaj urboj fariĝas tro varmaj por gastigi la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. Oni antaŭvidas, ke ĝis 2050, nur dek tri el la dudek unu urboj, kiuj jam gastigis la Vintrajn Ludojn, ankoraŭ havos taŭgan veteron por gastigi la ludojn estonte. Kaj tio eblos nur se la agadoj interkonsentitaj per la Pariza Klimata Interkonsento en 2015 estos realigitaj. Tamen se la klimato plu varmiĝos kiel nuntempe, ĝis la fino de la jarcento nur unu urbo certe havos taŭgan veteron por la Vintraj Ludoj.

Sportistoj jam komencas vidi, kiel la pli varma vetero efikas al neĝaj sportoj. Estas malpli da neĝo kaj la neĝo estas de malpli bona kvalito. Multaj lokoj nun uzas artefaritan neĝon; efektive dum la ĉi-jaraj ludoj la neĝo estas preskaŭ tute artefarita. Tamen, artefarita neĝo agas malsame ol natura neĝo. Ĝi estas pli firma. Ĝi estas pli glacia. Sekve okazas pli da akcidentoj kaj pli da vundoj. En 2014, Soĉi en Rusio estis la plej varma urbo, kiu iam ajn gastigis la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. Estis raportoj pri skiistoj, kiuj tro varmiĝis, same kiel maratonistoj tro varmiĝas kiam la varmo superas 30 gradojn.

Kiel ebla solvo oni povus okazigi tiujn ludojn en specialaj konstruaĵoj. En 2005, Dubajo malfermis la plej grandan internan skiejon: “Ski Dubai”. Ĝi gajnis premiojn kaj estas taksata pli bona ol pluraj tradiciaj vintraj lokoj. Tamen ne ĉiuj konsentas pri la ideo okazigi la Vintrajn Olimpiajn Ludojn interne. Iu sportisto diris: “Mi estas skianto, ĉar mi amas troviĝi ekstere... mi amas esti sur la montoj, mi amas esti en la naturo... Kaj tio tute ne eblas, kiam oni estas interne.”

La Internacia Olimpia Komitato (IOK) aliĝis al kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj: “Vetkuro al Nulo”. Ĝia celo estas fariĝi “klimatfavora”. Tio signifas, ke ĝi ne nur produktos malpli da varmigaj gasoj, sed ankaŭ aktive laboros por plibonigi la klimaton. Ekzemple, IOK planas planti 355 000 arbojn en Malio kaj Senegalo. Krome IOK postulas, ke ĝis 2030 ĉiuj gastigantaj urboj fariĝu klimatfavoraj.

Myrtis Smith

  • Ŝati 4

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • akcidento: ne-atendita malfeliĉa okazaĵo.

288459554_Akcidentopxb(3).png.8eabeface1d535ca678f2fbb8fded6ae.png

  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • favora: bonvola, helpopreta, helpotaŭga, faciliga, sukcesiga.
  • firma: tiel fiksita, ke ĝi ne povas moviĝi; malmola, ne moviĝanta sub premo.
  • grado (˚): mezurunuo de varmo.
  • influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • inundo: nenormala superfluo de akvo, kiu kovras la teron.

1127311406_Inundopx.jpg.41c38282d437e15d96506ba7de54b514.jpg

  • kampanjo: laŭplana agado por realigi difinitan celon.
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • komitato: grupo de personoj elektitaj por fari organizajn taskojn; gvidantaro de asocio.
  • maratono: tre longdistanca kurado, kutime je 42,2 km.
  • Olimpio: urbo en Grekujo, kie en la pasinteco okazis famaj ludoj; nuntempe tiu urbo donas sian nomon ankaŭ al la modernaj internaciaj ludoj okazantaj en ĉiu kvara jaro.
  • skii: gliti sur neĝo uzante longajn mallarĝajn tabulojn fiksitajn al la ŝuoj.

679683374_Skiipx..jpg.e4472cb79ff306cda2b3ccfd1d3d19e1.jpg

  • ŝtormo: forta danĝera ventego kun pluvo aŭ neĝo; tre maltrankvila situacio.

1427234042_tormopubl..thumb.jpg.b62d8c05774f23791821790d03f63fc1.jpg

  • temperaturo: kvanto de varmeco.
  • vet-kuro: kurado inter pluraj homoj, kiuj ĉiuj provas alveni kiel unua.

616320169_Vetkuropx.jpg.dad2e43aaf781617d66cfb558bab85f7.jpg

  • viktimo: suferanto pro iu okazaĵo.
  • vundo: serioza rompo, ŝiro, tranĉo en la korpo aŭ menso.
  • 940155544_VundoWikipedia.jpg.cdb54c3428b77ab1a37912bf27e9d806.jpg               Foto: Wikipedia/ClockFace CC BY-SA 3.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.