Salti al enhavo

Piedpilkistoj helpas la klimaton


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Piedpilkado estas la plej populara sporto en la mondo. Ĝi havas pli ol kvar miliardojn da ŝatantoj. FIFA, la internacia organizaĵo, kiu regas piedpilkadon, havas teamojn en pli ol 200 landoj. Nun la piedpilkaj teamoj esperas uzi sian popularecon por kontraŭbatali klimatan ŝanĝiĝon.

Ĉie en Eŭropo, piedpilkaj stadionoj laboras por neŭtraligi sian ellasadon de karbondioksido. Por atingi tion, ili uzas diversajn sistemojn: ekzemple estas brita stadiono, kie oni vendas senviandajn manĝajojn kaj trinkaĵojn en reuzeblaj tasoj, estas senakvaj urinejoj, LED-ampoloj (tia ampolo uzas tre malmultan energion), kaj oni celas tute ne produkti forĵetaĵojn. Itala teamo plantas po 200 arboj pro ĉiu golo, kiun ĝi trafas.

Sed ne sufiĉas nur "verda" stadiono por malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Pli serioza problemo estas la fakto, ke miloj da homoj veturas al la matĉoj per aŭto. Esploro en 2019 pri piedpilkaj kluboj en Anglujo montris, ke 61% de ilia ellasado de karbondioksido estas kaŭzata de ŝatantoj veturantaj al kaj de la stadionoj. Por konvinki ŝatantojn ne veni per aŭtomobilo, iuj teamoj proponas senpagan publikan transporton al ĉiu, kiu aĉetis bileton por matĉo, dum lokaj fervojaj kompanioj pliigas la nombron de trajnoj dum ludotagoj, kaj stadionoj aldonis pli da lokoj por bicikloj.

Ajax, la Amsterdama piedpilka teamo, donas brilan ekzemplon, montrante kiel eblas malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Ĝi metis 4200 sun-panelojn sur la tegmenton de sia stadiono. Ili produktas pli da elektro ol oni bezonas. La troa energio estas sendata al la nacia elektra reto de la lando. Oni manĝigas kaprojn per la herbo-tondaĵoj de ĝia ludkampo, dum ĉe la stadiono oni vendas fromaĝojn faritajn per la lakto de la kaprinoj.

La piedpilkaj teamoj uzas multajn diversajn rimedojn por malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Tamen ili bezonas la subtenon de la ŝatantoj por efiki en la longa daŭro. Nova konkurso kun la nomo Cup26 estas maniero por kuraĝigi ŝatantojn kunludi. Ĉiufoje kiam ŝatanto plenumas agadon, kiu helpas la klimaton, tiu homo gajnas “golon” por sia teamo.

Kun kvar miliardoj da ŝatantoj tra la mondo, imagu la efikon, kiun piedpilkado povus havi en la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Fonto: https://www.positive.news/lifestyle/sport/climate-crisis-the-football-clubs-making-net-zero-more-competitive/

Myrtis Smith

  • Ŝati 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
  • ampolo: elektra lumigilo.

181320554_Ampolopx..jpg.2b615cd59ce548e4a3730edf8bf55762.jpg

  • fer-vojo: sistemo de feraj vojoj, sur kiuj veturas vagonaroj.

373388371_Fervojopx..jpg.1cc9f0ddb2d39e9a8f009d8eb7e6d61e.jpg

  • fromaĝo: manĝaĵo farita el lakto.

863856342_Fromaopx..jpg.73ba2d5411ffce59c75e0d07ef885e3e.jpg

  • golo: poento en piedpilka ludo aŭ alia sporto, ricevita kiam ludanto sukcesas trafi la celon per la pilko.

1845970299_Golopx..jpg.9f0d71cb0ff0b450a0fa2f4a4c08cde7.jpg

  • kapro: kvar-krura besto, kiun oni tenas por lakto kaj viando; ĝi ankaŭ vivas libere en la montoj.

1325978870_Kapropx..jpg.e2be4f5f26337d138f74fb2a74fce946.jpg

  • karbon-dioksido: gaso (CO2), kiun ĉiuj bestoj elspiras; ĝi kontribuas al la varmigo de la Tero.
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • kompanio: komerca aŭ industria societo.
  • matĉo: sportludo inter du homoj aŭ du grupoj de homoj.
  • miliardo: mil milionoj.
  • panelo: tabulo.

1986825566_Panelopx..jpg.0137263c7cddf3507a5c6746f3741c80.jpg

  • stadiono: granda loko taŭge aranĝita por sportaj konkursoj, kun multaj vicoj de sidlokoj por la publiko.

1289291417_Stadiono-pxb..jpg.54df987571e08e06e12428f434137392.jpg

  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo.

880406722_Teamo-vkpd..thumb.jpg.eff62f3c294b743a253ebc54e0e49234.jpg

  • trajno: fer-voja vagonaro. 

1173871721_Trajnowkp..jpg.477bc0f2b027ea021bdeec03db2f3b0e.jpg                 Foto: N509FZ/Wikimedia CC BY-SA 4.0

  • trans-porto: portado de homoj aŭ objektoj de unu loko al alia.
  • urinejo: loko, kie viroj “maltrinkas” (forigas akvon el sia korpo).

1437304139_Urinejopx..jpg.1b07d98603f85f94b2ffe6a4537feb8b.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ankaŭ mi scivolas! Mi ĵus trovis artikolon pri tio en la angla: https://www.waterlessurinals.co.uk/About-Waterless-Urinals/ Eble vi povos trovi artikolon en via propra lingvo. Tiu artikolo klarigas tri malsamajn metodojn (tro teknikajn por klarigi ĉi tie) por malhelpi malbonajn odorojn. Ĉiuj tri sistemoj tamen postulas, ke oni tralavu la urinejon per akvo de tempo al tempo, sed ne ĉiufoje.

Ligo al komento
share_externally

Sed certe ĉiuj tiuj metodoj postulas aldonajn instalaĵojn, por kies produktado necesas aldona akvo kaj kemiaĵoj aŭ aliaj industriaj produktoj, ĉu ne? 

Bv rememori produktadon de "unufoja" manĝilaro, kiun oni reklamis kiel bonegan rimedon por ŝpari akvon ne lavante telerojn ktp. Sed nun oni jam malpermesas produktadon de unufoja manĝilaro, ĉar tiu produktado konsumas tro da akvo kaj kemiaĵoj, kaj aldone ege pliigas la nefermenteblan rubon:-(  Ĉu oni neniam povas antaŭkalkuli je pli ol unu paŝo?

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.