Artikoloj: Artikoloj

Ne ĉiam subtere, ĉiam rapide
La sekvanta artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 305 (2021:5). Ĝi estas iom redaktita.

Kio estas metroo? Ni kutime tuj imagas sub-teran vagonaron. Tiu unua penso estas bona, sed ne ĉiam tute prava, ĉar metroo povas veturi ankaŭ sur kaj super la tero. Tio, kio estas speciala pri metroo, estas la pas-rajto – ĝi ĉiam rajtas rapidi antaŭen, metroo neniam haltas por atendi ke alia veturilo trairu, ekzemple ĉe renkontiĝo de du vojoj. Kompreneble, estas plej facile atingi tion sub la tero!

Metrooj estas konstruitaj en dense loĝataj lokoj: grandaj urboj kaj kunurbaĵoj, por regule kaj rapide transporti grandajn homamasojn. Metroo apartenas al la urba transporto, sed ĝi malsamas de la aliaj transportiloj (kiel busoj kaj tramoj) pro siaj pli granda rapideco, pli longa vojo inter la haltejoj, kaj densa horaro (en pinthoroj la metroo povas iri ĉiun duan aŭ trian minuton).

En kelkaj lokoj funkcias similaj veturiloj, kiuj ne plenumas ĉiujn kondiĉojn de metroo. Tiuj nomiĝas “rapida tramo” aŭ “urba vagonaro”. Kvankam metroo estas pli komforta por la pasaĝeroj kaj pli bona por la vivmedio, ĝia konstruado estas tre multekosta.

La unua metroo estis konstruita en Londono kaj malfermita la 10-an de januaro 1863. Ĝi troviĝis malprofunde sub la tero kaj estis 6 kilometrojn longa. La reto de la Londona metroo rapide pligrandiĝis. En 1870 oni prove malfermis metrolinion en Nov-Jorko, sed ĝi fermiĝis post nur tri jaroj. La nuna metrosistemo de Nov-Jorko ekzistas ekde 1904 kaj ĝi estas la plej granda en la mondo – kun 472 stacioj kaj 27 metrolinioj (394 kilometroj).

En la jaro 1900 malfermiĝis metroo en Parizo. Kvankam ĝia nomo estis rekta traduko el la angla, la parizanoj ekuzis ankaŭ la mallongigon “métro”, kiu iĝis internacia vorto por ĉi tiu veturilo.

En la suda duono de la Tero la unuan metroon ekhavis Bonaero, la ĉefurbo de Argentino (en 1913) kaj ĝis nun ĝi estas la plej suda metrosistemo (la plej norda metroo funkcias en Helsinko, Finnlando). En Azio oni povis veturi per metroo unue en Tokio (ekde 1927). En la tuta Afriko metroo ekzistas en nur du urboj: Kairo (ekde 1987) kaj Alĝero (ekde 2011). Kiel la lasta mondregiono propran metroon ekhavis Oceanio – en Sidnejo (en 2019). Plej multajn metrosistemojn havas Ĉinio (17), Usono (11) kaj Japanio (10).

La metrostacio Arsenalna (Арсенальнa) en Kievo troviĝas 105 metrojn sub la tero – tio estas monda rekordo. Plej multajn pasaĝerojn veturigas la metroo en Tokio – ĉiujare 3 000 000 000!

La metroo de Pekino estas eĉ pli longa ol tiu de Nov-Jorko – ĝi havas 689 kilometrojn (kaj 22 metroliniojn). Nur iomete malpli – 673 kilometrojn – havas la metroo en alia ĉina urbo, Ŝanhajo.

Ankaŭ la metroo de Moskvo estas tre granda – 425 kilometroj, 247 stacioj. Ĝi elstaras ne nur laŭ la grandeco, sed ankaŭ laŭ la aspekto – la stacioj ŝajnas grandaj ĉambroj bele aranĝitaj laŭ socialisma realismo. En la Moskva metroo okazas la rakonto de la romano Metroo 2033 de Dmitrij Gluĥovskij – ĝi prezentas la vivkondiĉojn kaj spertojn de ĉirkaŭ 50 mil homoj, kiuj fermitaj subtere transvivis atommiliton okazintan 20 jarojn pli frue.

En Moskvo apud la konata kaj granda metroo ekzistas ankaŭ dua, sendependa sistemo nomata Metroo-2. Laŭdire ĝi havas tri liniojn kaj estas uzata nur de la registaro kaj soldatoj.

Nuntempe en la tuta mondo ekzistas ĉirkaŭ 180 metrosistemoj en 56 landoj. En la lastaj jardekoj oni konstruas novajn metroojn plej multe en aziaj landoj, precipe en Barato kaj Ĉinio.

Paweł Fischer-Kotowski

Kiel trakti homajn restaĵojn?
En la okcidenta mondo, kremaciado (forbruligo) estas ofta maniero por formeti kadavrojn. Tio estas la plej ofta metodo ankaŭ en Barato. Sed en multaj aziaj landoj kremaciado ne estas ŝatata metodo, kaj estas tre grave prizorgi la tombojn de la antaŭuloj. Pri tiu temo vidu la artikolon en uea.facila Tago de la antaŭuloj.

En landoj, kie oni praktikas kremaciadon, kion oni poste faras per la cindro? En okcidentaj landoj estas pluraj metodoj. Unu metodo estas disŝuti la cindron en aparte bela loko, aŭ en loko, kiu estis amata de la mortinto.

En Britujo populara loko por disŝuti cindrojn estas la pinto de Snowdon, tre bela monto en nord-okcidenta Kimrujo. Tiom da homoj faras tion, ke tio eĉ kaŭzas problemon. La cindroj riĉigas la teron, kaj nutras la plantojn, kiuj kreskas tie. Sed sur montopinto la tero estas nature malriĉa, kaj normale nur iuj specoj de plantoj povas kreski tie. Pro la multaj cindroj, kiujn homoj disŝutas tie, aperas herboj kaj aliaj plantoj, kiuj normale ne devus kreski sur montopinto. Tial la instancoj petas, ke oni ne plu disŝutu cindrojn en tiu loko.

Mi mem loĝas apud tombejo en Londono. La tombejo estas tre granda kaj malnova (fakte ĝi estas la plej granda en Britujo), kaj troviĝas tie tomboj el la 19-a jarcento ĝis la nuntempo. Estas interese promeni tie, ĉar en Londono loĝas – kaj ankaŭ mortas – homoj el la tuta mondo. Per la nomoj kaj la skriboj sur la tomboŝtonoj oni facile rekonas tombojn de ĉinoj, vjetnamoj, italoj, grekoj, turkoj, niĝerianoj, poloj, kaj multaj aliaj.

La plej granda parto de la tombejo estas atente prizorgata, sed la pli malnovaj partoj restas en natura stato. Tie inter la malnovaj tomboŝtonoj kreskas arboj kaj naturaj floroj, kaj oni ofte vidas vulpojn, sciurojn, kaj multajn specojn de birdoj.

Forlasita parto de la tombejo kun printempaj floroj

En la tombejo estas ankaŭ kremaciejo. Apud la kremaciejo estas granda regiono de tomboŝtonoj por la kremaciitoj. Kompreneble ili estas pli malgrandaj kaj bezonas malpli da spaco ol la tomboŝtonoj por enterigitoj.

Tomboŝtonoj por kremaciitoj

Kelkaj familioj ne metas tomboŝtonon, sed latunan ŝildon memore al la amata homo. Aliaj familioj preferas enterigi la cindron kaj planti sur tiu loko roz-arbuston memore al tiu homo. Tial apud la kremaciejo troviĝas ankaŭ ĝardeno plena je rozarbustoj. Tio estas maniero por memori amatan homon, ankaŭ se tiu estis kremaciita.

Rozĝardeno apud la kremaciejo

Anna Löwenstein

Japanaj proverboj
En ĉi tiu artikolo ni prezentas dek japanajn proverbojn.

En la unua linio aperas la proverbo en la japana originalo.

En la dua linio aperas ĝia prononco.

En la tria linio aperas laŭvorta traduko.

En la kvara linio aperas la interpreto kun aliaj klarigoj laŭnecese.

En la kvina kaj postaj linioj aperas proverbo aŭ proverboj el Proverbaro Esperanta de Zamenhof kun pli-malpli simila signifo. Tamen ni ne ĉiam sukcesis trovi sam-signifan proverbon en la Proverbaro.

1. 実るほど頭が下がる稲穂かな

(minoru hodo atama ga sagaru inaho kana)

Rizaj spikoj, kies kapoj pendas dum ili fruktas.

Interpreto: Ju pli da scioj kaj virtoj, des pli humila estas la sinteno.

El la Proverbaro:

• Spiko malplena plej alte sin tenas.

2. 石の上にも三年

(ishi no ue ni mo san-nen)

Tri-jara elteno sur ŝtono.

Interpreto: Se oni tri jarojn daŭre sidos sur malvarma ŝtono, ĝi fine varmiĝos. Se oni eltenos malfacilaĵojn, fine oni gajnos fruktojn.

El la Proverbaro:

• Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.

• Espero kaj pacienco kondukas al potenco.

• Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.

3. 一期一会

(ichigo ichie)

Unu renkontiĝo en unu vivo.

Interpreto: Povus okazi, ke oni renkontas alian homon nur unu fojon en la vivo. Tial oni traktu ĉiun renkontiĝon, ĉiun gaston tutkore.

4. サルも木から落ちる

(saru mo ki kara ochiru)

Eĉ simioj iafoje falas de la arbo.

Interpreto: Eĉ lertaj homoj iafoje malsukcesas.

El la Proverbaro:

• Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.

5. 犬も歩けば棒に当たる

(inu mo arukeba bou ni ataru)

Marŝanta hundo renkontas bastonon.

Interpreto: Se oni agos, oni renkontos malfeliĉan aferon, same kiel hundo, kiu povus esti batita de bastono, kiam ĝi eliros. Se oni nenion faros, nenio okazos.

El la Proverbaro:

• Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.

6. 燈台(とうだい)下暗し

(toudai moto kurashi)

La plej malluma loko estas la bazo de lumilo.

Interpreto: Kiam oni serĉas ion en mallumo, oni ofte ne atentas la plej proksiman lokon.

7. 負けるが勝ち

(makeru ga kachi)

Tiu, kiu cedas venkon, fine venkos.

Interpreto: Venkonto evitas malgravan batalon kaj cedas malgrandan venkon al la kontraŭulo.

El la Proverbaro:

• Post sufero venas prospero.

8. 十人十色

(ju-nin toiro)

Dek homoj, dek koloroj.

Interpreto: La homoj estas diversaj. Ĉiu havas sian propran guston, penson, opinion, karakteron ktp malsame de aliaj homoj.

El la Proverbaro:

• Kiom da homoj, tiom da gustoj.

9. 馬の耳に念仏

(uma no mimi ni nenbutsu)

Preĝvortoj al la orelo de ĉevalo.

Interpreto: Jen homo, kiu tute ne atentas la vortojn de aliaj.

El la Proverbaro:

• Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.

10. カエルの子はカエル

(kaeru no ko wa kaeru)

Ido de rano estas rano.

Interpreto: Kvankam ido de rano aspektas malsama ol la gepatroj, kreskinte ĝi aspektos same kiel ili.

El la Proverbaro:

• Kia patrino, tia filino.

• Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.

• Kia naskinto, tiaj naskitoj.

MAMIJA Midori

HIRAISHI N. Naomi

OOSIMA Zyunko

Festo de la kvina tago de la kvina monato
無吃五月粽，破襖不要放。--臺灣諺語

Ne ĵetu vian rompitan jakon, ĝis vi estos manĝinta la zonzion de la Kvina Monato. — Tajvana proverbo

La Festo de la Kvina Monato (端午節, Festo Duan-U), ankaŭ havas la nomon Festo de drako-boatoj. Ĝi estas unu el la kvar gravaj festo-tagoj en la ĉina kultur-regiono. La aliaj gravaj festoj estas Nova Jaro, Tago de la antaŭuloj (Cinmin), kaj Aŭtun-meza Tago.

La Festo de la Kvina Monato okazas en la kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro. (La kvina monato kutime estas en junio, kaj ĉi-jare ĝia 5-a tago estas la 3-a de junio.) Oni diras: “Ne ĵetu vian rompitan jakon, ĝis vi estos manĝinta la zonzion de la Kvina Monato.” Tio signifas, ke post la Festo de la Kvina Monato komenciĝas la somero, kiam la vetero estas sufiĉe varma.

Dum la Festo de la Kvina Monato homoj manĝas zonziojn, kiuj estas faritaj el glueca rizo en la formo de piramido, kiu estas kovrita de bambuaj folioj aŭ folioj de ŝelo-zingibro. Zonzio kun folioj de ŝelo-zingibro havas bonan odoron kaj bonan guston.

Kial oni manĝas zonziojn en ĉi tiu tago? Estis iam ĉina poeto kaj ministro Ĉu Jan (ĉ. 339-278 antaŭ la Komuna Erao). Li vivis dum la periodo de la tiama regno Ĉu. Li avertis la reĝon ne fari interkonsenton kun la regno Ĉjin, sed la reĝo ne volis aŭskulti liajn konsilojn kaj ekzilis lin. Kiam li poste aŭdis, ke la regno Ĉjin kaptis la reĝon de Ĉu, li diris: “Dum ĉiuj estas ebriaj, mi sola estas maldorma. Kial?” Kaj li saltis en riveron por sin mortigi.

La lokaj homoj rapidis per siaj boatoj por savi lin, sensukcese. Do ili faligis riz-bulojn en la akvon por ke la fiŝoj manĝu la rizon anstataŭ manĝi la korpon de Ĉu Jan. Tial ankoraŭ nuntempe en la Kvina Monato oni manĝas zonziojn kaj faras konkurson de drako-boatoj.

En tiu tago oni pendigas fort-odorajn herbojn super la pordoj por forpeli venenajn insektojn kaj bestetojn. Homoj ankaŭ pendigas bon-odorajn pakaĵojn por la infanoj, kaj faras aliajn tradiciajn ludojn. “La rakonto pri blanka serpento”, vaste konata en Ĉinujo, rilatas al tiu festo. La blanka serpento-monstro aperis en la formo de bela virino, sed kiam ŝia edzo igis ŝin trinki la vinon Sionhŭano, tiu bela virino transformiĝis al sia originala formo. Tial oni tradicie trinkis la vinon Sionhŭano kontraŭ serpentoj kaj aliaj venenaj bestoj, ĝis la modernaj sciencistoj malkovris, ke tiu vino estas malbona por la homa sano kaj konsilis ne plu trinki ĝin.

La Festo de la Kvina Monato okazas preskaŭ meze de la jaro. Tiam la homoj purigas siajn domojn, manĝas bongustajn zonziojn, spektas la konkurson de la drako-boatoj, kaj aŭskultas la rakonton pri la serpento. Ĝi estas mia preferata festo.

Liru Chen

Tago de la antaŭuloj
清明時節雨紛紛，路上行人欲斷魂。

---唐杜牧      Du Mu (803-852)

Pluveto dolĉe falas dum la periodo de Cinmin;

Homoj paŝas survoje kun malĝojaj vizaĝoj kvazaŭ mortontoj.

La ĉina festivalo Cinmin (清明 , Qingming) okazas dek kvin tagojn post la printempa ekvinokso, frue en aprilo. Homoj en tiu tago memoras la mortintojn, kaj kutime familioj balaas la tombojn de siaj prauloj. Tial oni ankaŭ nomas ĝin Tombo-balaa Tago.

Ne longe antaŭ Cinmin estas la festivalo Hanŝi (la tago de malvarmaj manĝaĵoj), kiam oni manĝas lumpiojn. Tiuj estas volvaĵoj el tre maldika pastaĵo, en kiun oni metas antaŭe kuiritajn ovopecetojn, viandopecetojn, legomojn, ktp. Tial en multaj okcidentaj landoj oni konas tiun manĝaĵon kun la nomo “printempa rulaĵo”.

Kial oni festas tiun tagon per malvarmaj manĝaĵoj? Laŭ la rakonto, estis nobelo Ĝie en la 7-a jarcento antaŭ la komuna erao. Li montris eksterordinaran lojalecon al sia princo dum ties ekzilo. Poste la princo fariĝis reĝo, kaj li volis retrovi la nobelon Ĝie, por ke li fariĝu ministro, sed Ĝie ne volis. Li nur volis vivi kun sia patrino en loĝejo sur monto. La reĝo bruligis la monton, pensante, ke Ĝie devos eliri por eviti la fajron. Sed Ĝie restis malgraŭ la fajro kaj kun sia patrino mortis sur arbo. La reĝo estis malgaja, kaj memore al Ĝie, la nobelo, li ordonis, ke dum tri tagoj oni ne rajtas uzi fajron.

Tial la tago ankoraŭ nun nomiĝas Tago de malvarmaj manĝaĵoj. Oni festas ĝin ne nur en Ĉinujo, sed ankaŭ en Koreujo kaj Vjetnamujo, kvankam la kutimoj estas iom malsamaj.

Laborantoj aŭ lernantoj, kiuj pro laboro aŭ lernado restas for de sia devenloko, revenas por kune purigi la tombojn de prauloj. Homoj preparas manĝaĵojn, fruktojn kaj ovojn por danki la Dion de la tero, ĉar oni kredas, ke tiu dio gardas la prageavojn. Homoj ankaŭ salutas siajn prageavojn. Oni ankaŭ metas kolorajn paperetojn sur la tombon. Tio signifas, ke la genepoj jam purigis la tombon.

Koloraj paperoj sur tombo en Singapuro.    Foto: Wikipedia/Jacklee CC BY-SA 3.0

Nuntempe la prageavoj ne plu kuŝas en tombejoj, sed en kestoj en turoj aŭ temploj. Homoj en pli modernaj lokoj salutas siajn prageavojn, kaj laŭ siaj regionoj preĝas por la estonta tempo. Anoj de la budhisma religio legas sutrojn por siaj prageavoj. Speciale oni legas la sutron Ksitigarba, en kiu estas priskriboj pri diversaj inferoj.

Supre vi vidas centran scenon el la pentraĵo “Laŭ la rivero dum serena festo” (1085-1145), kiu estas la plej fama pentraĵo en Ĉinujo. Tiu pentraĵo estas multe pli larĝa ol alta, kaj ĝia longa formo permesas la montradon de diversaj scenoj dum Cinmin, laŭlonge de la du bordoj de la rivero Bjan. Oni vidas belan naturan pejzaĝon, kaj la ĉiutagan vivon en la kamparo kaj en la ĉefurbo Bjanljan (nun Kajfen). Laŭ informo en Vikipedio, la tuta pentraĵo enhavas 814 homojn, 60 bestojn, 28 ŝipojn, 30 konstruaĵojn, kaj 170 arbojn, inter aliaj aferoj.

Liru Chen

La sklavoj-tigroj de Brazilo
La sekvanta artikolo unue aperis en la retejo de Tianjin-a Esperanto-Asocio en februaro 2022 por festi la Jaron de la Tigro. Ĝi estas iom simpligita.

Tigro ne estas brazila besto, sekve ĝi ne ludas gravan rolon en la brazila kulturo. Tamen, la besto estas delonge konata en Brazilo, precipe pro la nigraj strioj sur sia korpo.

Brazilo estis inter la lastaj landoj, kiuj oficiale malpermesis sklavecon, kaj dum la plej granda parto de ĝia historio la ekonomio de la lando dependis de sklavigitaj laboristoj. La plejmulto el ili estis alportitaj el Afriko. Kiam oni aŭdas pri la laboro de sklavoj en Brazilo, oni kutime imagas ilin laborantaj en bienoj kaj en la hejmoj de siaj mastroj. Tamen ankaŭ la registaro havis multajn sklavojn, kiuj okupiĝis pri gravaj taskoj en la urboj. Inter ili estis la “sklavoj-tigroj”, kiuj respondecis pri forportado de feko kaj urino.

Nuntempe en brazilaj urboj oni uzas kranojn por forlavi tiujn aĵojn, sed dum jarcentoj ilia forigado estis farita alimaniere. La homoj - eĉ la riĉuloj - devis feki kaj pisi en ujojn, kaj sekve malplenigi ilin forĵetante la enhavon en barelojn antaŭ la domoj. La laboro de la sklavoj-tigroj estis transporti tiujn barelojn ĝis la maro aŭ rivero. Ĉar la bareloj estis ofte malpuraj aŭ tro plenigitaj, okazis ke la acidaj fekaĵoj falis sur la nigran haŭton de la sklavoj, kreante blankajn striojn sur la haŭto similajn al tiuj de tigro.

Dum pli ol tri jarcentoj tiel funkciis la kolektado de korpaj malpuraĵoj en Rio-de-Ĵanejro kaj multaj aliaj brazilaj urboj. Inter 1860 kaj 1880, la registaro konstruis kloakaron kaj la sklavoj-tigroj finfine malaperis. La historio de la sklavoj-tigroj estas grava ekzemplo de la krueleco de sklaveco.

Rafael Henrique Zerbetto

Ĉinaj proverboj
En ĉi tiu artikoleto ni prezentas dek du ĉinajn proverbojn.

En la unua linio aperas la proverbo en la ĉina originalo.

En la dua linio estas la laŭvorta traduko.

En la tria linio estas klarigo pri la signifo. Foje ni aldonas kelkajn vortojn pri la sociaj kondiĉoj, kiuj kondukis al ekesto de la proverbo.

En la kvara linio aperas proverbo el Proverbaro Esperanta de Zamenhof kun pli-malpli simila signifo. Tamen ni ne ĉiam sukcesis trovi sam-signifan proverbon en la Proverbaro.

虎父無犬子

Tigra patro ne havas hundofilojn.

Signifo: Ido similas al la gepatroj.

El la Proverbaro: Kia patrino, tia filino.

龍生龍，鳳生鳳，老鼠生的兒子會打洞。

Drako naskis drakon, fenikso naskis fenikson, gefiloj de muso povas fosi truojn.

Signifo: Ido similas al la gepatroj, sed krome la gefiloj nature havas la necesajn kapablojn por sia vivo.

El la Proverbaro: Kia patrino, tia filino.

醜醜馬也有一步踢。

Eĉ la plej malbela ĉevalo kapablas forte piedbati.

Signifo: Eĉ malbela ĉevalo povas forte piedbati, kvankam ĝi aspektas malbone kaj malbele. La senco de la proverbo estas, ke ĉiu homo havas ian kapablon kaj povas utili.

El la Proverbaro:  Valoras ne la vesto, valoras la enesto.

冰涷三尺，非一日之寒。

Glacio alta tri metrojn ne kreiĝis pro nokta malvarmo.

Signifo: Grandaj problemoj ne kreiĝas subite, sed dum longa tempo.

El la Proverbaro: Ne en unu tago elkreskis Kartago.

雞蛋再密也有縫。

Iu ajn ŝelo de ovo havas fendon.

Signifo: Ĉiu aĵo, eĉ se ĝi ŝajnas perfekta kiel ovo, tamen havas ne tuj videblan problemeton.

雜唸大家出蠻皮新婦。

Se la bopatrino estas babilema, la bofilino estas surdema.

Signifo: Estas senutile paroli al homo, kiu ne volas aŭskulti. Tiu proverbo montras, ke la rilatoj inter bopatrinoj kaj bofilinoj estas samaj tra la tuta mondo.

El la Proverbaro: Prediki al surduloj.

百聞不如一見

Unu vido taŭgas pli ol cent aŭdoj.

Signifo: Estas pli facile kompreni aferojn, se oni vidas ilin per la propraj okuloj. Tio estas proverbo preskaŭ sama en la ĉina kaj en la Proverbaro de Zamenhof.

El la Proverbaro: Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.

讀萬卷書，行萬里路

Legu pli ol dek milojn da libroj, sed ankaŭ vojaĝu pli ol dek milojn da lioj.

Signifo: Longa vojaĝo valoras pli ol nur legi librojn. Proverboj pri libroj kaj legado ne abundis en Eŭropo en la pasintaj jarcentoj, kiam la popolo kutime ne kapablis legi.

功夫下得深，鐵杵磨成繡花針

Per granda peno eĉ la fera pistilo iĝas brod-kudrilo.

Signifo: Per pena laboro oni atingas grandajn rezultojn, ekzemple oni povas prilabori pistilon, ĝis ĝi fariĝas tre delikata kudrilo por brodado.

El la Proverbaro: Sen laboro ne venas oro.

風水輪流轉，十年河東十年河西

La bonŝanco turniĝas, dek jarojn ĉe orienta flanko de rivero kaj dek jarojn ĉe okcidenta flanko de rivero.

Signifo: La ŝanco pri sukceso ne estas daŭra por la sama homo. Iam ĝi tuŝas kelkajn kaj poste moviĝas al aliaj.

El la Proverbaro: Sorto donas favoron, sorto donas doloron.

相遇得到

Homoj, kiuj rilatas kun aliaj homoj, iel kaj ie, iam renkontiĝos.

Signifo: Atentu, kiel vi traktas aliajn homojn, ĉar iam vi certe rerenkontos ilin.

El la Proverbaro: Kia ago, tia pago.

Por ĉiu ago venos la tempo de pago.

行遠必自邇，登高必自卑

Se vi iras malproksimen, vi komencis proksime, kaj kiam vi grimpas alten, vi komencis malalte.

Signifo: Eĉ granda tasko devas komenciĝi per malgrandaj paŝoj.

Liru Chen kaj Renato Corsetti

Pli varma vetero endanĝerigas la Vintrajn Olimpiajn Ludojn
Nia mondo spertas rapidan klimatan ŝanĝiĝon. Dum temperaturoj plialtiĝas, tio influas la veteron laŭ multaj manieroj. Inundoj, brulegoj, sekeco, fortegaj ŝtormoj kaj varmegaj (sed ankaŭ malvarmegaj) ondoj havas terurajn sekvojn ĉie. La Vintraj Olimpiaj Ludoj eble estos la venonta viktimo de la klimata ŝanĝiĝo.

Multaj urboj fariĝas tro varmaj por gastigi la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. Oni antaŭvidas, ke ĝis 2050, nur dek tri el la dudek unu urboj, kiuj jam gastigis la Vintrajn Ludojn, ankoraŭ havos taŭgan veteron por gastigi la ludojn estonte. Kaj tio eblos nur se la agadoj interkonsentitaj per la Pariza Klimata Interkonsento en 2015 estos realigitaj. Tamen se la klimato plu varmiĝos kiel nuntempe, ĝis la fino de la jarcento nur unu urbo certe havos taŭgan veteron por la Vintraj Ludoj.

Sportistoj jam komencas vidi, kiel la pli varma vetero efikas al neĝaj sportoj. Estas malpli da neĝo kaj la neĝo estas de malpli bona kvalito. Multaj lokoj nun uzas artefaritan neĝon; efektive dum la ĉi-jaraj ludoj la neĝo estas preskaŭ tute artefarita. Tamen, artefarita neĝo agas malsame ol natura neĝo. Ĝi estas pli firma. Ĝi estas pli glacia. Sekve okazas pli da akcidentoj kaj pli da vundoj. En 2014, Soĉi en Rusio estis la plej varma urbo, kiu iam ajn gastigis la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. Estis raportoj pri skiistoj, kiuj tro varmiĝis, same kiel maratonistoj tro varmiĝas kiam la varmo superas 30 gradojn.

Kiel ebla solvo oni povus okazigi tiujn ludojn en specialaj konstruaĵoj. En 2005, Dubajo malfermis la plej grandan internan skiejon: “Ski Dubai”. Ĝi gajnis premiojn kaj estas taksata pli bona ol pluraj tradiciaj vintraj lokoj. Tamen ne ĉiuj konsentas pri la ideo okazigi la Vintrajn Olimpiajn Ludojn interne. Iu sportisto diris: “Mi estas skianto, ĉar mi amas troviĝi ekstere... mi amas esti sur la montoj, mi amas esti en la naturo... Kaj tio tute ne eblas, kiam oni estas interne.”

La Internacia Olimpia Komitato (IOK) aliĝis al kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj: “Vetkuro al Nulo”. Ĝia celo estas fariĝi “klimatfavora”. Tio signifas, ke ĝi ne nur produktos malpli da varmigaj gasoj, sed ankaŭ aktive laboros por plibonigi la klimaton. Ekzemple, IOK planas planti 355 000 arbojn en Malio kaj Senegalo. Krome IOK postulas, ke ĝis 2030 ĉiuj gastigantaj urboj fariĝu klimatfavoraj.

Myrtis Smith

Ĵazo: muziko de la popolo
Ĵazo estas muzika stilo, kiu evoluis en Usono fine de la 19-a jarcento. Ĵaz- muziko miksas elementojn de pluraj muzikstiloj per diversaj instrumentoj. Improvizado, kiam ludantoj kreas muzikon surloke, estas grava aspekto de ĵaza prezentado.

Sed provi difini ĵazon estas kiel provi difini Usonon: la renkontiĝo de kulturoj, la cikatroj de sklaveco; ĝi estas ideo, kiun neniu unuopa homo kreis kaj neniu posedas. Antaŭ hiphopo, antaŭ rokenrolo, ĵazo estis la originala muziko de la popolo.

Ĵazo naskiĝis en Nov-Orleano, Luiziano. Ĝi komenciĝis kiel la muziko de sklavoj. Sklavoj ne rajtis konservi siajn afrikajn identecojn aŭ kulturojn. Ili esprimis sin muzike miksante la sonojn el siaj hejmlandoj en Afriko aŭ Antiloj, la spiritan muzikon de preĝejoj, usonan popolmuzikon, kaj eŭropajn klasikaĵojn.

Malmultaj nigruloj en la pasinteco lernis kiel legi aŭ skribi muzikon. Ili devis kompensi tiun mankon ludante laŭ-orele kaj improvizante. Tio parte klarigas, kial ekestis tra la lando apartaj regionaj formoj de ĵazo.

Estas multe da diversaj opinioj, pri kiu alportis ĵazon al Eŭropo. Ofte okazis, ke blanka artisto prezentis la muzikon de nigraj artistoj kvazaŭ li mem verkis ĝin. La fonografo estis la plej nova kreaĵo de la moderna teknologio komence de 1900, kaj tio helpis disvastigi la sonon. Blankaj kaj nigraj muzikistoj ofte koncertis eksterlande. Nigraj armeaj muzikistaroj koncertis tra la tuta mondo, disvastigante la sonon de ĵazo.

Dum ĝia populareco kreskis, ĝi influis ĉion de politiko ĝis arto kaj modo. Ekzemple, ĉar la muziko estis farita por dancado, la rigidaj vestaĵoj portataj en tiu tempoperiodo ne funkciis. Homoj bezonis malpli rigidajn vestaĵojn por povi moviĝi libere. Ĉi tio rezultigis novajn stilojn de vesto kiel la konataj virinaj roboj de la 20-aj jaroj. Ĉar pli da artistoj komencis aldoni voĉon al sia muziko, ĵazo malfermis la pordon por ke ankaŭ virinoj okupiĝu pri muziko profesie.

Ĉie, kie ĝi aŭdiĝis, unu afero estis klara: ĵazo estis la muziko de la popolo. Ĝi estis muziko de energio kaj emocioj. Ĝia tre improvizata stilo permesis al la homoj ĉie esprimi siajn kulturan identecon kaj socian frustriĝon. Ĵazo ofte estis ankaŭ la muziko de protestado. Iuj ŝtatoj timis tion kaj konsideris, ĉu malpermesi la muzikon.

En 2011, la 30-a de aprilo estis nomumita kiel Internacia Tago de Ĵazo.

Myrtis Smith

Piedpilkistoj helpas la klimaton
Piedpilkado estas la plej populara sporto en la mondo. Ĝi havas pli ol kvar miliardojn da ŝatantoj. FIFA, la internacia organizaĵo, kiu regas piedpilkadon, havas teamojn en pli ol 200 landoj. Nun la piedpilkaj teamoj esperas uzi sian popularecon por kontraŭbatali klimatan ŝanĝiĝon.

Ĉie en Eŭropo, piedpilkaj stadionoj laboras por neŭtraligi sian ellasadon de karbondioksido. Por atingi tion, ili uzas diversajn sistemojn: ekzemple estas brita stadiono, kie oni vendas senviandajn manĝajojn kaj trinkaĵojn en reuzeblaj tasoj, estas senakvaj urinejoj, LED-ampoloj (tia ampolo uzas tre malmultan energion), kaj oni celas tute ne produkti forĵetaĵojn. Itala teamo plantas po 200 arboj pro ĉiu golo, kiun ĝi trafas.

Sed ne sufiĉas nur "verda" stadiono por malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Pli serioza problemo estas la fakto, ke miloj da homoj veturas al la matĉoj per aŭto. Esploro en 2019 pri piedpilkaj kluboj en Anglujo montris, ke 61% de ilia ellasado de karbondioksido estas kaŭzata de ŝatantoj veturantaj al kaj de la stadionoj. Por konvinki ŝatantojn ne veni per aŭtomobilo, iuj teamoj proponas senpagan publikan transporton al ĉiu, kiu aĉetis bileton por matĉo, dum lokaj fervojaj kompanioj pliigas la nombron de trajnoj dum ludotagoj, kaj stadionoj aldonis pli da lokoj por bicikloj.

Ajax, la Amsterdama piedpilka teamo, donas brilan ekzemplon, montrante kiel eblas malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Ĝi metis 4200 sun-panelojn sur la tegmenton de sia stadiono. Ili produktas pli da elektro ol oni bezonas. La troa energio estas sendata al la nacia elektra reto de la lando. Oni manĝigas kaprojn per la herbo-tondaĵoj de ĝia ludkampo, dum ĉe la stadiono oni vendas fromaĝojn faritajn per la lakto de la kaprinoj.

La piedpilkaj teamoj uzas multajn diversajn rimedojn por malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Tamen ili bezonas la subtenon de la ŝatantoj por efiki en la longa daŭro. Nova konkurso kun la nomo Cup26 estas maniero por kuraĝigi ŝatantojn kunludi. Ĉiufoje kiam ŝatanto plenumas agadon, kiu helpas la klimaton, tiu homo gajnas “golon” por sia teamo.

Kun kvar miliardoj da ŝatantoj tra la mondo, imagu la efikon, kiun piedpilkado povus havi en la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Fonto: https://www.positive.news/lifestyle/sport/climate-crisis-the-football-clubs-making-net-zero-more-competitive/

Myrtis Smith

La panvendejo Nakamura
La suba artikolo estas simpligita versio de pli detala artikolo aperinta ĉe ĈRI (Ĉina Radio Internacia).

Japanaj esperantistoj nun ofte renkontiĝas en kafejo Sojo en Tokio. Ĝi estas fama pro sia densa kikera kareo. Tamen en la pasinteco alia karea restoracio de Tokio estis grava por japanaj kaj internaciaj esperantistoj. Tiu estis la panvendejo Nakamura, kiu malfermiĝis en 1901 kaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Ĝi ricevas vizitantojn el la tuta lando, ĉar ĝi unue portis baratan kareon al Japanio. Sed ĝi estis ankaŭ grava kultura centro por Esperanto.

Fakte ĝi estas ne nur vendejo kaj restoracio. Je la komenco de la 20-a jarcento, geedzoj Aizō kaj Kokkō Sōma invitis junajn artistojn kaj verkistojn veni al la restoracio por renkontiĝi kaj interŝanĝi siajn spertojn. La artisto Nakamura Tsune ofte pentris Toŝikon, la plej aĝan filinon de la familio. Li enamiĝis je ŝi, sed ŝiaj gepatroj ne akceptis lian edziĝ-peton. Male, en 1918 ili permesis, ke ŝi edziniĝu al Rash Behari Bose, juna barata revoluciisto, kiu devis fuĝi al Japanio. La familio Sōma helpis lin kaŝi sin ĉe ilia panvendejo. La paro poste havis du gefilojn.

Ĝis tiam japanoj konis nur la kareon de la brita mara armeo. Sed en 1927, post la forpaso de sia edzino, Bose enkondukis en la menuon de restoracio Nakamura veran baratan kokin-kareon, kun grandega sukceso. En 1940 la restoracio Nakamura aldonis al sia menuo ankaŭ la karean panon.

Esperanto estis la kaŭzo de alia sukceso, kiam la restoracio Nakamura renovigis sian menuon en la dudekaj jaroj. Fakte, la rus-ukraina poeto Vasili Eroŝenko atingis Tokion en 1914 por studi en lernejo por blinduloj. (Vidu la apartan artikolon pri Eroŝenko en uea.facila.) Li lernis la japanan kaj verkis japanajn infanlibrojn. La japana publiko ŝategis lin. Nakamura Tsune pentris lian faman portreton ĉe la restoracio Nakamura, kie Eroŝenko loĝis dum iom da tempo. Li helpis Kokkō Sōma studi la rusan lingvon. Eroŝenko konvinkis la dramverkiston Akita Ujaku lerni la lingvon de Zamenhof. Ili ambaŭ festis la venon al Tokio de la fama barata verkisto kaj filozofo Rabindranath Tagore, kiu ankaŭ vizitis la restoracion.

Post 1918 Eroŝenko multe aktivis en politika grupo Shinjin-kai, kiu uzis Esperanton por paroli kun ĉinaj kaj koreaj studentoj. Sed en 1921 la japana polico fine arestis la blindan verkiston ene de restoracio Nakamura kaj li devis forlasi Japanion. Poste li instruis Esperanton en Ŝanhajo kaj Pekino, kie li amikiĝis kun gravaj esperantistaj verkistoj kiel Lu Xun. Kokkō Sōma decidis, ke la laboristoj de la restoracio estonte portu rusajn labor-vestojn. Ŝi ankaŭ dungis rusan bakiston, kiu pretigis rusajn panojn kaj supon.

Do, multe da interesaj historioj okazis en tiu loko de kareo kaj Esperanto.

Alessandra Madella

Tago de la Mortintoj
Ni meksikanoj kredas, ke la mortintoj neniam vere forlasas nin. Laŭ la tradicia kredo, en la Tago de la Mortintoj, la mortintoj venas viziti siajn vivajn familianojn.

Ni festas du fojojn la Tagon de la Mortintoj, en la 1-a kaj 2-a de novembro. La 1-a de novembro estas la tago, kiam mortintaj infanoj vizitadas, kaj la 2-a de novembro estas la tago de la plenkreskuloj mortintaj.

Ĉar la mortintoj vere laciĝas pro la longa vojo, kiun ili faris por atingi niajn domojn, oni devas proponi manĝaĵojn al ili. Ĉiu familio pretigas manĝon por siaj mortintaj familianoj. Oni starigas ĝin sur granda tablo bele ornamita, kaj oni metas ĉiujn manĝaĵojn, kiujn la mortintoj ŝatis. Kelkfoje oni proponas ankaŭ ludilojn kaj cigaredojn, ne nur manĝaĵojn. Tion oni nomas “ofero”.

Ĉiam oni ornamas precipe per bela flava floro kun la nomo sempasuĉil (meksika taĝeto). Tiu vorto en la naŭatla lingvo signifas “dudek-floro” kaj ekde la antikva indiĝena epoko oni oferas ĝin al la mortintoj.

Krome la infanoj, alivestitaj en monstraj kaj teruraj maskoj kaj vestaĵoj, iras al ĉiu domo por peti dolĉajojn. Tradicie ili demandas: “Ĉu vi donos al mi mian kranieton?” Oni ne precize scias la originon de tiu tradicio. Kelkaj historiistoj opinias, ke tio originis en la antikva indiĝena epoko, sed aliaj opinias, ke la kutimoj peti “kranieton” kaj fari oferojn datas de posta epoko.

Dum tiu periodo oni faras ĉiajn kulturajn eventojn; ekzemple en la muzeoj oni montras oferojn kaj skulptaĵojn en la formo de skeletoj. Ekzistas ankaŭ famaj filmoj pri la Tago de la Mortintoj. Krome oni festas per dancoj, festivaloj, paradoj, ekspozicioj, kaj tiel plu.

Krom la pli ĝeneralaj kutimoj, ĉiu vilaĝo en Meksiko havas sian propran manieron festi. Eble la sola afero komuna al ĉiuj estas la reciproka vizitado: tradicie la mortintoj vizitas niajn domojn sed ankaŭ ni ĝuas la tempon, kiam ni ĉiujare dum tiu periodo ornamas per la plej belaj floroj iliajn tombojn. Tiel la mortintoj restas en niaj pensoj kaj niaj koroj.

Carlos Velazquillo

Kiel prizorgi vian komputilon
Se vi havas elektronikan aparaton, kiu ne funkcias bone, la unua afero por fari estas restartigi ĝin. Ne gravas, kia estas la aparato: ĉu poŝtelefono, komputilo, tabulkomputilo, vid-luda sistemo aŭ simile. Restartigi elektronikan aparaton solvos la plejmulton de la problemoj. Vi devus fari tion por via komputilo ĉiusemajne.

Restartigi komputilon signifas tutsimple malŝalti kaj reŝalti ĝin. Tiel oni fermas ĉiujn programojn, restarigas konektojn, forigas provizorajn dosierojn, kaj funkciigas programajn ĝisdatigojn. Se komputilo ne funkcias ĝuste – ekzemple se ĝi malrapidas, ne konektiĝas al la interreto, tro varmiĝas, aŭ se programoj ne malfermiĝas – restartigi ĝin solvos la plejmulton de la problemoj.

Homoj ofte lasas sian komputilon “dormeti” nokte. Tio signifas, ke la komputilo fariĝas neaktiva, la ekrano nigriĝas, tamen tio ne estas sama afero kiel malŝalti ĝin. Kiam la komputilo dormetas, ĝi uzas malmulte da elektro sed ĝi ankoraŭ funkcias.  Programoj daŭre funkcias kaj ĝia memoro restas aktiva. Ne estas konsilinde lasi la komputilon en tiu stato tro longe. Kiam oni restartigas ĝin, oni malhelpas diversajn problemojn.

Restartigi komputilon utilas plur-maniere:

1. Purigi la memoron. Kiam oni malfermas programon, ĝi aktivigas la memoron de la komputilo. Iuj programoj ankaŭ kreas provizorajn dosierojn. Fermi la programon ne ĉiam purigas la memoron aŭ forviŝas tiujn dosierojn. Programoj postlasas elektronikajn signojn. Malŝalti la komputilon devigas ĉiujn programojn halti, malplenigas la memoron kaj forviŝas dosierojn, tiel forviŝante la postsignojn.

2. Plibonigi sendratajn konektojn. Estas ĝene, kiam la komputila sendrata konekto ĉesas funkcii, aŭ kiam hejma sendrata aparateto ne plu funkcias. Kiam komputilo estas ŝaltita dum longa tempo seninterrompe, la kvalito de la konekto povas varii, ĝis en iu momento la konekto hazarde rompiĝas, tiel ke unu el la sendrataj aparatoj ĉesas funkcii. Kiam oni restartigas la komputilon, oni samtempe starigas tiajn konektojn.

3. Plibonigi efikecon. Se komputilo fariĝas varma aŭ la ventumilo multe bruas, tio povus esti signo ke io funkcias en la fono. Tio povas kaŭzi trovarmiĝon, kiu povus difekti la internajn partojn de la komputilo kaj rezultigi perditajn datumojn. Malŝalti la komputilon samtempe malŝaltas funkciantajn programojn.

4. Kompletigi ĝisdatigojn. Dum komputilo estas konektita al la interreto, programoj kutime ricevas ĝisdatigojn. Ĝisdatigoj gravas, ĉar ili plibonigas la sekurecon, riparas misaĵojn, kaj enkondukas novajn funkciojn. Iuj ĝisdatigoj ne funkcias ĝis oni restartigas la komputilon.

5. Ripari malgrandajn hazardajn problemojn. Kiam oni restartigas la komputilon, ĝi ekfunkciigas diagnozan programon. Tio malplenigas la memoron, rekreas konektojn, haltigas programojn funkciantajn en la fono, kaj forviŝas provizorajn dosierojn. Tiel la komputilo purigas sin mem por funkcii pli bone.

Komputilo estas multekosta aparato. Ĝi helpas nin komerci, studi, kaj komuniki kun la mondo. Per taŭga prizorgado ĝi funkcios bone dum longa tempo.

Myrtis Smith

Granda pando: Oni ŝanĝis mian kategorion
Artikolo aperinta unue en El Popola Ĉinio. La teksto estas iom simpligita.

La 7an de julio reprezentanto el la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio diskonigis la jaran kunvenon de la Monda Ekologia Forumo en Guiyang, dirante, ke necesas ŝanĝi la kategorion de la granda pando.

Cui Shuhong, fak-estro pri naturo kaj ekologia konservado sub la Ĉina Ministerio de Ekologio kaj Vivmedio, diris, ke la nombro de grandaj pandoj en la naturo kalkuliĝis je pli ol 1 800, kaj ke ilia situacio estis ŝanĝita de "en danĝero" al "vundebla".

Cui diris, ke pliboniĝas ankaŭ la vivkondiĉoj de aliaj endanĝeraj specioj, ekzemple la tibeta antilopo kaj la elafuro.

Liu Zijia

Maldolĉa ĉokolado
"Ĉokolado estas perfekta manĝaĵo, tiel sana kiel bongusta, bonfara restarigilo de elĉerpita forto... ĝi estas la plej bona amiko de tiuj, kiuj okupiĝas pri literaturaj aferoj."

•    Justus, Barono de Liebig (1803-1873)

Ne nur verkistoj amas ĉokoladon. La tutmonda konsumo kreskas, precipe en aziaj landoj.

La ĉefa konsistaĵo de ĉokolado estas kakao, farita el la faboj de kakao-arboj. Sed la kultivado de kakao-arboj estas malfacila kaj estas en danĝera situacio jam de multaj jaroj.

Kvankam kakao devenas origine de centra Ameriko, nuntempe ĝiaj ĉefaj produktantoj estas Ebur-Bordo, Ganao kaj Indonezio. Ebur-Bordo kaj Ganao produktas pli ol duonon de la monda kakao. La produktantaj landoj estas malmultaj pro simpla kialo: nur tiuj landoj havas la apartajn veterajn kondiĉojn, kiujn la kakao-arboj bezonas. Kvin ĝis ses milionoj da kamparanoj kreskigas kakao-arbojn en la ekvatora regiono, kie troviĝas pluv-arbaroj. Ilia plua vivado estas endanĝerigita pro la vetera situacio, plantaj malsanoj, kaj pro la prezo de kakao.

La kakao-arbo estas delikata, sentema planto. Ĝi fartas bone precipe en tre malsekaj regionoj, kie multe pluvas kaj ne tro malvarmas. Altaj pluv-arbaraj arboj necesas por ŝirmi la kakao-arbojn kontraŭ tro da suno kaj vento. La nuntempa ŝanĝiĝanta vetera situacio kaŭzas problemojn, precipe kiam estas sekeco. Samtempe fi-insektoj kaj plantmalsanoj povas rapide endanĝerigi la kreskadon de kakao-arboj.

La produktado de ĉokolado estas granda fonto de mono, sed malmulte de tiu mono atingas la homojn, kiuj efektive produktas la kakaon. Tio estas kutima situacio en multaj afrikaj landoj, de kie oni eksportas bazajn materialojn. Aliaj landaj prilaboras la materialojn, kaj gajnegas per la vendo de la finaj produktoj. La mezuma kakao-kultivisto en Ebur-Bordo gajnas nur 97 cendojn tage. Tio estas multe sub la limo de malriĉeco, kiu laŭ la Monda Banko estas 1,90 usonaj dolaroj tage (2020).

Eblus parte solvi la situacion por la kakao-kultivistoj per plibonigo de la terkultivaj metodoj. Ili ankaŭ bezonas pli fortajn variojn de kakao-arboj, kiuj povus pli sukcese kontraŭstari al malsanoj, fiinsektoj, sekeco kaj malbona vetero. Por pli rapide evoluigi tiajn plibonigitajn variojn, sciencistoj esploras la sinsekvon de la kakao-arba genaro.

La produktado de ĉokolado mem en landoj kiel Ganao estas malfacila kaj multekosta. Tial multaj kakao-kultivistoj serĉas aliajn rimedojn por diversigi siajn enspezojn. Jen kuraĝiga ekzemplo:

Elizabeth Obeng estas patrino de kvin infanoj, kiu kultivas kakao-arbaron de 20 000 kvadrataj metroj en centra Ganao. Por pligrandigi sian enspezon, ŝi mastrumas malgrandan vendejon kaj instruas en lernejo. Ŝi ricevas valoregan subtenon de loka kunlabora societo. Tie, ŝi lernis pli bonajn terkultivajn metodojn, ekzemple planti altajn fruktarbojn por ŝirmi la kakao-arbojn. Rezulte, ŝia produktado de kakao kreskis kvaroble. La kroma enspezo ebligis al ŝi pagi la edukadon de siaj infanoj kaj prizorgi siajn kakao-arbojn.

Se ĉokolado estas nia bona amiko, ni ne forgesu, ke nia bona amiko dependas de la klopodoj de homoj kiel Elizabeth.

Craig Williams

Ĉina drako
Drako estas nobla besto en Ĉinujo. Ĝi alportas bonan ŝancon. Drako estas ankaŭ la simbolo de reĝo.

En Novjaro oni dancas drako-dancon kaj leono-dancon, por ke venu bonŝancoj. Multaj ĉinoj kredas, ke drako estas reĝo de akvo kaj vetero, kaj precipe ke ĝi regas la marojn.

Drako estas unu el dekdu bestoj de la jaroj laŭ la ĉina kalendaro. La drako-jaro estas la plej ŝatata jaro, kiu estas malo de la tigro-jaro. Infanoj naskiĝintaj en la drako-jaro estas ĉie bonvenaj. Novaj geedzoj eĉ trovas drak-infanon por esti unua uzanto de ilia nova lito. Oni kredas, ke drak-infano kunportas bonŝancon.

Ĉinoj uzas kvar bestojn por montri la direktojn: blua drako estas en oriento, blanka tigro estas en okcidento, ruĝa birdo estas en sudo, nigra testudo estas en nordo. Ankaŭ la direktoj de ĉambro estas nomataj tiel. Irante el la domo eksteren, maldekstre estas la drako-direkto. Kutime oni nepre eniras domon el la drako-direkto (kaj nepre NE eniras en la tigro-direkton!)

La korpo de drako konsistas el naŭ bestoj: ĝi havas okulojn de kuniklo, kornojn de cervo, kolhararon de leono, nazon de bovo, buŝon de hundo, lip-harojn de katfiŝo, ungegojn de aglo, skvamojn de fiŝo, kaj korpon de serpento. Tial oni ankaŭ nomas ĝin “estaĵo kun naŭ malsimilaĵoj”, alivorte drako nek tute similas kuniklon, nek cervon, nek leonon, ktp.

Fama ĉina diraĵo estas Karpo salte pasas la Drakan Pordon. Ĉe Flava Rivero estas akvofalo, kies nomo estas Draka Pordego. Sub la akvofalo flavaj karpoj daŭre saltadas. Oni diras, ke se la karpo saltus super la akvofalon Draka Pordego, ĝi transformiĝus en drakon, ĉar fakte drako havas skvamojn kiel karpo. La diraĵo signifas, ke laborante kuraĝe kaj persiste, la homoj povos atingi altan sukceson kiel la karpo, kiu fariĝus drako, se ĝi daŭre saltante sukcesus salti super la akvofalon.

Malsimile al ĉinaj drakoj, okcidentaj drakoj estas danĝeraj bestoj. Ni ĉinoj opinias, ke tiuj estas malbonaj parencoj de niaj noblaj drakoj.

Liru CHEN

Vizaĝ-rekona programo
Vizaĝ-rekona programo povas identigi vizaĝon per foto aŭ filmeto. Registaroj, polico, firmaoj, kaj aliaj instancoj uzas ĝin tra la tuta mondo. Kiel ĝi funkcias?

Unue la programo rekonas, ke la koncerna objekto estas vizaĝo (kaj ne frukto, aŭ arbo, aŭ aŭto). Tiam ĝi faras multenombrajn mezurojn de la vizaĝo. Fine ĝi komparas tiujn ciferojn kun ekzistantaj fotoj. La plejmulto da vizaĝ-rekonaj programoj estas precizaj ĝis pli ol 90%.

Pro la kronviruso, pli da homoj ĉie nun portas maskon ĉe la vizaĝo. Kiun sekvon tio havas por la precizeco de la vizaĝ-rekona programo?

Tutsimple tio ne havas sekvojn. Vizaĝo-kovriloj ne estas nova afero. En multaj aziaj landoj, la homoj ofte portas maskon. En aliaj lokoj, la homoj portas vizaĝo-kovrilon pro religiaj kialoj. La programo scias, kiel trakti tiun situacion. Unue ĝi rekonas la fakton, ke la vizaĝo estas kovrita. Poste ĝi enfokusigas la partojn videblajn: la okulojn, brovojn, frunton, ktp. Tiuj informoj estas tre fidindaj, ĉar tiuj partoj ne ŝanĝiĝas multe kiam oni maljuniĝas aŭ dikiĝas.

La polico ofte uzas vizaĝ-rekonan programon, sed ĝi havas multajn aliajn uzojn. La usona filmo-kompanio Disney planas uzi ĝin, kiam vizitantoj alvenos ĉe ĝia amuz-parko. Post kontrolo de la vizaĝo la programo kreos unikan bileton por ĉiu vizitanto. Tiel la homoj povos eniri kaj reeniri la parkon pli rapide, sen la neceso mane tuŝi la aparatojn.

Ĉiu instanco povas uzi vizaĝ-rekonan programon, precipe dum ĉi tiu kronvirusa tempo. En flughavenoj estos malpli granda risko al vojaĝantoj kaj laboristoj, se ili ne devos malkovri siajn buŝon kaj nazon ĉe sekurecaj kontrolpunktoj.

Tiu teknologio tamen havas ankaŭ multajn malavantaĝojn. La programo ofte malĝuste identigas homojn kun malhela haŭto. La programoj apartenas al privataj firmaoj, tial ne ekzistas maniero por kontroli iliajn rezultojn. Ankaŭ estas la baza demando pri privateco; ili povas uzi fotojn de ĉiu ajn homo sen ties scio aŭ konsento.

Eĉ se tiu ideo ne plaĉas al ĉiuj, la vizaĝ-rekona programo jam estas parto de nia vivo. Firmaoj laboras por plibonigi ĝian precizecon, ĉu kun aŭ sen masko. Same kiel ĉiu ajn ilo, tiu teknologio povas esti aŭ utila aŭ danĝera. Ni devas decidi, kia ĝi estu.

Myrtis Smith

La Granda Muro de Ĉinio
“La Granda Muro” estas ĝia oficiala nomo. Ĉinoj kutime nomas ĝin “la Longa Muro”. Ĉar la longeco estas miloj da lioj, oni ankaŭ nomas ĝin “la dek-mil-lia Longa Muro”. La efektiva longeco de la Granda Muro estas pli ol dudek mil kilometroj.

La konstruado de la Granda Muro komenciĝis en la 5-a jarcento a.K.E., dum la periodo de Militantaj Regnoj. Tiam ne ekzistis unu longa muro, sed pluraj muroj malpli longaj. En la 3-a jarcento a.K.E., Qin Ŝi Huang sukcese venkis la aliajn regnojn kaj fariĝis la unua imperiestro de la unuigita Ĉinio. Li komencis la konstru-laboron, kiu longigis la ekzistantajn murojn kaj kunigis ilin. La generalo Meng Tian uzis tricent mil soldatojn por fari la taskon, ĝis finfine formiĝis unu longa kontinua murego.

Postaj dinastioj daŭre faris la konservan aŭ konstruan laboron. Precipe dum la Ming-dinastio, de la 14-a jarcento ĝis la 17-a jarcento, la Granda Muro dudek fojojn estis riparita. Ĉiufoje la riparado postulis la laboradon de kelkcent miloj da soldatoj aŭ kamparanoj. Tio estis grandega tasko.

La Granda Muro serpentumas ĉirkaŭ la montaroj Yinshan (陰山) kaj Yanshan (燕山), kiuj etendiĝas tra norda Ĉinio de la okcidento ĝis la oriento. Ĝi ĉefe protektis la ebenaĵon kaj la urbojn de centra Ĉinio kontraŭ la nordaj nomadaj triboj. Oni ofte diras, ke la Granda Muro estas videbla de la Luno. Tio estas dubinda, ĉar ĝia larĝeco estas pli-malpli 6 metroj, tiel ke multaj aŭtovojoj estas pli larĝaj ol ĝi. Tamen, pro ĝiaj longeco kaj aparteco la Granda Muro estas la plej granda militkonstruaĵo iam ajn konstruita. Tial ĝi apartenas al la Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1987.

Nuntempe oni per diversaj manieroj povas viziti tiun grandan muregon en 15 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. La plej fama kaj facile atingebla loko por vidi la muregon estas Badaling, 85 kilometrojn norde de Pekino. Ĉiutage kelkaj dekmiloj da turistoj vizitas ĝin.

Multaj ĉinaj literaturaj verkoj rilatas al la Granda Muro. Ĝi profunde influis la ĉinan kulturon.

Liru Chen

Ĉi tie vi povas spekti dum Shanshan voĉlegas la tekston.

Praktika Esperanta agado en Centra Azio
Okazis en 1923, ke grupo de esperantistoj en la tiama Ĉeĥoslovakujo fondis kooperativon “Interhelpo” kun la celo helpi en la konstruado de industria urbo en Soveta Kirgizujo. Veturis el Ĉeĥoslovakujo entute 1078 homoj (407 membroj de la kooperativo kun 671 familianoj). Ili veturis al Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizujo.

La unuaj jaroj estis malfacilaj. La membroj de la kooperativo loĝis en la malnovaj konstruaĵoj de eksa loĝejo por milit-kaptitoj. Tiu loĝejo ankoraŭ troviĝis en Biŝkeko post la fino de la milito inter Rusujo kaj Japanujo en 1904-1905. Sed dum la unua tre malvarma vintro trideko da partoprenantoj, plejparte infanoj, mortis pro pluraj malsanoj kiel tifo. Malgraŭ tio, la kooperativanoj daŭrigis sian agadon. Ili komencis konstrui industrian kvartalon, konstruante unue elektrejon. En la postaj jaroj ili konstruis fabrikon de ŝtofoj, fandejon, meblofabrikon kaj aliajn industriajn produktejojn.

La sovetaj instancoj estis tre kontentaj pri la laboro de tiu kooperativo. En 1925 oni anoncis, ke ĝi estas la plej sukcesa kooperativo en la tuta Sovetunio, kaj en 1930 ĝiaj fabrikoj produktis 20% (procentojn) de la tuta industria produktado de Kirgizujo kaj laborigis 500 homojn. Post la unuaj jaroj multaj aliaj eŭropanoj el Hungarujo, Germanujo kaj Pollando aliĝis al ili.

“Interhelpo” estis ankaŭ la nomo de la lingvo, kiun parolis la kooperativanoj. Ili deziris uzi Esperanton, sed fakte Esperanto estis nur la bazo de ilia lingvo. Ili aldonis vortojn el siaj propraj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, germana, hungara, rutena) kaj ankaŭ iujn vortojn kirgizajn, uzbekajn, rusajn, ukrainajn, taĝikajn kaj tatarajn. Ili ja devis uzi lokajn laboristojn por multaj taskoj. Tial kreiĝis iuspeca piĝina Esperanto, kiu meritus esti aparte esplorita, se ekzistus fontoj.

Interesa estas la fakto, ke la fama ĉeĥoslovaka politikisto Alexander Dubĉek estis partoprenanto de Interhelpo kiel infano, kune kun siaj gepatroj.

Sed la periodo de persekutoj de Stalin en la 30-aj jaroj trafis ankaŭ la kooperativanojn. Ĉar ili estis eŭropanoj, oni akuzis ilin pri spionado por fremdaj landoj. Kvankam ili venis labori pro idealismaj kialoj, iuj estis ekzekutitaj kiel malamikoj de Sovetunio. Fakte la familio de Dubĉek revenis al Ĉeĥoslovakujo en 1938 kaj la kooperativo ĉesis funkcii en 1943.

Renato Corsetti

Fontoj de ĉi tiu artikolo estas la vikipedia artikolo pri Interhelpo, kaj artikolo de Marina Napolitano en itala reta gazeto pri Orienta Eŭropo: East Journal, STORIA: Interhelpo, la cooperativa esperantista cecoslovacca nel Kirghizistan sovietico.

Aŭtismo hodiaŭ
Aŭtismo ne estas malsano. Ĝi estas stato de homo kun aparta cerbo-konstruo kaj aparta cerbo-konektado.

Aŭtismaj homoj tute ne similas inter si, kaj la kaŭzoj de aŭtismo estas tre diversaj. Tial oni parolas ne simple pri “aŭtismo”, sed pri “la aŭtisma spektro”, ĉar aŭtismuloj estas same variaj kiel la koloroj de la ĉielarko. Nuntempe oni nomas tion neŭrodiverseco.

Kiel eblas esti certa, ke homo estas aŭtisma? La diagnozo baziĝas sur du ĉefaj kondutoj:

1. Mallerta socia komunikado;

2. Mallarĝaj sed profundaj interesoj.

Ĝenerale aŭtismaj homoj estas aparte sentemaj pri vido, aŭdo, flaro, tuŝo, gusto, konscio pri sia korpo, ekvilibro, varmosento kaj dolorsento. Aŭ tute male, ili povas esti aparte malsentemaj. Aŭ ili havas problemon trakti tiujn informojn, kiam venas tro multaj informoj samtempe; aŭ ili havas nekutiman kapablon kunligi malsamajn sensojn, ekzemple kunligas muzikan sonon kun aparta koloro.

Ofte estas aliaj samtempaj ĝenoj: atento-manko, emocioj tro fortaj aŭ tro malfortaj, pli da doloroj, pli da malsanoj kaj pli da sinmortigoj.

Per frua diagnozo de aŭtismo eblas pli efike helpi aŭtisman infanon. Eĉ diagnozo en maljuna aĝo helpas, ĉar oni finfine komprenas kial dum la tuta vivo oni havas nekutimajn mensajn kapablojn kaj samtempe strangajn malkapablojn. Ekzemple mi je 56 jaroj subite tute alimaniere komprenis min mem.

•    Mia cerbo ne estas “stranga”; ĝi havas tre altajn kapablojn apud aliaj kapabloj pli ordinaraj...

•    Kiel infano mi estis mallerta en komunikado kaj malkapabla kompreni sociajn situaciojn kaj defendi min...

•    Mi ne estas “soleca homo”, sed malkapabla resti en grupo aŭ konservi geamikojn pro miaj sociaj mallertaĵoj...

•    Mi ne estas “tro serioza” kaj “malsociema”, sed mi havas mallarĝajn fiksajn interesojn, kiuj profunde okupas min...

•    Mi ne estas “rigida”, sed mi malfacile vidas la situacion per aliaj okuloj…

•    Mi ne estas “malamikema”, sed vere apenaŭ rekonas vizaĝojn…

•    Mi ne estas “malvarma”, sed mi bezonas pli da tempo por legi emocion sur vizaĝo…

•    Mi ne estas “ne matura”, sed mi tro profunde sentas emociojn, eĉ de bestoj kaj de foraj suferantaj popoloj...

•    Mi ne estas “tro babilema”, sed mi ne komprenas sociajn signojn kiel ekzemple malintereson de mia kunparolanto...

•    Mi ne estas “malĝentila”, sed tro klara kaj rekta. Kaj mi ne komprenas, kiam oni ne estas tre klara kaj rekta kun mi...

•    Mi ne estas “tro postulema”, sed mi tre forte reagas, kaj eĉ suferas pro fortaj perceptoj kaj konfuzaj informoj...

•    Ne estas hazardo, ke mi ŝatas la regulan kaj fratecan Esperanton…

•    Ne estas hazardo, ke mi ŝatas vortojn, vortarojn kaj vortludojn...

•    Ne estas hazardo, ke mi ŝatas muziki per violono...

En multaj landoj homoj neniam scias, ke ili havas aŭtismon. Ili kulpigas sin mem, aŭ la aliajn, pro siaj malfacilaĵoj. Aliaj homoj, eĉ kuracistoj, ne rekonas aŭtismon ĉe ili.

Ni nun komencas pli bone kompreni la strangaĵojn de aŭtismuloj. Unu el 50 homoj ĉirkaŭ ni estas aŭtisma; en Esperantujo eble estas dekoble pli.

Fine: ni, la aŭtismuloj, bezonas pli bone koni nin mem. Necesas konstrui pli akcepteman kaj pli aŭtisma-amikan socion. Tiel ni plibonigos niajn vivo-kvaliton kaj vivo-daŭron (kiu ĝenerale estas 17 jarojn pli mallonga ol tiu de aliaj homoj).

Françoise NOIREAU (Fransoazo)

La bovo en Brazilo
La suba artikolo estis verkita por la ĉina Jaro de la Bovo, laŭ peto de la Esperanto-Asocio de Tianjin.

Bovo estas forta kaj granda besto, kutime obeema kaj helpema al homoj, sed kiam bovo forkuras, neniu ĝin povas kapti, ĉar ĝi estas tre forta kaj danĝera. Multaj brazilaj kantoj kaj rakontoj temas pri bovoj, kiuj forkuris kaj kaŭzis grandan detruadon, dum aliaj laŭdas iliajn bonajn agojn, kiel ekzemple savi homon en danĝero.

Ankaŭ multaj brazilaj verkistoj uzis bovojn en siaj verkoj. Mi aparte ŝatas la rakonton "Babilado inter bovoj", de João Guimarães Rosa (kiu cetere estis esperantisto), en kiu du bovoj babilas pri alia bovo, kiu kleriĝis kaj komencis pensi antaŭ ol agi, ekzemple manĝi herbojn laŭ vojo kiu kondukas al rivero, por esti proksima al la akvo kiam ĝi sentos soifon. Tiu bovo mortis pro akcidento sur monto-flanko, kaj laŭ la nekleraj bovoj, tiu akcidento ne estus okazinta, se ĝi ne estus kleriĝinta. Per tiuj bovoj, Rosa brile bildigas la brazilan socion.

Populara en la tuta lando, bovo ludas gravan rolon en la brazila folkloro. Aparte interesa estas la kampara teatraĵo Bumba-meu-boi, kiu rilatas al rakonto pri la morto kaj renaskiĝo de bovo. Ĝi temas pri graveda virino, kiu volas manĝi langon de bovo. Ŝia edzo mortigas bovon por preni ĝian langon, kaj pro tio estas arestita laŭ ordono de la posedanto de la bovo. Finfine per la helpo de sorĉisto, li sukcesas renaskigi la bovon.

En pluraj lokoj de Brazilo, tiu kampara teatraĵo evoluis al paradoj kaj alispecaj eventoj, en kiuj la bovo ludas la ĉefan rolon. Ofte estas pluraj grupoj kiuj konkuras. Tiuj festoj ligiĝas al pluraj tradicioj, kiuj devenas el Eŭropo, Afriko kaj indiĝenaj popoloj de Brazilo. La tradicia festo de Bumba-meu-boi de la brazila ŝtato Maranhão estas unu el la plej popularaj kaj estas rekonata de Unesko, kiu konsideras ĝin Kultura Heredaĵo de la Homaro.

En la urbo Parintins de la subŝtato Amazono, tiu tradicio evoluis al tre grava evento: la Folklora Festivalo de Parintins, kiu okazas ekde 1965 kaj estas unu el la ĉefaj folkloraj eventoj en la lando. Tiu festivalo komenciĝis kiel danc-festivalo por kolekti monon por konstrui preĝejon. En la posta jaro oni invitis du grupojn, Bovo Garantido kaj Bovo Caprichoso, sin prezenti en la festo. Tiuj grupoj, fonditaj komence de la 20-a jarcento, konkuras inter si. Ambaŭ el la du grupoj estas reprezentata de sia bovo, kaj ĉiujare ili konkuras por ricevi la premion.

Nuntempe la festivalo de Parintins similas al la fama karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. En ambaŭ festivaloj grupoj konkuras per muziko, kostumoj, dancoj ktp por ricevi premion. Sed en Parintins la konkuro okazas en speciala loko, nomita bumbodromo. Oni ludas tradician lokan muzikon, kaj la dancoj kaj kantoj rilatas al tradiciaj rakontoj de Amazonio. Aparte grava parto de la konkuro estas la momento, kiam oni rakontas la fabelon, kiu donis sian nomon al la festivalo. Laŭ la loka versio, la posedanto de la bovo alvokas kuracistojn por revivigi ĝin, sed ili ne sukcesas. Finfine, la bovo estas revivigita de indiĝena sorĉisto.

Rafael Henrique Zerbetto

Nasr Edin Hoĝa
La suba artikolo unue aperis en la revuo Juna amiko n-ro 165 (4/2020). Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila.

Ĉirkaŭ Nasr Edin Hoĝa ĉio abundas.

Abundas liaj nomoj. Foje oni diras Nasreddin, foje Goha aŭ Joha. Ne gravas. Vikipedio starigis liston de liaj nomoj : aperas 34!

Abundas la landoj, kie li aperas en tradiciaj rakontoj kaj fabeloj. Li estas konata de Balkanio ĝis Mongolio, de Kaŭkazo ĝis Pakistano. Origine li estis turko.

Li naskiĝis en 1208 kaj mortis en 1284, supozeble. Abundas la lokoj, kie laŭdire li estis entombigita.

Abundas liaj trajtoj: foje li estas saĝulo, foje li parolas kiel stultulo, foje li komentas vigle, foje li primokas akre. Li havas la rajton primoki la gravulojn kaj la saĝulojn.

Nasr Edin havis azenon. Kutime li sidis sur la azeno en la malĝusta direkto kaj rigardis malantaŭen. Sensencaĵoj abundis en lia buŝo kaj en liaj agoj, kune kun saĝaj komentoj kaj helpemaj aŭ lertaj agoj.

Jen rakonto pri li:

Dum tuta posttagmezo Nasr Edin promenadis en urbo kune kun du gravaj homoj. Unu estis religia gvidanto kun la titolo imamo, la alia estis juĝisto kun la titolo kadi. Venis la momento por saluti unu la alian kaj disiri.

“Vi vere estas nekutima persono,” diris la religiulo. “Foje oni povus supozi, ke vi estas malhonestulo kun kapablo ŝteli kaj trompi iun ajn, sed tuj poste oni povas imagi, ke oni estas en ĉeesto de stultulo.” La juĝisto plu parolas: “Estu nur unufoje honesta kaj diru al ni la veron: kiu vi estas en la realo? Ĉu vi estas trompisto aŭ stultulo?”

“Tio dependas,” respondis Nasr Edin. “Tamen jen tio, kion mi povas diri al vi du en tiu ĉi momento: mi estas precize inter ambaŭ.”

Dirante tion, li povis diri trompisto al religiulo kaj stultulo al juĝisto, aŭ ĉu li volis diri la malon?… Vi decidu!

UNESKO decidis siatempe, ke la jaro 1996 estu la Jaro de Nasr Edin Hoĝa.

Mireille Grosjean

Ĉina esplorilo Ĉang'e-5 revenigis specimenon
Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

Ĉina esplorilo Ĉang'e-5 revenigis specimenon de la Luno al la Tero

Je la 1-a horo kaj 59 minutoj de la 17-a de decembro la esplorilo Ĉang'e-5 surteriĝis ĉe la antaŭplanita loko en Siziwang, en la Aŭtonoma Regiono Interna Mongolio, norda Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon kaj saluton al la laborantoj de la projekto.

La esplorilo plenumis multajn taskojn: kolekti specimenon sur la Luno, ekflugi el la Luno, kupli en la luna orbito kaj revenigi la lunan specimenon.

La 17an de decembro Universala Esperanto-Asocio sendis gratulan leteron al Ĉina Esperanto-Ligo pri la tra-rompa atingo de Ĉinio.

Hodiaŭ, unuafoje post la sepdekaj jaroj, la spac-misio Ĉang'e-5 revenigis specimenon de lunaj rokaĵoj al la Tero. Ĉinio estas la tria spac-potenco post Usono kaj Rusio, kiuj tion faris antaŭ preskaŭ duonjarcento.

Tiu estis la facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.

Glaciulo en Aŭstrio
Sabato la kvina de septembro 2020 estis varma suna tago en Melk, Aŭstrio.

Sed ne por Josef Koeberl. Dum la suno brilis, la aŭstro staris dum pli ol du horoj kaj duono en ŝranko plenigita je glacio. Vestite nur en bankostumo, li eniris la specialan vitran ŝrankon, kaj fermis la pordon. Li staris senmove dum helpantoj ŝutis super lin pli ol 200 kilogramojn da glaci-kuboj. Tute kovrite de glacio ĝis la kolo, li restis trankvile en la ŝranko dum 2 horoj, 30 minutoj kaj 57 sekundoj.

Tiel jam la duan fojon li rompis la mondan rekordon pri tutkorpa kontakto kun glacio. Lia antaŭa rekordo, en 2019, estis 2 horoj, 8 minutoj kaj 47 sekundoj. La pli frua monda rekordo estis de Songhao Jin el Ĉinio, kiu en 2014 travivis tian glacibanon dum unu horo, 53 minutoj kaj 10 sekundoj. Koeberl kredas, tamen, ke eblus resti tri horojn kovrite de glacio.

Lia celo estis etendi siajn limojn, kaj atentigi pri la plivarmiĝo de la klimato. Ĉar li trejnas sin en alta monta tereno, li volas precipe atentigi pri la degelado de glaciriveroj.

Kiel Koeberl povis resti tiel longe en ŝranko da glacio? Post la travivaĵo, li diris, ke ne estis facile toleri la doloron. Li provis imagi kaj utiligi pozitivajn emociojn, kiuj helpis lin daŭrigi la defion.

Kion faris la rekordulo post tiu mirinda atingo? Li simple estis feliĉa denove senti la varman sunon sur sia dorso. Kaj kompreneble, dum li pozis por fotistoj, li manĝis glaciaĵon!

Craig Williams