Salti al enhavo

Novaj okulvitroj


 Diskonigi

Foto: Wikimedia / Hackfish CC BY-SA 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Margareto vizitis okul-kuraciston, kaj ricevis novajn okulvitrojn.

‘Ho, mi nun vidas tiel klare!’ ŝi diris. ‘Mi estas tre kontenta!’

Ŝi eliris el la oficejo, kaj vidis sian aŭton.

‘Ho, ĝi ne estas tiel bela, kiel mi pensis!’ ŝi diris. Ŝi iris al la aŭto-vendejo, kaj aĉetis novan, belan, brile verdan aŭton. ‘Mi estas tre kontenta!’ ŝi diris.

Hejme, ŝi rigardis la murojn, kaj diris: ‘Ho ve, ili estas malpuraj kaj makulitaj!’ Kaj ŝi vokis farbiston, kiu farbis ĉion. ‘Kiel bele!’ ŝi diris. ‘Mi estas tre kontenta!’

Sed vespere ŝi komencis spekti televidon, kaj konsciis ke la bildo sur la ekrano ne estas bona. La sekvan tagon ŝi mendis novan, grandan televidilon. ‘Ĉio estas tre klara kaj bona!’ ŝi diris. ‘Mi estas tre kontenta.’

La sekvan tagon ŝia edzo revenis de vojaĝo pro sia laboro. Kiam li envenis, ŝi rigardis lin kaj pensis: ‘Ho, li ne estas tiel bela...’

Lee Miller

  • Ŝati 4

Lee Miller estas administranto de la grupo Duolingo Esperanto Learners en Facebook, kaj li aranĝas la instru-programojn por NASK (la usona somera Esperanto-kursaro).  Li loĝas en Teksaso, Usono, kun edzino kaj hundo, kaj estas tre aktiva avo.  Oni nomas lin ‘Liĉjo’ en Esperantujo, kaj por lernantoj li verkis serion de #LiĉjoRakontoj. Lastatempe li verkis kelkajn simplajn rakontojn por novaj lernantoj.


  • farbi: kolorigi.

1315893276_Farbi(wkp.).jpg.ce14cd478c1cf153dc69afea6f6234b5.jpg

Foto: Wikimedia/Biswarup Ganguly CC-BY 3.0

  • konscii: havi klaran scion pri la propraj agoj kaj spertoj. 
  • makuli: fari malpuran aŭ miskoloran lokon sur veston aŭ alian objekton.

502595911_Makulo(elinterreto).thumb.jpg.636a86899056da39dce8e3ba773ff036.jpg

  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • ve!: kia malfeliĉo!

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.