Salti al enhavo

Nova festo: Kvanzao


 Diskonigi

Foto: Wikimedia/Adjoajo CC BY-SA 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis José Antonio Vergara.

La Movado por Civitanaj Rajtoj estis politika movado en Usono de 1954 ĝis 1968, kiu agadis kontraŭ la diskriminacio pro raso. Kvankam sklaveco en Usono finiĝis jam en 1865, la vivo estis ankoraŭ tre malfacila por multaj nigraj usonanoj (nomataj afrik-usonanoj). Por ili estis malfacile trovi laboron, edukiĝi en universitato, aĉeti domon, eĉ esti servataj en restoracio. Danke al la agado de la Civitan-rajta Movado finfine ekestis leĝoj, laŭ kiuj ne plu estis permesate trakti homojn malegale pro ilia haŭt-koloro.

La Civitanrajta Movado ankaŭ naskis novan ferion: Kvanzaon (Kwanzaa). La vorto Kwanzaa venas de la esprimo matunda ya kwanza en la svahila lingvo, kiu signifas "unuaj fruktoj". Multaj el la tradicioj de Kvanzao estas bazitaj sur rikolto-festoj en diversaj afrikaj kulturoj.

Kvanzao estis kreita en 1966 de Maulana Karenga, profesoro pri afrik-rilataj studoj. (Afrik-rilataj studoj okupiĝas ĉefe pri la historio, kulturo kaj politiko de afrik-devenaj popoloj ekster Afriko, kaj ankaŭ en Afriko mem.) 

D-ro Karenga deziris starigi kutimon laŭ kiu afrik-usonanoj povos festi siajn proprajn atingojn. La ferio festas afrikan kulturon kaj antaŭenigas unuecon en la afrik-usona komunumo. Ĝi okazas de la 26-a de decembro ĝis la 1-a de januaro ĉiujare. 

2084046647_Kinarapx..png.d8b8aff61a19e6f2b4f380f2bd80e11f.png

Dum Kvanzao, homoj flamigas kandelojn en kinara (kandelingaro), montras tradician afrikan arton, kaj pripensas la sep gvidajn principojn, aŭ Nguzo Saba, de la festo. Tiuj principoj estas jenaj:

  •  umoja (unueco);
  •  kujichagulia (decidado pri la propra vivo);
  •  ujima (komunaj laborado kaj respondeco);
  •  ujamaa (kooperativa ekonomio);
  •  nia (celo);
  •  kuumba (kreado);
  •  imani (fido).

Kvanzao ne estas religia festo, sed okazo por pripensi la pasintecon kaj antaŭĝoji pri la estonteco. Ĝi ofte estas festata per renkontiĝoj inter amikoj kaj familioj, kiuj kune manĝas kaj ĝuas muzikon, dancadon, kaj aliajn kulturajn tradiciojn.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 3
  • Ami 2
  • Dankon 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • diskriminacio: maljusta traktado de unu homo aŭ hom-grupo kompare kun aliaj. 
  • d-ro: doktoro
  • flamigi: igi ion ekbruli.

2002224798_Flamigipx..jpg.94041e5a91409eff208b84b235f3b3a3.jpg

  • kandelo: lumigilo, en la pasinteco ofte farita el besta graso, kiu donas lumon per tre malgranda fajro dum ĝi malrapide forbruliĝas. 

1280744232_Kandelopx..jpg.c67c992ad769a60a88fc4339d464892a.jpg

  • kooperativa: celanta ekonomian gajnon en vendejo aŭ alia asocio per komuna interhelpado de la membroj.
  • profesoro: alt-nivela instruisto en supera lernejo; estro de universitata fako.
  • raso: tre malpreciza divido de la homaro laŭ kelkaj facile videblaj ecoj (koloro de la haŭto, formo de la okuloj, kaj simile).
  • respondeco: la devo okupiĝi pri plenumado de iu agado kaj respondi al plendoj aŭ aliaj komentoj pri ĝia realigo; la devo zorgi pri la rezulto de iu ago aŭ faro, aŭ pri la taŭga plenumo de iu afero.
  • restoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi.

132484642_Restoraciopx..jpg.8ab32eefe8f907d62ba5d625fc3d062b.jpg

 

  • rikolto: prenado de la fruktoj aŭ plantoj, kiujn oni kreskigis, por manĝi, uzi aŭ vendi ilin. 

1943544535_Rikoltodeteopx..jpg.11cf8960fa50d57f61a34ca305743ba9.jpg

  • sklaveco: situacio, en kiu iuj homoj posedas aliajn kvazaŭ ili estus objektoj, kaj devigas ilin labori senpage.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.