Salti al enhavo

Nekonataj vidindaĵoj: la polento-tranĉaĵo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

La polento-tranĉaĵo, Domo ‘Scaccabarozzi’, Casa Scaccabarozzi en la itala, estas fama konstruaĵo en la urbo de la venonta Universala Kongreso, Torino. Ĝi estas tre kara al la torinanoj kaj oni kutime nomas ĝin ‘la polento-tranĉaĵo’. Kial? Nu, ĝi estas unu el la plej strangaj konstruaĵoj iam ajn faritaj.

Civico13.jpg.f59016cf63e3c8b4ef0d40ee7ef20a05.jpg

https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Civico13.jpg

La unikan konstruaĵon planis Alessandro Antonelli. Li estis la sama fama arkitekto, kiu konstruigis la turon, kiu estas la simbolo de la urbo kaj de la Universala Kongreso de Esperanto en 2023,  la Mole Antonelliana.

uk-torino-emblemo.png.b2871822be076e2a773e196a6364e489.png

La polento-tranĉaĵo ricevis sian originalan kromnomon pro la flava koloro de la muroj kaj pro sia unika formo. Ĝia plano similas al ne-ordinara, malregula kvarlatero, kun flankoj longaj je 16m, 5m, 16m, 54cm. Tiuj formo kaj koloro memorigas ĝuste pri polento-tranĉaĵo. Kaj vi bone legis: la kvara flanko havas la mezuron de nur 54 centimetroj!

Scaccabarozzi_02.thumb.jpg.9b04c1b9704c94c397b0ecea031fa27d.jpghttps://commons.wikimedia.org/wiki/File:Scaccabarozzi_02.jpg

Nuntempe la fama konstruaĵo estas art-muzeo kie oni povas ĝui ekspoziciojn, precipe pri moderna arto.

Ĉu vi sciis pri la polento-tranĉaĵo? Kaj ĉu vi iam ajn vizitis ĝin? Se ne, nepre faru tion ĉi-jare, okaze de la Universala Kongreso!
 

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

 

  • Ŝati 1

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • arkitekto: homo, kiu profesie sin okupas pri la planado kaj formo de domoj, stacidomoj kaj aliaj konstruaĵoj, farante detalajn planojn kaj kunlaborante kun la konstruistoj.

architect-g56e494290_1920.thumb.jpg.f5c88766876e9932c475bc70d9622807.jpg

  • cm: centimetro (centono de metro).
  • ekspozicio: publika prezentado, elmontrado de diversaj produktoj de industrio aŭ arto.
  • kvar-latero: kvarflanka formo

2058666651_Kvarlaterojred.jpg.8f3264be2fef377cb71a0aa6ef6e8761.jpg

  • m: metro
  • polento: simpla, tradicia manĝaĵo el norda Italujo, kutime manĝata kun viando.

Polenta.thumb.jpg.1b1dc4231218d1aa78eedf46993d8081.jpgFoto:CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=30359953

  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
  • turo: konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa.

cn-tower-g17e242d88_1920.thumb.jpg.ada401ac818d0c5c93f8b195cc71b94c.jpg

  • unika: sola de sia speco, unu-nura; ne havanta alian egalan aŭ similan.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.