Salti al enhavo

Ne ĉiam subtere, ĉiam rapide


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

La sekvanta artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 305 (2021:5). Ĝi estas iom redaktita.

Kio estas metroo? Ni kutime tuj imagas sub-teran vagonaron. Tiu unua penso estas bona, sed ne ĉiam tute prava, ĉar metroo povas veturi ankaŭ sur kaj super la tero. Tio, kio estas speciala pri metroo, estas la pas-rajto – ĝi ĉiam rajtas rapidi antaŭen, metroo neniam haltas por atendi ke alia veturilo trairu, ekzemple ĉe renkontiĝo de du vojoj. Kompreneble, estas plej facile atingi tion sub la tero!

Metrooj estas konstruitaj en dense loĝataj lokoj: grandaj urboj kaj kunurbaĵoj, por regule kaj rapide transporti grandajn homamasojn. Metroo apartenas al la urba transporto, sed ĝi malsamas de la aliaj transportiloj (kiel busoj kaj tramoj) pro siaj pli granda rapideco, pli longa vojo inter la haltejoj, kaj densa horaro (en pinthoroj la metroo povas iri ĉiun duan aŭ trian minuton).

En kelkaj lokoj funkcias similaj veturiloj, kiuj ne plenumas ĉiujn kondiĉojn de metroo. Tiuj nomiĝas “rapida tramo” aŭ “urba vagonaro”. Kvankam metroo estas pli komforta por la pasaĝeroj kaj pli bona por la vivmedio, ĝia konstruado estas tre multekosta.

La unua metroo estis konstruita en Londono kaj malfermita la 10-an de januaro 1863. Ĝi troviĝis malprofunde sub la tero kaj estis 6 kilometrojn longa. La reto de la Londona metroo rapide pligrandiĝis. En 1870 oni prove malfermis metrolinion en Nov-Jorko, sed ĝi fermiĝis post nur tri jaroj. La nuna metrosistemo de Nov-Jorko ekzistas ekde 1904 kaj ĝi estas la plej granda en la mondo – kun 472 stacioj kaj 27 metrolinioj (394 kilometroj).

En la jaro 1900 malfermiĝis metroo en Parizo. Kvankam ĝia nomo estis rekta traduko el la angla, la parizanoj ekuzis ankaŭ la mallongigon “métro”, kiu iĝis internacia vorto por ĉi tiu veturilo.

En la suda duono de la Tero la unuan metroon ekhavis Bonaero, la ĉefurbo de Argentino (en 1913) kaj ĝis nun ĝi estas la plej suda metrosistemo (la plej norda metroo funkcias en Helsinko, Finnlando). En Azio oni povis veturi per metroo unue en Tokio (ekde 1927). En la tuta Afriko metroo ekzistas en nur du urboj: Kairo (ekde 1987) kaj Alĝero (ekde 2011). Kiel la lasta mondregiono propran metroon ekhavis Oceanio – en Sidnejo (en 2019). Plej multajn metrosistemojn havas Ĉinio (17), Usono (11) kaj Japanio (10). 

La metrostacio Arsenalna (Арсенальнa) en Kievo troviĝas 105 metrojn sub la tero – tio estas monda rekordo. Plej multajn pasaĝerojn veturigas la metroo en Tokio – ĉiujare 3 000 000 000!

La metroo de Pekino estas eĉ pli longa ol tiu de Nov-Jorko – ĝi havas 689 kilometrojn (kaj 22 metroliniojn). Nur iomete malpli – 673 kilometrojn – havas la metroo en alia ĉina urbo, Ŝanhajo.

Ankaŭ la metroo de Moskvo estas tre granda – 425 kilometroj, 247 stacioj. Ĝi elstaras ne nur laŭ la grandeco, sed ankaŭ laŭ la aspekto – la stacioj ŝajnas grandaj ĉambroj bele aranĝitaj laŭ socialisma realismo. En la Moskva metroo okazas la rakonto de la romano Metroo 2033 de Dmitrij Gluĥovskij – ĝi prezentas la vivkondiĉojn kaj spertojn de ĉirkaŭ 50 mil homoj, kiuj fermitaj subtere transvivis atommiliton okazintan 20 jarojn pli frue.

En Moskvo apud la konata kaj granda metroo ekzistas ankaŭ dua, sendependa sistemo nomata Metroo-2. Laŭdire ĝi havas tri liniojn kaj estas uzata nur de la registaro kaj soldatoj.

Nuntempe en la tuta mondo ekzistas ĉirkaŭ 180 metrosistemoj en 56 landoj. En la lastaj jardekoj oni konstruas novajn metroojn plej multe en aziaj landoj, precipe en Barato kaj Ĉinio.

Paweł Fischer-Kotowski
 

  • Ŝati 3
  • Dankon 1

Paweł Fischer-Kotowski estas redaktoro de Kontakto. Profesie li estas bibliotekisto, kaj post la laborhoroj li instruas Esperanton en Interreto.


  • atom-milito: milito, en kiu oni uzas tre danĝeran armilon kun forta, neniiga energio.

547841315_Atombombopx..jpg.3f337d4ae82e5382728e7e10a7943a90.jpg

  • Barato: alia nomo de Hindujo.
  • el-stari: stari alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • kun-urbaĵo: aro da urboj, kiuj kunkreskis por formi unu grandan urbon.
  • metroo: rapida kaj ofta sistemo de vagonaroj interne de urbo.
  • pasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo.

141216575_PasaerojWiki..jpg.66aabc7de8239a6d7264c5ec649258ec.jpg

        Foto: Wikimedia/Dike Chukwuma CC-SA 4.0

  • pint-horo: la horo, kiam la plejmulto da homoj veturas al aŭ de siaj laborejoj, tiel ke la urbaj veturiloj estas tre plenaj.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • rekordo: plej supera rezulto iam ajn atingita, kutime en sportaj konkursoj, sed ankaŭ en aliaj aferoj.
  • sen-dependa: memstara, funkcianta kiel aparta sistemo.
  • socialismo: politika sistemo laŭ kiu la regantoj devus gvidi sociajn aferojn kaj precipe la ekonomion por la komuna bono.
  • tramo: vagona veturilo en urbo.

1762800508_Tramopx..jpg.9c9fe24f8b7a1c351e6370fed89dabfa.jpg

  • trans-porto: portado de homoj aŭ objektoj de unu loko al alia; veturiga sistemo.
  • trans-vivi: ankoraŭ pluvivi post grava okazaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kvankam la metroo en Parizo, Francio, estas fama, ĝi ne estis la unua sur la kontinenta Eŭropo. Tio estas la metroo en Budapeŝto, Hungario, malfermita en 1896. Fakte la unua linio – oficiale M1 sed ĝenerale konata per kromnomoj la malgranda metroo aŭ la flava linio – ankoraŭ ekzistas. La vagonoj ŝajnas antikvaj, kaj tial ofte rolas en filmoj, kiuj priskribas eventojn antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj. La linio kaj la vagonoj apartenas al la mondaj heredaĵoj de Unesko.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

« Kvankam ĝia nomo [de la Pariza metroo] estis rekta traduko el la angla, la parizanoj ekuzis ankaŭ la mallongigon “métro”...»

Laŭ mia kompreno, la Londona metroo estas nomata angle 'underground', do 'subtera', dum la oficiala nomo de la Pariza metroo estas 'métropolitain', de la vorto 'métropole', kiu ja estas uzata ankaŭ en la angla ('metropolis') en la signifo 'grandurbo', sed ne estas pruntaĵo el la angla! Maksimume, ĝi estus pruntaĵo el la greka!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.