Salti al enhavo

Mirinda lego-sperto kun Proust


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

(Adaptita kaj simpligita el artikolo aperinta en Esperanta Retradio la 10-an de aŭgusto 2021.)

Mi estis ankoraŭ juna, kiam mi travivis belan, neforgeseblan mensan aventuron. Loĝante en negranda urbo, kie ne troviĝis multe da amuzaĵoj, iun tagon mi ricevis inviton de pli aĝa konato: partopreni en grupeto da geamikoj, kiuj ĉiudimanĉe, de la 9-a ĝis la 12-a horo, kunsidis ĉirkaŭ tablo kun kafo kaj biskvitoj, por legi la ĉefan verkon de Marcel Proust.

Dum kelkaj jaroj seninterrompe daŭris nia legado, ĝis ni finlegis la sep volumojn de Serĉe de perdita tempo – unu el la ĉefverkoj de la universala literaturo. Nia metodo estis simpla. La libro rondiris de mano al mano, kaj ĉiu grupano voĉlegis po unu paĝo. De tempo al tempo ni interrompis la legadon por serĉi precizan signifon de iu vorto en vortaro, aŭ por komenti iun aparte atentovekan sceneton. Estis rimarkinde, kiel respektoplene ĉiuj atentis la evoluon de la romanego.

Mi devas konfesi, ke komence ĉiuj grupanoj malfacile sekvis la fluadon de la teksto. La longegaj frazoj, plenaj je subtilaj aludoj, ĉiam elegantaj kaj tamen multeflankaj, ofte devigis nin reveni al la komenco kaj klopodi ne perdiĝi meze de tiom da sinsekvaj ideofluoj. Kelkaj frazoj okupis preskaŭ duonon de paĝo!

Tamen, iom post iom la legantoj alkutimiĝis je la stilo de Proust, kiun ni komparis kun Amazona rivero: trankvila, forta kvanto da vortoj, fluantaj malrapide, en vastega amaso da sentoj, priskriboj, scenoj. Iom post iom ni komprenis la intencon de la verkisto, kiu klopodis montri la socion kaj la homojn laŭ la plej profunda maniero. Ne nur la francan homon, en difinita momento de la franca historio. Proust montris la homojn, kie ajn ili vivas, en kiu ajn historia momento.  Mi bone memoras: kiam ni finis la lastan volumon (La reeltrovita tempo), ni festis per blanka, malvarmeta vino. Kaj ni dankis la verkinton, kiu proksimigis nin geamikojn unu al la aliaj, dum tiu tre speciala legado.

Ĉion ĉi mi nun rememoras, post kelkaj jardekoj, ĉar ĉi-jare la mondo memoras la 150-jariĝon de la naskiĝo de la granda Marcel Proust. Se mi povus, mi vizitus lian tombon en Parizo, kaj metus apud ĝin bukedon da floroj. Nek tro grandan, nek tro parfuman bukedon, tiel ke ĝi ne ĝenu liajn pulmojn, kiuj ĉiam suferigis lin pro bronkito. Fakte, la granda verkisto mortis en sia 51-a jaro, pro pulma malsano.

Nu, kion mi diras? Li ne mortis! Li vivas por ĉiu amanto de literaturo, en sia brila verko Serĉe de perdita tempo. Nemaltrafebla aventuro. En interreto, oni trovas Esperantan tradukon de Ĵeromo Vaŝe almenaŭ de la du unuaj volumoj: Sur la vojo de Svan kaj En ombro de florantaj junulinoj Estas vere bedaŭrinde, ke ni ne havas ĉiujn sep volumojn en nia lingvo. Jen mia subtila propono al niaj franclingvaj tradukistoj.


Paŭlo S. Viana
 

Paŭlo S. Viana estas veterana brazila esperantisto, emerita kuracisto, eksestrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj de  Brazila Esperanto-Ligo, individua membro de UEA de kelkaj jardekoj. De pluraj jaroj regula kontribuanto al la Esperanta Retradio. Amanto de literaturo, kelkfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA.


  • adapti: ŝanĝi ion por ke ĝi pli bone taŭgu por iu speciala celo aŭ kondiĉo.
  • aludo: temo priparolata sen klaraj vortoj, kiuj iel komprenigas pri kio temas; nerekta sciigo.
  • aventuro: neordinara, neatendita sperto, ofte (sed ne nepre) okazanta dum vojaĝo.
  • biskvito: seka, maldika kuketo, kuirita ĝis ĝi estas malmola.

1838187248_Biskvitojpubl..jpg.0687b5070ffac3165de5037445abcdf0.jpg

  • bronkito: malsano, kiu kaŭzas malbonan farton interne de la brusto.
  • bukedo: aro da floroj ligitaj kune.

1113575019_Bukedopx..jpg.6e361f8d113c379a37b15eb27a2370bf.jpg

  • ombro: loko, kie mankas la lumo, kaj tial estas malhela.

230449209_Ombropx..jpg.366f4395f9e4d37bf55af3a500a0b75f.jpg

  • parfuma: bel-odora.

1911836960_Parfumopx..jpg.d5fd81dad88ca52987fee5446fa73b2e.jpg

  • pulmo: en la brusto bestoj kaj homoj havas du pulmojn, necesajn por spirado.

110308346_Pulmojpx..jpg.5c353c039088b445ef759849fb3402cc.jpg

  • sceno: seninterrompa peco de teatraĵo, filmo aŭ romano, pri unu situacio, kaj okazanta kutime en unu loko.
  • sin-sekvaj: sekvantaj unu post alia. 
  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu verkisto kunmetas siajn frazojn kaj esprimas siajn ideojn.
  • subtila: delikata, malfacile rimarkebla.
  • tombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo.

218423827_Tombopx..jpg.dbfea87415b183cc4042faf7da225a6f.jpg

  • volumo: unu libro el pluraj, kiuj kune konsistigas pli longan verkon.

Volumo.thumb.jpg.254c88df14de0605cdcb3346ee8e33de.jpg

  • Ami 3
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.