Salti al enhavo

Mez-aŭgusta festo-tago


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

En pluraj landoj, precipe en Eŭropo, oni celebras festotagon meze de aŭgusto.  Kvankam nuntempe ĝi estas katolika festo, ĝi ekestis en la tempo de la antikvaj romanoj. La lando, en kiu oni verŝajne plej multe festas tiun tagon, estas Italujo. Tie ĝi nomiĝas Ferragosto.

La vorto Ferragosto venas el la latina feriae Augusti, la ferioj de la imperiestro Aŭgusto. Aŭgusto mem kreis tiun festotagon por propagandi la personon de la imperiestro. Tion li faris en la jaro 18 de nia erao. Temis pri festotago, la unua tago de la monato aŭgusto, kiun li donacis al la popolo, por ke la homoj ripozu post la penoj kaj malfacilaĵoj de la pasinta jaro, kaj precipe post la lacigaj laboroj de la antaŭaj semajnoj en la kamparo.

En la sama monato estis aliaj festotagoj, kiam la popolo ĝuis ripozon. Ekzemple, la dek-tria de la monato estis festotago dediĉita al la diino Diano. En la tuta roma imperio kreiĝis tiam tiaj por-popolaj festoj, kaj dum tiuj festotagoj okazis ĉeval-konkursoj. La ĉevaloj mem iomete ripozis dum tiu periodo, kaj oni ornamis ilin dum ceremonioj kaj paradoj. La tradicio de la ĉevalkonkursoj en la somero kaj precipe en la mezo de aŭgusto daŭras ĝis nun. La plej fama ekzemplo estas tiu de la Palio di Siena, fama ĉevalkonkurso en la urbo Sieno.

horse-racing-1606175_1920.thumb.jpg.7a41b43bbbef7991486670cb887538be.jpg

La katolika eklezio komencis celebradon de la ĉiel-iro de Maria pli-malpli en la jaro 600 de nia erao. Oni elektis por tiu festotago la dek-kvinan de aŭgusto. Por malhelpi kaj finfine ne plu permesi  nekristanan feston, oni movis la daton de la feriae Augusti al la sama dato, la dek-kvina de aŭgusto. La celo estis, ke la publiko festu la ĉieliron de Maria anstataŭ tiun nekristanan feston, sed tiu espero ne realiĝis. Italoj ankoraŭ nun kun granda plezuro ĝuas tiun mezaŭgustan liberan tagon, kiun la imperiestro Aŭgusto kreis antaŭ 2000 jaroj.


Maurizio ‘Rico’ Giacometto

 

  • Ŝati 3
  • Ami 1

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • antikva: malnovega.
  • celebri: pri-festi.
  • ceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo.
  • dediĉi: plenkore doni sin mem aŭ ion alian por iu celo.
  • eklezio: organizita religia komunumo, kutime kristana.
  • erao: tempo-periodo.
  • katolika: rilata al granda grupo interne de la kristana religio, kun gvidanto en Romo (Italujo).
  • imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando; imperiestro: reganto de tia ŝtato.

gaius-iulius-caesar-440814_1920.thumb.jpg.bf007497fb842168c638538ad4111462.jpg

  • latina (lingvo): la lingvo parolata de la Romanoj antaŭ multaj jarcentoj, la antaŭulo de la modernaj itala, hispana kaj franca lingvoj inter aliaj, kaj ankoraŭ nun uzata por krei sciencajn vortojn.
  • ornami: aldoni detalojn al objekto aŭ alia aĵo por plibeligi ĝian aspekton.
  • parado: festa marŝado de soldatoj aŭ aliaj homoj, por montri sin al la publiko.

marching-band-4223023_1280.thumb.jpg.29a7ae0dda35f596e8f346ff8eed7385.jpg

  • propagandi: aktive labori por disvastigi ideon, ekzemple politikan opinion aŭ idealon kiel Esperanto.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi proponas la komenton de La Boesi... (ĉirkaŭ la mezo de la deksesa jarcento !)...

Sed nenio pli klare evidentigas la tiranan ruzon brutigi siajn regatojn, ol la konduto de Ciro kontraŭ Lidianoj, post kiam li sturme prenis Sardeson, la lidian ĉefurbon, kaj kaptis Krezon, tiun tiel riĉan reĝon, kiu mallibera sekvis lin. Oni informis lin, ke Sardesanoj ĵus ekribelis. Li rapide submetis ilin. Sed ĉar li volis nek disrabi tiel belan urbon, nek daŭre lasi armeon por gardi ĝin, li sin elturnis por teni ĝin. Li starigis bordelojn, drinkejojn, ludejojn kaj ordonis, ke la loĝantoj uzu ilin. Tio montriĝis tiel efika, ke neniam plu poste la reĝo bezonis ekmiliti kontraŭ Lidianoj. Tiuj kompatinduloj amuziĝis elpensante ĉiuspecajn ludojn, tiel ke Latinanoj tiris el tio vorton : kion ni nomas tempopasigilo, tion ili nomas 'ludi', kvazaŭ ili volus diri 'Lidi'. Ne ĉiuj tiranoj tiel eksplicite deklaris, ke ili celas virinigi siajn virojn, sed fakte estas, ke, kion ĉi tiu formale dekretis, tion kaŝe celis plejparto el la aliaj. Verdire, tia estas la natura karaktero de la popolamaso, kiu estas pli multnombra en la urboj. Ĝi estas suspektema kontraŭ kiu ĝin amas, kaj simplanima kontraŭ kiu ĝin trompas. Kredu tion : neniu birdo estas tiel facile kaptebla per kriĉaso, neniu fiŝo tiel gluteme sin alkroĉas al hoko, kiel ĉiuj popoloj logiĝas al servuto, se nur per plej eta plumo oni tiklas ilian buŝon. Kaj mirige estas, kiel ili sin allasas, tuj kiam oni apenaŭ tiklas ilin. Teatraĵoj, ludoj, farsoj, spektaĵoj, strangaj bestoj, medaloj, bildoj kaj similaj trompiloj estis por la antikvaj popoloj la logaĵoj al servuto, la prezo de ilia libero, la iloj de la tiraneco. Tiun rimedon, tiun procedon, tiujn logaĵojn uzis la antikvaj tiranoj por dormigi siajn regatojn sub la jugo. Tiel la stultigitaj popoloj admiris tiujn tempopasigilojn, amuzate de vana plezuro pasanta antaŭ iliaj okuloj ; ili kutimiĝis servuti same naivege, sed pli malbone, ol la infanoj, kiuj lernas legadon pro videmo al brile kolorigitaj bildoj.

Vidu : http://www.esperanto.es:8080/xmlui/handle/11013/5742

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon, @op97 pro via interesa komento - kvankam ĝi verŝajne estas tro malfacila por la legantoj de uea.facila! Eĉ se la ĉefa celo de Aŭgusto ne vere estis helpi la popolon, sed propagandi la personon de la imperiestro, la fakto estas, ke tiu feria tago daŭras ĝis nun, kaj estas tre grava festotago en Italujo. Verŝajne la verkinto de tiu komento, La Boesi, ĝenerale malaprobis la fakton, ke la popolo rajtas amuziĝi kaj ĝui liberan tempon.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 07/08/2023 at 10:08, Anna diris:

Dankon, @op97 pro via interesa komento - kvankam ĝi verŝajne estas tro malfacila por la legantoj de uea.facila! Eĉ se la ĉefa celo de Aŭgusto ne vere estis helpi la popolon, sed propagandi la personon de la imperiestro, la fakto estas, ke tiu feria tago daŭras ĝis nun, kaj estas tre grava festotago en Italujo. Verŝajne la verkinto de tiu komento, La Boesi, ĝenerale malaprobis la fakton, ke la popolo rajtas amuziĝi kaj ĝui liberan tempon.

Jes, ne estas facile sekvi tiun legaĵon. Kian malbonan opinion Boesi havas pri la malriĉuloj! Laŭ li, neniel ili povas konscii sian sorton. Kaj frazo kiel "Ili celas virinigi siajn virojn" hirtigas miajn harojn. Tamen mi emas pardoni lin, ĉar Montanjo, kiu estas unu el miaj plej amataj filozofoj, amis lin tiel kare.
Ankaŭ pardonu min pro la verŝajne multaj eraroj en ĉi tiu komento. Kvankam la temo multe interesas min, mi ne jam kapablas esprimi ĝin Esperante.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, Movoku diris:

Kaj frazo kiel "Ili celas virinigi siajn virojn" hirtigas miajn harojn.

"Ili celas virinigi siajn virojn" : vi pravas, tiuj vortoj hirtigindas. Do ni korektu : ĉiu tirano celas infanumi siajn subulojn... (fantomoj, astrologio ktp). Feliĉe malproksima estas la epoko de la tiranoj... Tamen ŝajnas ke la nuna homaro en sia menso kaj korpo deziras resti tre tre tre juna...

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, ŜandorHideg diris:

Pardonu pro la eta rimarko, prefere "aŭgustmeza" festo, ĉar ne estas pluraj aŭgustoj el kiuj oni festus la mezan.

Prefere ne. La ĉefelemento de kunmetita vorto troviĝu en la dekstra parto. Oni serĉu la ĉefelementon de la kombino. Ĉi-okaze, la ĉefelemento estas 'aŭgusto'. Temas pri aŭgusta festotago. Kiu parto de la ĉefelemento? Kiu parto de aŭgusto? Tiu, kiu troviĝas en la mezo de la monato. Do mezaŭgusto, mezaŭgusta (festo)tago. Same kiel 'hispanujo estas sud-eŭropa lando' aŭ 'antaŭparolo' aŭ 'retro-iri'. Ĉi tie oni ne parolas pri iu 'speco' de iu ĉefa ideo, iu ĉefelemento. Oni parolas pri iu parto de la ĉefelemento. Kaj la ĉefelemento estas aŭgusto, ne la mezo.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, Rico diris:

Prefere ne. La ĉefelemento de kunmetita vorto troviĝu en la dekstra parto. Oni serĉu la ĉefelementon de la kombino. Ĉi-okaze, la ĉefelemento estas 'aŭgusto'. Temas pri aŭgusta festotago. Kiu parto de la ĉefelemento? Kiu parto de aŭgusto? Tiu, kiu troviĝas en la mezo de la monato. Do mezaŭgusto, mezaŭgusta (festo)tago. Same kiel 'hispanujo estas sud-eŭropa lando' aŭ 'antaŭparolo' aŭ 'retro-iri'. Ĉi tie oni ne parolas pri iu 'speco' de iu ĉefa ideo, iu ĉefelemento. Oni parolas pri iu parto de la ĉefelemento. Kaj la ĉefelemento estas aŭgusto, ne la mezo.

Noktomezo, tagmezo, somermezo, aŭgustomezo ĉu ne estas samaj? Se ili fariĝas epitetoj ĉu oni devus ŝanĝi la kunmetordon al meznokta (meso), meztaga (supo), mezaŭgusta (festo)? Mi neniam aŭdis tion de spertulo.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, ŜandorHideg diris:

Noktomezo, tagmezo, somermezo, aŭgustomezo ĉu ne estas samaj? Se ili fariĝas epitetoj ĉu oni devus ŝanĝi la kunmetordon al meznokta (meso), meztaga (supo), mezaŭgusta (festo)? Mi neniam aŭdis tion de spertulo.

Mi vidas, ke estas iom da konfuzo. Oni povus pasigi tagojn kaj pravigi tiun aŭ tiun vorton (precipe se oni pensus influite de la naciaj lingvoj. Tiun oni ne faru, oni pensu esperante). La tuto dependas de la signifo. Vi mem diris, ke ambaŭ formoj funkcias, sed havas malsamajn signifojn. Ĉi tie la signifo estas 'mez-aŭgusta'. Ne temas pri la speco de mezo, kiu troviĝas en aŭgusto (aŭgusto-mezo), sed pri la parto de aŭgusto kiu troviĝas en la mezo, la meza parto de aŭgusto.

Ligo al komento
share_externally

Je 2023-8-13 at 16:37, op97 diris:

"Ili celas virinigi siajn virojn" : vi pravas, tiuj vortoj hirtigindas. Do ni korektu : ĉiu tirano celas infanumi siajn subulojn... (fantomoj, astrologio ktp). Feliĉe malproksima estas la epoko de la tiranoj... Tamen ŝajnas ke la nuna homaro en sia menso kaj korpo deziras resti tre tre tre juna...

Mi konsentas, ke tiu estas la senco, je (laŭ/en?) kiu La Boesi verŝajne celis tian esprimon. Ja estas laŭdinde kontraŭbatali tiranecon kaj ekspluaton. Kaj mi komprenas la deziron de politikaj aktivuloj veki la homaron kaj decidigi ilin agi. Tamen mi havas problemon pri la ideo, ke iu feliĉo, kiun oni ĉerpas dum la vivo, antaŭ ol ni faros paradizon, estas nur malalta, senvalora eskapo.

 

image.png.8a153e6928104efed2f9586ddf66fecf.png

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Min tre interesas la vorto-farado kaj vorto-analizo de Esperanto. Do mi provas elprovi mian komprenon nun rilate al la debato äŭgustmeza kontraŭ mezaŭgusta.

Ni komencu per tio pri kio ĉiu el ni ŝajnas samopinii, tio estas ke lasta vortero decidas la ĉefan signifon, vidu regulo 11. Tial aŭgustmezo estas mezo kaj mezağusto estas aŭgusto. Ambaŭ ideojn pliprecizigas la alia ideo maldekstre. Kiel tio povas okazi? Do mi dirus ke

  •  aŭgust(·o)·mez·o ≈ mezo de aŭgusto
    (simile al tagmezo, noktomezo, semajnfino, mondfino, ktp.)
  •  mez(·o)·aŭgust·o ≈ aŭgusto kiu (iu sence) estas en la mezo.
    (simile al mezfingro, mezlernejo, mezvaloro, finaĵo, finludo ktp.)  

Mi pensas ke ĝis tiu punkto ĉio estas sufiĉe simpla kaj la malfacilaĵo devenas de la a-finaĵo.
Ĉu aŭgust·(mez·a) aŭ (aŭgust·mez)·a? Kaj simile ĉu mez·(aŭgust·a) aŭ (mez·aŭgust)·a? Se mi bone komprenas, teorie ĉiu el la 4 ebloj estas elpensebla:

  1. (aŭgust·mez)·a ≈ tia ke ĝi rilatas al (ekzemple estas ĉe) la mezo de aŭgusto.
  2. (mez·aŭgust)·a ≈ tia ke ĝi rilatas al mezaŭgusto.
  3. aŭgust·(mez·a) ≈ meza kio ankaŭ estas iusence aŭgusta.
  4. mez·(aŭgust·a) ≈ aŭgusta kio ankaŭ estas iusence meza (ekzemple meze de aŭgusto).

La 1a ŝajnas kapti la celitan ideon. Kaj ĉi tiu kompreno estas sufiĉe kutima, kiel ekzemple tagmeza, noktmeza, semajnfina, ktp. Mi pensas ke tiun konsilis @ŜandorHideg

Ankaŭ 4a ŝajnas kapti la celitan ideon. Kaj miaopinie ĉi tiun komprenon pensigas la streketo en la skribado mez-aŭgusta. Mi pensas ke tio estis la ideo de @Rico.

Ĉiuokaze (se mi ne fuŝis la analizon) ŝajnas ke ambaŭ formoj funkcias kiel @Anna skribis.

Bonvolu diri al mi se vi pensas ke mi fuŝis ion en la analizo.

Fontoj sur kiuj mi provis surbazi mian analizon:
- Ĉu Esperanto Fundamente estas facila? de Pierre Telle-Bouvier
- Kunmetado estas simpla! de Tirifto
- Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto de René de Saussure

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.