Salti al enhavo

Malĝoja Novjaro en Japanio


 Diskonigi

Foto: Japana defendo-ministerio CC BY 4.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Ilia Dewi.

Posttagmeze en la 1-a de januaro, okazis grandega tertremo (forteco 7,6) en la duoninsulo Noto laŭ la bordo de la Japana Maro. En tiu duoninsulo okazadas jam de tri jaroj oftaj tertremoj, kaj la loĝantoj multe suferas. Oni ne certas, ĉu la ĉi-foja tertremo havis rilaton kun tiuj pli fruaj tertremoj.

La tertremo okazis, kiam homoj festis la novjaron, kaj multaj familianoj revenis al sia gepatra hejmo. En televido iu viro ploris, dirante, ke liaj du filinoj, kiuj revenis hejmen por festi la novjaron kun siaj gepatroj, mortis en la falinta domo. Katastrofoj ne elektas lokon kaj tempon, nek homojn. 

La tertemo kaŭzis tri-metran leviĝon de la fundo de la maro en larĝa areo proksime de la fiŝkapta haveno de la urbo Ŭaĵima. Sekve, tiu areo, kiu antaŭe estis sub la maro, fariĝis tero, kaj la marbordo moviĝis proksimume 250 metrojn en la direkton de la maro.

Pro la tertremoj (ankaŭ poste okazadas multegaj malgrandaj tertremoj), multaj grandaj konstruaĵoj estas detruitaj. En la urbo Ŭaĵima, 80% de la domoj estas difektitaj. Ĝis la 7-a de januaro estis raportitaj 126 mortoj, kaj krome 210 homoj estas netroveblaj. Verŝajne ili restas enfermitaj sub la falintaj domoj. 72 horoj estas la limo inter vivo kaj morto en tiu situacio, do povas esti, ke jam multaj el ili mortis.

Ankaŭ okazis cunamoj laŭ la bordo de la Japana Maro, kaj unu eĉ atingis Nordan Koreion. Tamen ne estas raportoj pri viktimoj de la cunamo. La japanoj havas malbelan memoron pri la cunamo okazinta en 2011, kaj certe la loĝantoj tuj forkuris de la maro.

Krome okazis granda fajro en la urbo Ŭaĵima laŭlonge de fama historia strato. Pli ol 200 domoj ekbrulis. Iu maljunulino ploris kaj diris, ke la vidaĵo similas al tiu en Tokio post la granda aer-atako de Usono dum la 2-a Mondmilito.

Mi plejmulte timas akcidentojn de nukleaj centraloj. Proksime estas multaj nukleaj centraloj, kaj unu el ili staras en la urbeto Ŝika en la duoninsulo Noto. Tie estis mezurita la plej granda skuo de forteco 7,0. La registaro raportas, ke iom da akvo el la malvarmiga sistemo de la nukleaĵoj superfluis pro la skuegoj, sed ke ĉio alia estas en bona ordo. Tamen mi ne estas konvinkita, ke tiel grandega skuo ne kaŭzis difektojn en la centralo.

En tiu regiono estas tri Esperanto-societoj: tiuj de Iŝikaŭa, Fukui kaj Niigata. Mi aŭdis nenion pri la suferoj de esperantistoj en tiuj societoj. 

470916741_Mapopritertremo2.thumb.jpg.464c2ce1ee160243fb3c73ba973793ce.jpgEn la mapo, la ruĝa duoninsulo estas Noto. Mi loĝas oriente de ĝi en la mezo de la Japana Insularo. Tokio estas pli sude. Mi ne loĝas proksime de la tertremo, do mi vivas normale.

Aviadil-akcidento: La postan tagon, la 2-an de januaro, okazis aviadilakcidento en la flug-haveno Haneda en Tokio. Aviadilo de Japan Airlines ekbrulis post kolizio kun aviadileto, kiu apartenis al la japana marborda servo. Preskaŭ 400 homoj sukcesis eliri sekure (sep vundiĝis), sed kvin el la ses homoj en la aviadileto mortis. 

Tiel, en la komenco de la jaro okazis du grandaj malfeliĉaĵoj, kiuj detruis la ĝojon de la novjara festado. Haneda estas la unusola flughaveno de Tokio, do multaj homoj, kiuj vizitis sian hejm-urbon en la provincoj aŭ vojaĝis malproksimen de Tokio, havas malfacilon reveni al Tokio. 

HORI Jasuo
 

  • Ŝati 6
  • Ami 1

Hori Jasuo estas japana esperantisto, 82-jara, kiu raportadas pri Japanio en la serio “Raportoj el Japanio” dum 26 jaroj ekde 1998. Li ankaŭ organizas Internacian Esperanto-Sumoon jam 84 fojojn ekde 2009. 


  • akcidento: ne-atendita malfeliĉa okazaĵo. 

138554637_Akcidentopx..jpg.7721562723ad0f5d1c8b0d7604662242.jpg

  • areo: loko aŭ spaco kun difinitaj limoj.
  • centralo: fabriko produktanta elektron, gason aŭ alian specon de energio.

1302215502_Centralopx..jpg.da6aafd0e7b66352098856211f52a912.jpg

  • cunamo: altega mar-ondo, kaŭzata de movo de la tero sub la maro, kiu povas trafi la mar-bordon kun danĝeraj sekvoj.

856645226_Cunamopx..jpg.742d2b15e9e84b7ebff050c28bfe4274.jpg

  • detrui: forigi ion por ke ĝi ne plu ekzistu; malkonstrui, nuligi, neniigi; dispecigi, rompi, malebligi la funkciadon.
  • difekti: malbonigi aŭ rompi ion, fari ĝin neuzebla aŭ senvalora per mistraktado.
  • fundo: plej profunda, malalta loko.
  • katastrofo: subita, malfeliĉega okazaĵo, kun teruraj sekvoj por homoj kaj objektoj.
  • kolizio: interfrapiĝo. 

1690938294_Koliziopx..png.f5988e8129a4e44cfd8e5b9759ee5680.png

  • mapo: desegno montranta la detalojn de regiono, ekzemple de urbo aŭ lando, aŭ de la tuta mondo.

1189795567_Mapopx..jpg.6ea14751f49774719b66ab1d9fde0f6b.jpg

  • nuklea: rilata al la centra parto de atomo; per ĝi oni faras tre danĝerajn armilojn kapablajn neniigi tutajn urbojn.

1407275607_Nukleopx..png.e49df7e052ae804618ce32377a416be4.png

  • proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, pli-malpli, ĉirkaŭ.
  • provinco: regiono de lando aŭ ŝtato, kiu parte regas sin mem, kaj prizorgas mem siajn publikajn servojn.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • skuo: rapida, subita, ripeta movo, supren-malsupren, aŭ de unu flanko al alia.

1769741659_Skuipexel.thumb.jpg.372098bd34023b5f8bca4fb4fb4166a6.jpg

  • societo: grupo de homoj, kiuj regule renkontiĝas kun komuna celo.
  • ter-tremo: forta moviĝo de la tero, kiu faligas konstruaĵojn.

26952243_Tertremopx..jpg.af4393f8e923d3b37bd48f6c2722ca7c.jpg

  • viktimo: persono suferanta aŭ mortinta pro iu okazaĵo.
  • vundiĝi: ricevi seriozan rompon, ŝiron aŭ tranĉon en la korpo.

854649203_Vundopx..jpg.08aedf0be46a66fa36c2fb7386d30159.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Aldona informo de Hori Jasuo, sendita la 12-an de januaro:

Jam 12 tagoj pasis post la tertremo, sed al multegaj homoj ankoraŭ mankas elektro kaj akvo. Ili loĝas en gimnastikejoj, komunaj haloj, lernejoj ktp. kaj multaj dormas en sia aŭtomobilo en malvarmo kaj neĝo. La duonsinsulo estas for de Tokio kaj montara, kaj la vojo estis difektitaj de terfaloj. La tero leviĝis 4 metrojn laŭ la marbordo, do la havenoj ne estas uzeblaj. Ankoraŭ ne estas klare, kiom da damaĝoj okazis. La japanoj estas malĝojaj pro tiu katastrofo okazinta en la 1ª de januaro, kiam ĉiuj esperis bonon por sia vivo.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Kia terura afero okazas!

Mi tre bedaŭras la japanojn. Japanio havas malfortajn sismojn ĉiujare kaj la konstruaĵoj estas konstruitaj por subteni la forton de sismon. Bedaŭrinde, foje, tertremo estas forta kaj daŭras longe, kaŭzante multajn detruojn kaj mortojn 😞

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.