Salti al enhavo

La Verda Virbovo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

La partoprenantoj de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino havos la okazon vidi multajn el la simboloj de tiu bela urbo. Inter ili estas la Turo de Antonelli, la rivero Pado, la Mezepoka Vilaĝo, la reĝaj palacoj, la ĉokoladaĵo Gianduiotto kaj la kafo Bicerin.

Sed la simbolo, kiun ili plej ofte renkontos, estas sendube la ‘Torèt’. Torèt signifas malgranda vir-bovo, ne en la itala sed en la lingvo de la regiono, la piemonta. La virbovo mem estas alia simbolo de la urbo.

turin-28542_1280.png

La torèt-oj estas famaj fontanetoj, kiuj disdonas al ĉiu preterpasanto fluantan akvon ĉiam ajn: la akvo ŝprucas el la fontanetoj senĉese, je ĉiuj horoj kaj tage kaj nokte. Ĉiuj fontanetoj estas verdaj, kaj ĉiuj havas ĉe la supra parto malgrandan kapon de virbovo, el kies buŝo ŝprucas akvo.

Toret_Bric_Paluc_02.jpg

Troviĝas pli ol sepcent tiaj fontanetoj tra la urbo. La unuan oni instalis en 1862, la jaron post la unuiĝo de Italujo, kies ĉefurbo estis tiam Torino.  La komunumo publikigis decidon pri la instalado de la unuaj 21 gisaj fontanetoj.

Pli ol 160 jarojn post la instalado de la unua torèt, tiuj fontanetoj nun troviĝas en ĉiu kvartalo de la urbo.

Ili estas karaj al la torinanoj, kiuj plurfoje protestis kiam oni proponis iel ŝanĝi la fontanetojn (ekz. la koloron, la materialon el kiu ili estas faritaj, kaj simile). Ekde 2011 troviĝas eĉ interreta aplikaĵo, kiun oni povas uzi por trovi la plej proksiman fontaneton.

Fama ŝerco de la lokanoj konsistas en invito trinki ĉe la “verda virbovo” kvazaŭ tio estus la nomo de multekosta, luksa trinkejo. Kompreneble tio ĝi tute ne estas. Male: temas pri senpaga surstrata fontano. Eble la humuro de la torinanoj tiuokaze ne estas elstara, sed elstara estas ilia elekto de koloro por la fontanoj: la bela, Esperanta, verda koloro.

Kiam vi estos ĉe la Universala Kongreso, ne maltrafu la okazon foti vin apud tiu simbolo de la urbo kaj gustumi la akvon el la Verda Virbovo.

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

  • Ŝati 8

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


 

  • aplikaĵo: komputila programo.
  • ĉokoladaĵo: kuko aŭ alia manĝaĵo farita ĉefe el ĉokolado (bongusta brun-kolora dolĉaĵo).

Gianduiotti.thumb.jpg.cf6c7056e11ffccb01db86784fa2229d.jpg

  • ekz. = ekzemple
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • fontano: arta objekto, kiu elĵetas akvon, por beligi ĝardenon aŭ parkon.

RimskyFountains_Peterhof.jpg

  • giso: fero miksita kun alia materialo, kiun oni moligas per varmego por poste doni al ĝi iun ajn deziratan formon.

fence-g9c644b752_1280.jpg

  • humuro: amuza aŭ ŝerca parolmaniero, kiu celas ridigi aliajn homojn.
  • instali: meti ion ien kaj fari ĉion necesan, por ke ĝi bone funkciu.
  • kaj…kaj…: la unua afero estas same grava kiel la dua, kaj oni elparolas ĝin same forte.
  • kvartalo: parto de urbo.
  • luksa: videble multe-kosta kaj alt-kvalita.
  • mezepoko: historia periodo meze inter la tre malnovaj kaj modernaj tempoj.
  • palaco: grandega kaj tre brila domo de reĝo aŭ alia homo de tre alta socia nivelo; domego de grava ŝtata oficejo.

castle-g9ad5dea99_640.jpg

  • Piemonto: regiono en nord-okcidenta Italujo.
  • protesti:  esprimi sian kontraŭstaron pri afero, kiun oni opinias nejusta aŭ neakceptebla.
  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
  • ŝpruci: (pri akvo aŭ simile) rapide, salte kaj fortege elflui eksteren.

garden-g9f690283f_640.jpg

  • turo: konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa.

Torre_Palazzo_Pubblico_Siena.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.