Salti al enhavo

La sklavoj-tigroj de Brazilo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

La sekvanta artikolo unue aperis en la retejo de Tianjin-a Esperanto-Asocio en februaro 2022 por festi la Jaron de la Tigro. Ĝi estas iom simpligita.

Tigro ne estas brazila besto, sekve ĝi ne ludas gravan rolon en la brazila kulturo. Tamen, la besto estas delonge konata en Brazilo, precipe pro la nigraj strioj sur sia korpo.
 
Brazilo estis inter la lastaj landoj, kiuj oficiale malpermesis sklavecon, kaj dum la plej granda parto de ĝia historio la ekonomio de la lando dependis de sklavigitaj laboristoj. La plejmulto el ili estis alportitaj el Afriko. Kiam oni aŭdas pri la laboro de sklavoj en Brazilo, oni kutime imagas ilin laborantaj en bienoj kaj en la hejmoj de siaj mastroj. Tamen ankaŭ la registaro havis multajn sklavojn, kiuj okupiĝis pri gravaj taskoj en la urboj. Inter ili estis la “sklavoj-tigroj”, kiuj respondecis pri forportado de feko kaj urino.
 
Nuntempe en brazilaj urboj oni uzas kranojn por forlavi tiujn aĵojn, sed dum jarcentoj ilia forigado estis farita alimaniere. La homoj - eĉ la riĉuloj - devis feki kaj pisi en ujojn, kaj sekve malplenigi ilin forĵetante la enhavon en barelojn antaŭ la domoj. La laboro de la sklavoj-tigroj estis transporti tiujn barelojn ĝis la maro aŭ rivero. Ĉar la bareloj estis ofte malpuraj aŭ tro plenigitaj, okazis ke la acidaj fekaĵoj falis sur la nigran haŭton de la sklavoj, kreante blankajn striojn sur la haŭto similajn al tiuj de tigro.

Sklavo-tigroj.jpg.eb37f60de9b19fbc68c1c696c9efe64c.jpg
Dum pli ol tri jarcentoj tiel funkciis la kolektado de korpaj malpuraĵoj en Rio-de-Ĵanejro kaj multaj aliaj brazilaj urboj. Inter 1860 kaj 1880, la registaro konstruis kloakaron kaj la sklavoj-tigroj finfine malaperis. La historio de la sklavoj-tigroj estas grava ekzemplo de la krueleco de sklaveco.

Rafael Henrique Zerbetto
 

  • Ŝati 1

Rafael Henrique Zerbetto estas brazila esperantisto loĝanta en Pekino kaj laboranta kiel redaktisto de El Popola Ĉinio. Li ankaŭ estas unu el la kunfondintoj de Muzaiko


  • acido: akvo-simila materialo kun akra gusto; la pli fortaj specoj kapablas piki la haŭton kaj formanĝi plurajn aferojn, kiujn ili tuŝas.
  • barelo: ronda ujo uzata por teni akvon, vinon, bieron kaj simile.

865804935_Barelojpx..jpg.8276cf43ec3a36f6d778ed5fa0b61af2.jpg

  • bieno: kampara ter-posedaĵo.
  • feko: malpuraĵo, kiun homo aŭ besto forigas el sia korpo post manĝado.

1627700773_Fekopx..png.b15f3155e8cad982a1465a89e0f81e9d.png

  • kloako: fosaĵo, kutime sub la tero, kie forfluas ĉiuj malpuraĵoj de la necesejoj kaj la malpura akvo el domoj aŭ el urbo.

418421615_Kloakopx..jpg.2d97b96c02868200f90ec11eb63417a8.jpg

  • krano: turnebla fermilo, per kiu oni permesas aŭ haltigas la elfluadon de akvo (aŭ de gaso aŭ alia aĵo).

733044610_Kranopx..png.52533d7ebebb93d03a84aac72505924b.png

  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • pisi: “maltrinki”; forigi akvon el sia korpo post trinkado.

1925984792_Pisipx..jpg.f5e5b5244cd9ca86f4385f5719968479.jpg

  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
  • sklavo: homo posedata de alia homo kvazaŭ objekto, kaj devigata labori senpage.
  • strio: longa, mallarĝa kolora linio sur pli granda objekto.

1170869394_Striojpx..jpg.e2288a4a1480b672f9bb2d677a677238.jpg

  • tigro: granda, danĝera besto el la kato-familio.

61618153_Tigropx..jpg.c676012bb88d041155254d8d6033dd3a.jpg

  • urino: akvo, kiun homo aŭ besto forigas el sia korpo post trinkado.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.