Salti al enhavo

La povo de kafo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Kafo estis preferata trinkaĵo en la otomana imperio. Kaj eble kafo estis unu el la kaŭzoj, kiuj kontribuis al la falo de tiu imperio. 

Kafo atingis Konstantinopolon (nuntempan Istanbulon), la ĉefurbon de la otomana imperio, el Jemeno dum la regado de sultano Sulejmano la Granda (1520-1566). Ĝi baldaŭ fariĝis furora trinkaĵo tra la tuta imperio. La turka kafo estas trinkaĵo kun tre forta, maldolĉa gusto, kiun tradicie oni trinkas kune kun glaso da akvo kaj malgranda turka dolĉaĵo lokum.

Lokum.jpg.47e09e9841efa0a2382e863d72b6afe2.jpg

Iuj homoj opiniis, ke pia islamano ne devus trinki kafon. Iam islama alt-rangulo eĉ publikigis ordonon kontraŭ kaf-trinkado, tamen la furoro daŭris kaj oni fondis la unuajn publikajn kafejojn en Konstantinopolo en la jaro 1555. Do, nun la unuan fojon troviĝis lokoj, kie la homoj povis renkontiĝi ekster sia hejmo, krom en moskeoj kaj bazaroj. Tial la homoj komencis kunveni tie, kaj en la kafejoj ekestis la kutimo, ke la pli edukitaj trinkantoj laŭtlegu la novaĵojn al la senalfabetuloj. Kaj tiel komenciĝis diskutado pri politiko, pri altiĝantaj prezoj, pri la malvenkoj en bataloj, kaj ankaŭ aŭdiĝis protestoj kontraŭ la sultano. 

La kafejoj fariĝis la unuaj centroj, kie okazis politikaj protestoj. Tial la kristanaj lando-partoj en la imperio komencis batali por sendependiĝo, kaj unu post la alia gajnis siajn liberecon. En la kafejoj, oni faris la unuajn planojn pri kontraŭstaro al la sultano. Do, ni povas diri, ke kafo kontribuis al la fondado de Grekujo en 1821, de Serbujo en 1835 kaj de Bulgarujo en 1878.

Poste, en la diversaj sendependaj landoj, la trinkaĵo ekhavis novajn nomojn, ekzemple ĝi nomiĝis greka kafo, araba kafo, kaj tiel plu. Oni ankaŭ aldonis al ĝi aliajn ingrediencojn, kiel mastikon, oranĝon, kardamomonktp. Per rostado oni ŝanĝis la koloron de kaf-pulvoro al pli hela aŭ malhela bruna koloro, kun malsamaj gustoj.   

Trinkinte vian kafon, vi vidos la pulvoron, kiu restas en via taso. Sciu, ke tiuj etaj eroj kapablas faligi ŝtatojn kaj ŝtat-estrojn tra la mondo.

Vasil Kadifeli
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.


  • moskeo: islama preĝejo.

Sultan Ahmed Mosque Istanbul Turkey retouched.jpg

                                  Foto: Dersaadet CC BY-SA 3.0

  • bazaro: granda kovrita aŭ sub-ĉiela vendejo, kie troviĝas multaj malpli grandaj sendependaj vendejoj aŭ vendotabloj.

800px-Istanbul_grand_bazar_1.jpg

                                                                                         Foto: Babak Gholizadeh

  • mastiko: mola aĵo, kiu venas el mastik-arbo, uzata en kuraciloj kaj por aldoni apartan guston al manĝaĵoj.

Gotaq.jpg1024px-%D7%9E%D7%A1%D7%98%D7%99%D7%A7%D7%90_-_2.jpg

                                                                                    Fotoj: Ailinaleixo, פארוק CC BY-SA 3.0

  • oranĝo: frukto, kiu donas sian nomon ankaŭ al koloro.

594258694_Kafo3.jpg.a972066d0bf1d58514b4d22ec0a80bbc.jpg                                       

  • kardamomo: parto de planto, kiu donas apartan guston al manĝaĵoj.

128301291_Kafo6.jpg.7824ecf194dbbbe30fd1594b1987b612.jpg

  • pulvoro: multaj tre malgrandaj eroj de io.

Image result for ground coffee

  

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 4 horoj, Zhangwei diris:

Mi esperas ke mi povus vizit turkiulo kaj drinki turkan kafon baldaux.

 

Ĉu vi pensas viziti Turkio (Turkujo) aŭ iri ĉe iu ayn turko en Ĉina por drinki turkan kafon ?

Redaktite de scivolemo
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je ‎2019‎-‎03‎-‎30 at 02:24, Anna diris:

Mi ne komprenas la vorton "kopo". Ĉu vi intencis diri "kafo" aŭ "taso"? 

 

pardou min, kafo.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

 

La artikolo estas pensiga...
Ekde la mezo de la dudeka jarcento, en la kafejojn eniris radio, televido kaj nun poŝtelefonoj kaj aliaj komputilaĵoj... Cetere multe da kafejoj malaperas.
Kaj malsamopiniuloj pli malofte renkontiĝas kaj havas la okazon pridiskuti gravajn temojn.
Estas pli facile iri surreten kaj babili nur kun samopiniuloj... 
 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.