Salti al enhavo

La pordo de la infero
nekonata vidindaĵo de la UK-urbo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto ('Rico').

La pordo de la infero

Torino, laŭdire, estas magia urbo. Ne nur pro tio, ke ĝi estas la urbo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto. Tie, la nigra kaj blanka magioj miksiĝas. Pluraj lokoj en la urbo montras tion.

Unu el la lokoj plej ligitaj kun la nigra magio estas Placo Statuto (Piazza Statuto). Tie troviĝas fontano, kiu estas en la centro de historio kaj legendo.

La fontano estas dediĉita al la laboristoj, kiuj konstruis la tunelon de Frejus. Frejus estis la unua inter pluraj tuneloj ligantaj Italujon al landoj trans la montaro Alpoj, do al la cetero de Eŭropo. Tiutempe la tunelo estis nur por trajnoj (la moderna tunelo enhavas ankaŭ aŭto-vojon). Tio estis tre grava por la ekonomia disvolviĝo de Piemonto, regiono en nord-okcidenta Italujo, kaj ebligis ĝian kunligon al la cetero de Eŭropo.

1369948072_Statuo_angelo.thumb.jpg.92189d8c1979753cbbf62dd73a8bce4f.jpg

Rigardante la fontanon oni rimarkas kelkajn korpojn kuŝantajn sur la rokoj. Ili estas gigantoj tien metitaj de la anĝelo de la sciencoj, kiu troviĝas ĉe la pinto de la monumento. La anĝelo, tamen, ne havas dolĉan, trankviligan rigardon tian, kian oni atendus de anĝelo. Male, ŝajnas, ke ĝi celas timigi la alrigardantojn.

Tiel naskiĝis legendo pri tiu anĝelo. Laŭ la legendo, tiu ne estas la anĝelo de la sciencoj, sed Lucifero, konata ankaŭ kiel Satano, la ĉefo de la infero. Li ankaŭ surhavas kvin-pintan stelon renversitan. Tian stelon oni kutime konsideras la simbolo de Malbono.

Ĉu vi ŝatas tiun rakonton? Ĉu vi kredas ĝin? Se jes (aŭ eĉ se ne), kiam vi estos en Torino, ne forgesu viziti la placon kaj rigardi la malantaŭon de la monumento. Tie troviĝas la pordo de la infero…

Maurizio ('Rico') Giacometto

 

 

  • Ŝati 1
  • Dankon 2

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • anĝelo: supernatura estulo sendita de Dio, kutime imagata kun flugiloj.

1762887913_Anelo.jpg.de360cc21cc5affb390a48c59bd8ec19.jpg

  • dediĉi: publike anonci, ke iu artaĵo celas respekti la memoron de iu(j) mortinto(j), aŭ esprimi respekton al homo(j) ankoraŭ vivanta(j).
  • fontano: arta konstruaĵeto, kiu elĵetas akvon, por beligi ĝardenon aŭ parkon.

881965212_Fontantowkp..jpg.75a9a684eddd507be01f13ee0e5ab086.jpgFoto: Wikimedia/Sergey Nemanov CC BY-SA 2.5

  • giganto: homo nenormale granda.

456527651_Gigantopbl..thumb.jpg.c97d7c111876104af2012f74f7527061.jpg

  • infero: terura loko, kie post la morto homoj suferas punojn pro la malbonaj agoj, kiujn ili faris dum la vivo. 

955983616_Infero(budhisma)pbl..thumb.jpg.e21edbc9b357202bc14b78c61918a33a.jpg

  • legendo: rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj.
  • magio: la arto fari mirindaĵojn per neklarigeblaj super-naturaj rimedoj.
  • monumento: konstruaĵo aŭ ŝtona artaĵo konstruita memore al grava homo aŭ okazaĵo. 

495327182_Monumentowkp..thumb.jpg.866ab31ddbe1f8a5e350c8a1067e4cd0.jpg

   Foto: Wikimedia/Jacques Lahitte CC BY 3.0

  • pinto: plej alta punkto. 

637359807_Pintopx..jpg.2433d1bb906e449743665276702fbecd.jpg

  • placo: libera spaco ĉirkaŭata de konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo. 

686989261_Placowkp..thumb.jpg.d2a97fa9c3a4005001befb1d6533edd5.jpg                                Foto: Wikimedia/Sebastian Dubiel CC BY-SA 3.0

  • renversi: turni objekton por ke ĝia supro estu malsupra.

woman-g5107edec1_1280.thumb.jpg.1f39bfab51ef3b19505be174fd925563.jpg

  • roko: ŝtonego; tre malmola, ŝtona parto de la tera supraĵo.

rocks-gfc01304fc_1280.thumb.jpg.e624b7db9015a5374294f1c931d51a47.jpg

  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
  • tunelo: longa truo tra monto aŭ sub la tero, funkcianta kiel pasejo por homoj, aŭtoj aŭ fervojaj veturiloj; similforma pasejo konstruita subakve aŭ en aliaj lokoj. 

881853714_Tunelowkp..thumb.jpg.45304741dc8e59f4a41254ac53aa853b.jpg

                                        Foto: Wikimedia/Thomas Bresson CC BY 2.0

 

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.