Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Burĝ Ĥalifa en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas la plej alta konstruaĵo en la mondo. Tiu fama turo staras en la koro de la urbo Dubajo: vera inĝeniera atingo! Je 828 metroj alta, ĝi al-tiras vizitantojn el la tuta mondo ekde sia malfermo en 2010.

Ĝi havas 163 etaĝojn, 2 957 parkejojn, 304 hotelĉambrojn kaj 900 loĝejojn.

La plej alta observejo de la mondo troviĝas en la 124-a etaĝo. 54 liftoj kondukas vizitantojn al la supro en ĉirkaŭ du minutoj laŭ rapideco ĝis 60 kilometroj hore.

La eksteron de la turo kovras 26 000 vitraj paneloj, ĉiuj mane tranĉitaj. Purigado de la tuta konstruaĵo daŭras tri monatojn. 

Imagu la pezon de 100 000 elefantoj. Tio estas la pezo de la tuta kvanto de betono uzita por konstrui Burĝ Ĥalifa.

Ĝis lastatempe ĝi tenis la mondajn rekordojn por la plej longa lifto-vojaĝo kaj la plej alta restoracio en la mondo.

La formo de la turo baziĝas sur la formo de la amaralido, regiona floro, kiu kreskas en la dezerto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La Granda Piramido de Gizo en Egiptio estis la plej alta konstruaĵo en la mondo dum pli ol 3 800 jaroj, kun komenca alteco de 147 metroj. Forpreno de la kovrantaj ŝtonoj donas ĝian nunan altecon de 139m. En 1311, oni konstruis la Katedralon de Lincoln, Anglio, kies turo tiutempe atingis 160m. Poste la 142-metra Katedralo de Strasburgo en Francio, finita en 1439, estis la plej alta konstruaĵo de la mondo, de 1647 ĝis 1874. 

Novaj konstru-metodoj per ŝtalo kaj betono produktis 42-metran oficejon, la Dom-asekuran Konstruaĵon, kiu estis konstruita en Ĉikago en 1885. Tiutempe 42 metroj estis okul-frapa alteco por oficeja konstruaĵo. Usono restis la hejmo de la plej altaj konstruaĵoj dum la tuta 20-a jarcento ĝis 1998, kiam estis finkonstruitaj la Turoj Petronas en Kualalumpuro, Malajzio. Ekde tiam, gajnis la titolon du aliaj konstruaĵoj: Tajpeo 101 (Tajpeo, Tajvano) en 2004 kaj nun Borĝ Ĥalifa ekde 2009.

Sed la turo Borĝ Ĥalifa sendube ne longe restos la plej alta konstruaĵo en la mondo. La plej nova konkursanto por la unua premio jam nun estas konstruata en Ĝido, Sauda Arabio. Tiu konstruaĵo, nomata Borĝ Ĝido, estos pli ol 1000 metrojn alta. La konstruado de la turo en Ĝido finiĝos ĉirkaŭ 2028.

Craig Williams

  • Ŝati 4
  • Dankon 1

Craig Williams estas nov-zelanda esperantisto. Li estas emerito kaj nuntempe loĝas en Francio kaj Anglio. Li antaŭe laboris kiel muzikisto, komputikisto kaj administranto


  • amaralido: speco de floro. 

Amaralidowkp.thumb.jpg.61fa1e9b3a28eacd4cbd88c69d23328f.jpg

  • asekuro: regula aŭ unu-foja pagado al iu asocio, kiu poste redonos monon, se okazos iu malagrabla afero, ekzemple forbrulo de domo, danĝera okazaĵo en aŭtomobilo, subita malsano dum vojaĝo, aŭ simile.
  • betono: griza konstru-materialo, ofte uzata en modernaj konstruaĵoj.

Betono.jpg.5741ebd794445ce9a1243d92da247a1b.jpg

  • dezerto: regiono, kie preskaŭ neniam pluvas, tiel ke ĝi estas tre seka kaj kun malmultaj kreskaĵoj.

Dezertopx..jpg.4f591b3efd194e89b8cfeb9076921d3b.jpg

  • elefanto: la plej granda besto vivanta sur la tero, kun longa, lerta nazego; ĝi vivas en Azio kaj Afriko.

Elefantopx..jpg.684002460fd142f0dcdbf900e5af675f.jpg

  • etaĝo: unu nivelo de plur-nivela konstruaĵo.

Etaopx..jpg.e38b3bb7033a3086b85679da30bf696f.jpg

  • inĝeniero: homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn, ekzemple konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj kaj simile.

Inenierowkp..jpg.f35db7079057deb22abd221f9c6bebab.jpg

                             Bundesarchiv, Bild 183-23805-1665 / CC-BY-SA 3.0

  • katedralo: supera preĝejo.

Katedralopbl..thumb.jpg.cc6e42dd94b0da870cacb5cb030c8e85.jpg

  • lifto: tre malgranda ĉambro, kiu portas homojn supren-malsupren interne de konstruaĵo, stacidomo, aŭ simila loko. 

Liftopex.thumb.jpg.76d4a1daf9a43500ce4b03ed25066baa.jpg

  • panelo: tabulo.

Panelopx..jpg.2913b0b044bad2eacf37c800e8e6dce5.jpg

  • parkejo: loko por restigi aŭtomobilojn dum mallonga periodo. 

Parkumipx.jpg.506da2aac252220fa5854456178757f3.jpg

  • piramido: grandega konstruaĵo en Egiptujo kun kvar-angula bazo kaj tri-angulaj flankoj; objekto kun kvar-angula bazo kaj tri-angulaj flankoj.

Piramido.jpg.67568d28e8fdd785d12bcee3ebe3e729.jpg Piramidogeometria.thumb.jpg.c18ed42d3011fddceabceb5362172f7b.jpg

  • rekordo: la plej supera rezulto iam ajn atingita, kutime en sportaj konkursoj, sed ankaŭ en aliaj aferoj. 
  • restoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi.

Restoraciopx..jpg.3a1763f15e9fa17e925468542c75d801.jpg

  • ŝtalo: tre malmola metalo, konsistanta plejparte el fero, sed pli facile prilaborebla ol pura fero, kun multaj uzoj en la moderna mondo. 

talopex.thumb.jpg.07455326921a4dda2ffc55641ad31e07.jpg

  • titolo: aparta nomo donita al homo aŭ alia afero pro ties granda merito.
  • turo: konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa.

Turopbl..jpg.49d5b30dc492110a71029966b03d083e.jpg

 

 


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Laurent Ramette

Afiŝite

Dankon pro la interesa artikolo. Mi havas du demandojn. 

Ĉu Borĝ Ĥalifa aŭ Burĝ Ĥalifa? Cetere ĉu ĝi enhavas 2957 parkejojn aŭ 2957 parkejlokojn? 

Anna

Afiŝite

Dankon pro la demando. Laŭ Vikipedio, ĝi nomiĝas Burĝ Halifa (arablingve: برج خليفة). Eble kelkaj el niaj legantoj povas legi la araban kaj klarigi, kiel plej bone transskribi tion en Esperanto. Supozeble la prononco de la araba iom varias de lando al lando, do povus esti, ke la prononco povus simili al Borĝ en kelkaj arablingvaj landoj, se ne en ĉiuj.

Rilate al la parkejoj, vi pravas! Temas pri 2957 parklokojn, ne parkejojn!

  • Ami 1
mia_bildoj

Afiŝite

Je 04/08/2025 at 11:11, Anna diris:

Rilate al la parkejoj, vi pravas! Temas pri 2957 parklokoj, ne parkejoj!

Kio estas la malsamo inter "parkejo" kaj "parkloko"?

  • Ŝati 1
Anna

Afiŝite

Mi supozas, ke parkloko estas unuopa loko, kien oni povas meti sian aŭtomobilon, ekz. dum oni serĉas apud la flanko de la vojo aŭ simile. Per la vorto "parkejo" mi komprenas pli grandan lokon intencitan aparte por aŭtoj, kiu povus teni dekojn aŭ eĉ centojn da aŭtoj. Sed eble tio estas nur mia persona uzado. Eble pli bona esprimo anstataŭ "parkloko" povus esti "parkumspaco". Ĉu aliaj homoj havas opinion pri tio?

  • Ŝati 1
  • Dankon 1


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.