Salti al enhavo

La panvendejo Nakamura


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.

La suba artikolo estas simpligita versio de pli detala artikolo aperinta ĉe ĈRI (Ĉina Radio Internacia).

 

Japanaj esperantistoj nun ofte renkontiĝas en kafejo Sojo en Tokio. Ĝi estas fama pro sia densa kikera kareo. Tamen en la pasinteco alia karea restoracio de Tokio estis grava por japanaj kaj internaciaj esperantistoj. Tiu estis la panvendejo Nakamura, kiu malfermiĝis en 1901 kaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Ĝi ricevas vizitantojn el la tuta lando, ĉar ĝi unue portis baratan kareon al Japanio. Sed ĝi estis ankaŭ grava kultura centro por Esperanto.

Fakte ĝi estas ne nur vendejo kaj restoracio. Je la komenco de la 20-a jarcento, geedzoj Aizō kaj Kokkō Sōma invitis junajn artistojn kaj verkistojn veni al la restoracio por renkontiĝi kaj interŝanĝi siajn spertojn. La artisto Nakamura Tsune ofte pentris Toŝikon, la plej aĝan filinon de la familio. Li enamiĝis je ŝi, sed ŝiaj gepatroj ne akceptis lian edziĝ-peton. Male, en 1918 ili permesis, ke ŝi edziniĝu al Rash Behari Bose, juna barata revoluciisto, kiu devis fuĝi al Japanio. La familio Sōma helpis lin kaŝi sin ĉe ilia panvendejo. La paro poste havis du gefilojn.

Ĝis tiam japanoj konis nur la kareon de la brita mara armeo. Sed en 1927, post la forpaso de sia edzino, Bose enkondukis en la menuon de restoracio Nakamura veran baratan kokin-kareon, kun grandega sukceso. En 1940 la restoracio Nakamura aldonis al sia menuo ankaŭ la karean panon.

Esperanto estis la kaŭzo de alia sukceso, kiam la restoracio Nakamura renovigis sian menuon en la dudekaj jaroj. Fakte, la rus-ukraina poeto Vasili Eroŝenko atingis Tokion en 1914 por studi en lernejo por blinduloj. (Vidu la apartan artikolon pri Eroŝenko en uea.facila.) Li lernis la japanan kaj verkis japanajn infanlibrojn. La japana publiko ŝategis lin. Nakamura Tsune pentris lian faman portreton ĉe la restoracio Nakamura, kie Eroŝenko loĝis dum iom da tempo. Li helpis Kokkō Sōma studi la rusan lingvon. Eroŝenko konvinkis la dramverkiston Akita Ujaku lerni la lingvon de Zamenhof. Ili ambaŭ festis la venon al Tokio de la fama barata verkisto kaj filozofo Rabindranath Tagore, kiu ankaŭ vizitis la restoracion.

Post 1918 Eroŝenko multe aktivis en politika grupo Shinjin-kai, kiu uzis Esperanton por paroli kun ĉinaj kaj koreaj studentoj. Sed en 1921 la japana polico fine arestis la blindan verkiston ene de restoracio Nakamura kaj li devis forlasi Japanion. Poste li instruis Esperanton en Ŝanhajo kaj Pekino, kie li amikiĝis kun gravaj esperantistaj verkistoj kiel Lu Xun. Kokkō Sōma decidis, ke la laboristoj de la restoracio estonte portu rusajn labor-vestojn. Ŝi ankaŭ dungis rusan bakiston, kiu pretigis rusajn panojn kaj supon

Do, multe da interesaj historioj okazis en tiu loko de kareo kaj Esperanto.

Alessandra Madella

  • Ŝati 1
  • Ami 2

Alessandra Madella estas italino. Ŝi loĝas en Ĉinio kaj Japanio, kie ŝi instruas kinohistorion kaj Esperanton al multe da gestudentoj.


  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris. 
  • aresti: kapti homon, kiu agis kontraŭleĝe, kaj teni tiun homon ĉe policejo aŭ en malliberejo.
  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

1477975588_Armeopx.jpg.f9180fba67ea270ea4737b66f348df37.jpg

  • bakisto: homo, kiu kuiras panojn kaj kukojn.

1195655343_Bakistopx..jpg.ba315964eb0743d7bd0e77f69e95e957.jpg

  • Barato: alia nomo de Hindujo.
  • blinda: sen la kapablo vidi.
  • dramo: teatraĵo.
  • filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
  • fuĝi: forkuri por savi sin de danĝero.
  • kareo: hinda manĝaĵo kun tre forta gusto.

207407986_KareoWkp..jpg.df38bc3a9972af213da3b9f99703eeed.jpg

                Foto: Wikipedia/kspoddar CC BY-SA 2.0

  • kikero: granda manĝebla semo manĝata precipe en Hindujo kaj la Mediteraneo regiono.

1595735379_Kikerojpx..jpg.441ff8ea674456c0438cc03aa8c417d6.jpg

  • menuo: listo de manĝaĵoj en manĝejo.
  • portreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan aspekton de homo.

Portreto.thumb.jpg.3cfa46671ab41ea995e8d0c81a57734e.jpg

  • restoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi.

424936342_Restoracio2wkp..jpg.4aaae01c5311399668b9a3e144a384bc.jpg

            Foto: Wikipedia/Michael Rys CC BY-SA 2.0

  • revoluciisto: homo, kiu laboras, plejofte kontraŭleĝe, por realigi subitan grandegan ŝanĝon en la regado de iu ŝtato.
  • sojo: grava legomo en la azia kuirarto, uzata en tre diversaj manĝaĵoj kaj bongustigiloj.

2065870895_Sojopx..jpg.f6073b7429027a4085da513ca8050f21.jpg

  • supo: diversaj manĝaĵoj kuiritaj en granda kvanto da akvo.

197408570_Supopx..jpg.927c8e1bd530d80802941f4f7dcfce60.jpg

  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kial oni nomas Eroŝenko rus-ukraina poeto? Ĉu en Eŭropo oni konsideras naciecon laŭ la "sango"? Lia patro estis "ukraino", patrino "rusa", se paroli pri etnoj; sed liaj lingvo kaj kulturo estis rusaj plensence. 

Ligo al komento
share_externally

Tiu informo ne estis de Alessandra, sed estis aldonita de mi dum la redaktado. Mi ne plu memoras, kie mi trovis tiun informon. Mi vidas laŭ Vikipedio, ke li naskiĝis kaj mortis en Obuĥovka en la Rusa Imperio. Tiu urbeto laŭ la angla Vikipedio estas en Ukrainujo, sed nuntempe tiu regiono estas disputata. Prefere ni ne diskutu tiun demandon.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.