Salti al enhavo

La nova lernejo


 Diskonigi

Urbocentro de Ŝiroka Laka (Anton Lefterov CC BY-SA 3.0)

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Libuše Hýblová.

En suna aprila mateno Kalojan veturigis sian aŭton malrapide al urbo Burgo. Granda ŝildo informis, ke post dek kilometroj oni riparas la vojon kaj la aŭtoj devas deflankiĝi laŭ alia vojo. Kalojan direktis la aŭton laŭ la indikita vojo kaj alia ŝildo signis la nomon de la vilaĝo al kiu li proksimiĝis: Ora Valo. Neniam Kalojan estis en tiu ĉi vilaĝo. Li decidis halti, trarigardi ĝin kaj trinki kafon. 

Kalojan parkis la aŭton sur la granda vilaĝa placo, kie staris la konstruaĵoj de la vilaĝdomo, de la biblioteko kaj de la lernejo. La vilaĝdomo kaj la biblioteko estis malnovaj, sed la lernejo – tute nova, bela kun grandaj fenestroj. Kalojan ĉirkaŭrigardis. Neniuj homoj estis videblaj, nur en la eta parko, antaŭ la lernejo, sidis maljunulo. Kalojan proksimiĝis al li.

– Bonan matenon – salutis li.

– Bonan matenon – respondis la maljunulo.

– Ĉu ĉi tie estas kafejo?

– Jes – diris la viro kaj montris al la vilaĝdomo. – Tie, malantaŭ la vilaĝdomo, sed ankoraŭ estas frue kaj la kafejo estas fermita.

– Dankon – diris Kalojan – mi atendos, ĝis oni malfermos ĝin – kaj li sidis sur la benkon apud la maljunulo.

– Oni vidas, ke la vilaĝo estas granda – ekparolis Kalojan – belan nomon ĝi havas – Ora Valo.

– Jes – diris la viro – ĉi tie estis or-minejo, tial la nomo de la vilaĝo estas Ora Valo.

– La lernejo estas tute nova, eble antaŭnelonge oni konstruis ĝin – supozis Kalojan.

– Jes – respondis la viro.

– Sendube la vilaĝo estas riĉa por konstrui tiun ĉi belan lernejon.

– La lernejo estas donaco – klarigis la maljunulo.

– Ĉu donaco! – ne kredis Kalojan. – Mirinde! Kiu faris tian grandan donacon?

– La nomo de la donacinto estas Zlatan Draginov. Lia patro estis la plej riĉa homo en la vilaĝo. Li posedis la or-minejon, havis grandegan bienon, muelejon, fabrikon pri sunflora oleo, vinfabrikon. Kiam li mortis, Zlatan Draginov heredis ĉion kaj nenion li donis al sia frato. Lia frato Filip restis sen havaĵo kaj forlasis la vilaĝon. Zlatan Draginov, kiel lia patro, iĝis la plej riĉa en Ora Valo. Tamen la sorto punis lin pro liaj avideco kaj krueleco. Zlatan blindiĝis. Post jaroj certe la konscienco komencis turmenti lin. Kaj li diris al si mem: mi estas riĉa, sed mi ne vidas miajn bienon, muelejon, fabrikojn, monon, nek la sunon, nek la ĉielon. Kaj li decidis doni monon por la konstruado de la lernejo. En la vilaĝo estis lernejo, sed malnova kaj malgranda. La infanoj estas multaj, necesis nova granda lernejo. Oni detruis la malnovan lernejon kaj sur ĝia loko konstruis la novan lernejon per la mono de Zlatan Draginov.

– Vere bela lernejo – diris Kalojan.

– Jes.

– Verŝajne oni jam malfermis la kafejon. Ĝis revido – diris Kalojan.

– Ĝis revido – respondis la viro.

Kalojan ekstaris de la benko, alrigardis la maljunulon kaj restis surprizita. Nun li vidis, ke la maljunulo estas blinda.

Julian Modest

  • Ŝati 2

Julian Modest naskiĝis en Sofio. Li estas unu el la plej aktivaj nuntempaj Esperanto-verkistoj. Liaj rakontoj, eseoj kaj artikoloj aperis en diversaj revuoj. De 1999 li estas ĉefredaktoro de la revuo Bulgara Esperantisto.


  • ŝildo: tabulo, ofte el metalo, kun skribita informo.

%D9%87%D8%AC%D8%B1%D8%A9_%D8%A8%D9%86_%D8%A8%D9%83%D8%B1.jpg

               Foto: Sager77 CC BY-SA 3.0

  • valo: malalta loko inter montoj; malmonto.

800px-Harau_valley.jpg

  • placo: libera spaco ĉirkaŭata de konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo.

800px-Plaza_Mayor%2C_Madrid_%28Spain%29.jpg

                                 Foto: CanBea87  CC BY-SA 4.0

  • benko: longa ligna sidilo, ofte sendorsa, por pluraj homoj.

Garden_bench_001.jpg

  • mino: loko sub la tero, kie oni elfosas metalojn kaj aliajn valoraĵojn.

800px-Coal_Mine.jpg

                      Foto: TripodStories AB  CC BY-SA 4.0

  • mueli: rompi grenon aŭ aliajn materialojn en tre malgrandajn erojn; necesas mueli grenon antaŭ ol uzi ĝin por fari panon.

1024px-Mt_Vernon_Gristmill_Slipper.jpg

                                   Foto: Kadin2048  CC BY-SA 3.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Saluton! Dankon pro tiu rakonto. Estis vere bela. Fakte mi sentas min feliĉa car mi povis kompreni la tutan tekston. 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 2019-5-21 at 23:56, Anĝelokr diris:

Saluton! Dankon pro tiu rakonto. Estis vere bela. Fakte mi sentas min feliĉa car mi povis kompreni la tutan tekston. 

Gratulon! Mi ĝojas, ke vi povis kompreni la tutan rakonton.

Ligo al komento
share_externally

Je 2019-6-18 at 22:12, ikuko.kit diris:

Tre bona rakonto kun facilaj vortoj! Mi uzos tiun chi materialon por miaj lernantoj!

Koran dankon! 

La verkinto certe estos tre kontenta legi vian komenton!

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.