Salti al enhavo

La memorkapablo de simioj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

La memorkapablo de simioj

Ĉimpanzoj uzas ilojn, ili havas amikojn kaj malamikojn, ili helpas unu la alian, kaj ili eĉ kuracas siajn vundojn. Tiuj estas kapabloj, kiujn oni dum longa tempo konsideris aparte homaj. Kaj nun al tiu listo aldoniĝas ankoraŭ unu plia kapablo: ĉimpanzoj povas memori la vizaĝojn de iamaj amikoj, eĉ de tiuj, kiujn ili ne vidis de jardekoj.

La longtempa socia memoro de ĉimpanzoj kaj bonoboj estas multe pli bona ol sciencistoj antaŭe kredis. Tion konkludis grupo de sciencistoj en studo, kiu ĵus aperis en scienca periodaĵo.

La ideo malkovri, kiel longe hom-similaj simioj memoras unu la alian post disiĝo, aperis ĉe la sciencistoj surbaze de iliaj propraj spertoj pri la bestoj. Multaj el la sciencistoj ricevis la impreson, ke iliaj simioj rekonas ilin, kiam ili revenis post longa periodo de for-estado. "Ili estas emocie tuŝataj, kiam ili revidas konaton," diris sciencisto de la usona universitato Johns Hopkins.

Tian sperton havis ankaŭ sciencistino, kiu laboris kun ĉimpanzo nomita Kendall en la bestoĝardeno de Nord-Karolino en Usono. Kendall volis ĉiam teni ŝian manon, kiam ŝi eniris en la kaĝon de la simioj. Sed la sciencistino dum kelkaj monatoj ne povis viziti lin pro esplorprojekto en Afriko. Kiam ŝi revenis, la ĉimpanzo tuj kuris rekte al ŝi kaj postulis teni ŝian manon.

Por sia esploro la sciencistoj kontrolis 26 simiojn, kiuj loĝis en tri malsamaj lokoj: en la bestoĝardeno de Edinburgo, Skotlando, en la besto-protektejo Kumamoto en Japanujo, kaj en la bestoĝardeno de Planckendael en Belgujo. Antaŭ ol la eksperimento komenciĝis, la sciencistoj kolektis fotojn de ĉimpanzoj kaj bonoboj. Iuj estis konatoj de la bestoj en la eksperimento, aliaj ne.

La sciencistoj montris al ĉiu simio du fotojn samtempe. Sur unu estis videbla eksa membro de la sama simiaro, ne vidita de almenaŭ naŭ monatoj. Sur la alia foto videblis fremda simio, kiun la besto neniam konis. Samtempe la esploristoj registris la okulmovojn de la bestoj per speciala filmilo. Ili malkovris, ke la ĉimpanzoj kaj bonoboj pli longe rigardis fotojn de konataj simioj ol de tiuj, kiujn ili ne konis. Aldone, ili rimarkis diferencon en la reago de la bestoj al fotoj de antaŭaj amikoj, kompare kun fotoj de konataj simioj, kun kiuj ili tamen ne havis apartan rilaton. La vizaĝojn de la amikoj la bestoj rigardis signife pli detale.

Plej impresa estis la memorkapablo de bonobino kun la nomo Louise el la protektejo en Kumamoto. De pli ol 26 jaroj, Louise ne plu vidis sian fratinon Loretta kaj sian nevon Erin. Malgraŭ tio ŝi memoris ambaŭ, kiam ŝi rigardis ties fotojn. Por esti tute certaj, la esploristoj ripetis la provon okfoje. La rezulto estis ĉiam la sama.

Tio montras, ke la memorkapablo de simioj pri la vizaĝoj de eksaj amikoj foje estas tre longa. Laŭ aliaj studoj, ĉe Homo sapiens la memoro pri la vizaĝo de konato komencas malfortiĝi post proksimume 15 jaroj. Kelkaj homoj tamen memoras pli longe la aspekton de homo, kun kiu ili iam havis fortan rilaton: eĉ 48 jarojn post la disiĝo.

Restas la demando, ĉu ĉimpanzoj kaj bonoboj sentas la mankon de siaj amikoj same kiel homoj. Ŝajnas probable, ke ankaŭ al simioj tia malproksimeco kaŭzas animdoloron.

  • Ŝati 3
  • Ami 4

  • al-doniĝi: esti metita kiel io plia al tio, kio jam troviĝas en grupo, loko, aŭ situacio.
  • bonobo: homsimila besto el Kongo, kun fortaj socioj interrilatoj kaj trankvila ag-maniero.

Bonobowkp.thumb.jpg.c60be47e73937b64e76968848cbcecb7.jpg

                             Foto: Wikipedia / DBeaune  CC BY-SA 4.0

  • ĉimpanzo: homsimila besto vivanta en Afriko.

impanzopx.jpg.0ff458c79fd32d3558b0110109ebf1ae.jpg

  • eksperimento: provo en kontrolataj kondiĉoj, plej ofte farata de sciencistoj, kun la celo malkovri la rezulton de ŝanĝo(j) en tiuj kondiĉoj.
  • impreso: efiko trafanta la sentumojn, la menson aŭ la emociojn.
  • kaĝo: loĝejo el fero aŭ ligno, en kiu oni tenas birdojn aŭ aliajn vivantajn bestojn, por ke ili ne povu eliri. 

Kaopx.jpg.e5d4e554eabcf256bfdfdd15b98df3eb.jpg

  • konkludi: aŭskultinte la faktojn kaj opinion pri iu demando, decidi pri la ĝusta respondo.
  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis; esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
  • periodaĵo: gazeto aŭ alia eldonaĵo, kiu aperadas laŭ regulaj periodoj.
  • probable: kun plimulto da ŝancoj; kun plej bona ŝanco por realiĝi; plej verŝajne.
  • proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, pli-malpli, ĉirkaŭ.
  • protektejo: aparta loko por bestoj, kie oni permesas al ili vivi nature kaj defendas ilin kontraŭ danĝeroj.
  • reago: tio kion oni faras, sentas aŭ pensas responde al situacio aŭ okazaĵo.
  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta aŭskultado aŭ spektado.
  • rekoni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue.
  • simio: membro de la granda kaj diversa grupo de hom-similaj bestoj, inter kiuj estas ankaŭ ĉimpanzoj kaj bonoboj.

Simiopx..png.613cfc0649e3413a8e28846efd689f61.png

  • vundo: serioza rompo, ŝiro, tranĉo en la korpo aŭ menso.

Vundopx..jpg.86457f9361032daa6bdfbb686a591d23.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La artikolo, mmesias, interesas ankaŭ por mi, kredanto je Dio, ĉar mia hundo simile inteligentas, amas min, malamas miajn malamikojn, ktp, kaj do mi scivolas:

Kia diferenco estas inter la besto kaj homo? La diferenco estas tio, ke la besto ne kapablas ekkapti la diajn instruojn, dum la homo estas inda je ili kaj posedas la kapablon kompreni. En la besta regno ne ekzistas tia donado; tial, estas limigita progresado. Maksimume, evoluo en tiu regno estas evoluo de la organismo. En la komenco ĝi estas malgranda, neevoluinta; ĝi disvolviĝas, fariĝas pli granda; sed ĝia sfero de intelekta kresko estas limigita. Tial, la instruoj de Dio estas la donadoj specialigitaj por homo.

En tiu kazo scivolemuloj eble respondus pri kia dio, dirante ke neniu povas pruvi la ekziston de dio. Espereble la aŭtoro tiun aferon alfrontos (alfrontis?) en artikolo.   

Amike via de Adelajdo.

 

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.