Salti al enhavo

La Lanterna Festo


 Diskonigi

Lanterna festo nokte en Tajnano. Foto: Wikipedia/-Zest CC SA 4.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Shanshan.

Laŭ la budhisma religio, kiu estas la plej konata en Ĉinujo, la Lanterna Festo okazas la 15-an tagon de la unua monato laŭ la luna kalendaro. Dum la unua kaj 15-a tagoj de ĉiu monato oni devas manĝi nur vegetarajn manĝaĵojn.

Laŭ la taoisma religio, kiu estas la dua plej praktikata religio en Ĉinujo, la 15-a tago de ĉiu monato estas Komenciĝo-Tago. Estas tri gravaj komenciĝo-tagoj, kiuj estas ankaŭ naskiĝtagoj de iuj dioj. La unua komenciĝo-tago (la 15-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro) nomiĝas上元: Unua Komenciĝo. La 15-a tago de la sepa monato estas 中元: Meza Komenciĝo. La 15-a tago de la deka monato estas 下元: Lasta Komenciĝo. La homoj dum tiuj tri tagoj preĝas.

La 2-a tago kaj 16-a tago de ĉiu monato estas Reciprokeco-tago, kiam komercistoj preĝas kaj regalas siajn laboristojn. La lasta Reciprokeco-tago, en la 16-a tago de la dekdua monato, estas speciala okazo, kiam la estroj de firmaoj regalas ĉiujn laboristojn. Oni diras, ke se dum tiu vespermanĝo la kapo de kokaĵo montras al la direkto de iu ajn laboristo, tiu homo perdos la laboron en la venonta jaro. 

Kiam mi estis infano, homoj ekstere promenadis kun diversaj lanternoj, kiujn ili mem faris. Oni povis fari lanternon el lad-skatolo (ofte uzita antaŭe por laktopulvoro), al kiu oni alfiksis najlon en la bazo. Tiam oni metis kandelon sur la najlon, kaj pendigis la lanternon de bastono per ŝnuro. Infanoj ĝoje kun la memfaritaj lanternoj promenadis tra la vilaĝa strato. Tio estas agrabla memoro. Nuntempe en nia lando oni aĉetas belegajn multekostajn lanternojn. Oni eĉ uzas flug-robotojn por kunporti lumetojn, kiuj formas diversajn desegnojn en la vespera ĉielo. 

image.png.dbb22d591076ef0616788a82d79d73ca.pngFoto: Kaohsiung en 2022

Homoj ankaŭ manĝas gluecajn riz-bulojn. Tiu manĝaĵo havas la saman nomon kiel la tago mem: 元宵 (jŭanŝoa), kiu origine signifas “vespero de Komenciĝo-tago”.  

File:HK Lee Chun Food Seesame Tong Yuen Glutinous Rice Ball 8.JPG

                                                                                Foto: Wikipedia/Leechunfoo CC BY-SA 3.0

Divenado estas populara ludo dum la Lanterna Festo. Ekzemple:

Divenu:
Besto, nigra, nordo, kio estas tio? 
Kolhararo, dentoj, rajdi, kio estas tio? 
Landano, kiu certe estas riĉulo ĉar havas multon por manĝi, kio estas tio?

(La solvoj estas testudo, ĉevalo kaj japano, ĉu vi ĝuste divenis?) 

La novjara ferio finiĝas en la 15-a tago. Post tiu tago komenciĝas nova labor-jaro.

Liru Chen
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Liru Chen estas ĉina esperantistino, kiu loĝas en Pintung, en la sudo de Tajvano. Ŝi eklernis Esperanton en la jaro 2014. Dum siaj ses komencaj jaroj de lernado de Esperanto, ŝi vojaĝis al Universalaj Kongresoj kaj aliaj kongresoj, kaj vizitis Koreujon, Japanujon, Vjetnamujon kaj kelkajn eŭropajn landojn.


  • bastono: longa peco de ligno uzata por helpi marŝadon aŭ por bati.

683724660_Bastonopx..png.f74be80b06eb399c17a161ceb19f6870.png

  • budhismo: religio bazita sur la instruoj de Budho 
  • bulo: ronda objekto farita ekzemple el pasto, pano, rizo, tero, neĝo aŭ simile.

986623745_Bulopx..jpg.44092ec81e0c88c0d88b0d10f76d32b7.jpg

  • divenado: provo solvi demandon aŭ kompreni nekonatan aferon, surbaze de nesufiĉaj informoj.
  • firmao: asocio kun komerca celo.
  • flug-roboto: aviadilo sen homo interne, direktata de malproksime, uzata interalie por foti aŭ por porti aĵojn.

2102694941_Flugrobotopx..jpg.b97710093d5e2ccbee3313a24cd4a4dd.jpg

  • glueca: tia, ke la eroj fiksiĝas unu al la alia.

1457177395_Gluecapx..jpg.1e74c539a5c7390218591a19657acc82.jpg

  • kandelo: lumigilo, en la pasinteco ofte farita el besta graso, kiu donas lumon per tre malgranda fajro dum ĝi malrapide forbruliĝas.

1351523725_Kandelopx..jpg.44a08b5dbee38bdbcea75060c43a5944.jpg

  • lad-skatolo: skatolo el maldika metalo uzata por konservi manĝaĵojn aŭ aliajn aĵojn.

416090805_Ladskatolopx..png.602d70b79228b7f0c59cc9e1b8a3b77e.png

  • lanterno: lampo en tenilo kun fermitaj flankoj, por ke oni povu porti aŭ pendigi ĝin ekstere.

259595562_Lanternopx..jpg.c7a5fc4abb707d8431f764000f338fe1.jpg

  • najlo: malgranda metalo ilo, longa kaj maldika, akra ĉe unu fino kaj kun kapo ĉe la alia, kiun oni enbatas por kunfiksi du objektojn.

1607953972_Najlopx..jpg.b2126e36d89fce5223a5f3ebc43dd803.jpg

  • origine: rilate al la loko aŭ situacio, kie io ekestis, naskiĝis, evoluis.
  • pulvoro: multaj tre malgrandaj eroj de io.

793556012_Pulvoropx..jpg.6158ce34a7c70b0fe3a245a28c2de4da.jpg

  • rajdi: veturi sidante sur la dorso de ĉevalo aŭ alia besto; sidi sur biciklo aŭ alia veturilo kvazaŭ sur ĉevalo.

1029586776_Rajdipx..jpg.d9ec437ebee0bdabf2217ec1ebf342f8.jpg

  • reciprokeco: egala interŝanĝado inter du aŭ pli da homoj, laŭ kiu unu donas al la alia, kaj la dua donas laŭ la sama maniero al la unua.
  • regali: doni bonan manĝaĵon aŭ trinkaĵon (aŭ ion alian bonan kaj plezurigan).
  • taoismo: ĉina religio aŭ penso-tradicio bazita sur la instruoj de Ĝuangzi k Laŭzi.
  • testudo: besto kiu moviĝas malrapide sur la tero interne de forta kovraĵo.

2007742797_Testudopx..png.54aa6cf4063df3cdb588f6d9dc2a7c28.png

  • vegetara: rilata al speco de manĝado sen viando kaj fiŝaĵoj.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.